Skandalo ĉe Oude Buitenweg 166

La postdomo. István Ertl. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2003.

Christopher Culver, Usono/Hispanio

Antaŭ dek jaroj Jorge Camacho [ĥorĥe kamaĉo] aperigis libron La Majstro kaj Martinelli, satira romano kontraŭ Giorgio Silfer kaj ligitaj temoj kaj personoj. Per sia ĉarma fantazio kaj la abundo de pikoj kontraŭ movadaj eminentuloj - kun nomoj amuze duonŝanĝitaj, la libro famiĝis inter iuj literaturemuloj.

Strange do ke dum la jaroj tuj poste venis neniuj similaj libroj.

Sed en sia nova verko La Postdomo, István Ertl prezentas verkon, kiu ne nur inspiriĝas de lia amiko Camacho, sed kiu ankaŭ plivastigas la stilon per freŝiga aldono de politika intrigo.

Dum dek jaroj Ertl laboris en la Centra Oficejo de UEA - tiutempe redaktante unue Kontakton kaj poste revuon Esperanto - antaŭ ol li demisiis kun du aliaj oficistoj en 2001 pro tiutempa sinsekvo de nejustaĵoj: hontinda kalumnio kontraŭ deca oficisto de la CO, kaj komunikadproblemoj inter la estraro kaj la oficejo. De tiu sperto venis ideoj por romano. La Postdomo komenciĝas per la murdo de fifama ksenofobia politikisto en lando, kie situas la oficejo de grava Esperanto-organizo. La redaktoro de ĝia revuo, Erwin Tastl, estas arestita kaj tuj montriĝas, ke la ŝtato havas pli ol ordinaran intereson pri Esperanto kaj unu aparta domo sur strato Oude Buitenweg. Gorilecaj policistoj klopodas forĵeti ĉiujn eksterlandajn oficistojn, ekz. Toy Bigboy kaj Trefort Stilon el la lando. Intertempe la estraro, en kiu membras plej rimarkinde Raneto Krozeti kaj Humpty Dunkin, kunvenas por trovi solvon, sed du komplotemaj eksteruloj enmiksiĝas por profiti...

La Postdomo estas ĉarma miksaĵo de tiklaj ŝercoj kaj intrigoj-libro kiun oni ne nur legas sed kiun oni deĉifras kiel puzlon. Ĝi estas la plej ĝuebla originala romano kiun mi legis lastatempe.

La sola problemo pri La Postdomo estas ke ĝia boneco estos perceptebla nur de sufiĉe malgranda nombro da Esperantistoj. Mi bonŝancis (nu...) esti la TEJO-volontulo dum la ĝenerala epoko de la aluditaj okazaĵoj, kaj do povas kapti la plejparton de ĝiaj serĉoj. Sed mi supozas, ke la libro estus tre konfuza por homo, kiu havas limigitan konon de la lastatempaj problemoj en UEA. Se la ideo de satira verko unike Esperanta interesas vin, sed vi malmulte scias pri lastatempaj UEA-aĵoj, mi rekomendus La Majstro Kaj Martinelli, ĉar estas io pri la satiro de Camacho, kiu estas universala. Ĉi tiu verko de Ertl estas, miaopinie, eĉ pli bona ol ĝia inspiro, kaj leginda por ĉiuj homoj, kiuj veas la nunan stagnon de iame forta Esperanto-organizo.

(Kontakto 198, 2003:6).

 

Reen al:

La Postdomo István Ertl Ĉefpaĝo originala literaturo