Vera metafiziko

Serĝo Elgo: La paneo – kaj aliaj noveloj. 159 p. Vieno, IEM 1998.

Georges Lagrange sub la pseŭdonimo Serĝo Elgo publikigis kvar romanojn, el kiuj tri krimromanoj, kaj krome novelaron. Tiu – sub la titolo La paneo – inkluzivas dek du novelojn plejparte tre legindajn. Du-tri el ili prezentas bildojn el timiga futuro proksima aŭ malproksima. Kvin noveloj enhavas erojn mistikajn, metapsikajn aŭ similaĵojn. El tiu kvinopo, la plej interesa kaj fascina estas Dimanĉa trajno, kiu prezentas en tre efika sonĝeska etoso viziton de la protagonisto en ian alian mondon aŭ dimension. Eble ĝi funkcias aparte bone dank’ al tio, ke la vera "solvo" de lia travivaĵo neniam evidentiĝas – almenaŭ ne al ĉi recenzanto! – aŭ eble pro la tre atentokapta stilo. El liaj aliaj verkoj ni ja scias, ke Elgo/Lagrange estas majstro de certaj iom ekstertempaj etosoj.

Kvar el la noveloj tamen prezentas nek estontan nek alidimensian mondon, sed ĉiutagan realon el epoko nuna aŭ eble ĵus pasinta. Laŭ mia prijuĝo, tiu kvaropo estas la plej plaĉaj, plej sukcesaj el la dek du rakontoj. Ni tie spertas erojn el la iom malgaja, socie nesukcesa vivo de "ordinaraj homoj" (kvazaŭ tiaj ekzistus!). Eĉ dufoje – ambaŭokaze sukcese – la aŭtoro ĉeestigas nin je la refoja postjardeka renkontiĝo de viro kaj virino jam ne junaj, kiuj iam estis aŭ povus iĝi paro. En alia novelo, la renkontiĝo okazas nur "vikarie" – la viro renkontas ne sian iaman amatinon, sed ŝian nepinon. Kaj unu novelo temas pri viro, kiu pro enamiĝo lasas sin stulte trompi de virino, sed... ĉu li vere trompiĝas, aŭ eble li finfine pli prudentas ol ni "klarvidaj" saĝuloj? En ĉiuj ĉi kvar noveloj, kaj ankaŭ grandparte en la pli metapsikaj rakontoj, kiel ekz. la titola novelo La paneo, ĉeestas tiu mirinda, grizeta, milde melankolia, ĉiutageca etoso, kiu estas la majstra marko de Serĝo Elgo. Malofte en la Esperanta literaturo la leganto renkontas tiel vivajn mediojn, ke eblas kvazaŭ enpaŝi en la mondon de la rakonto, kaj preskaŭ definitive resti tie. Jen la vera metafiziko de bona literaturo!

Sten Johansson