Tempesto super IEA

La esperanto-literaturo produktis en la lasta jardeko plurajn pli aŭ malpli skandalajn verkojn rekte celantajn konatajn figurojn de nia opereta lando. Ĉe ni oni devas teni sin tre singarde, kaj nepre malamikiĝi al neniu verkisto. Se iu havas tian misfortunon, la legantoj sendube dankos lian nepageblan servon al nia literaturo, sed li estos por ĉiam subridota per la ricevita karikatura portreto. La postdomo de István Ertl certe apartenas al tiu elstara kolekto de satiroj, kvankam ĝi certe klasigeblas inter la plej mildaj.

En tiu maldika libreto diable kruciĝas diversaj fadenoj: Membron de la Centra Oficejo de la Internacia Esperanto-Asocio oni akuzas pri atenco kontraŭ novfaŝista gvidanto en lando regita de ties partio. Tiu oficejo fariĝas celo de la politiko forpelanta fremlandanojn ekster la patrujajn limojn. Samtempe malkompetenta estraro klopodas reorganizi ĝin, dum aĉaj kanajloj klopodas per la plej mizeraj kalumnioj akiri postenon en ĝin.

La libro estas verkita de stil-majstro: temas ja pri la tradukinto de la Stilekzercoj de Raymond Queneau, kiu sorĉas nin kvazaŭ per ĝisdatigita eldono de Specimene. La aŭtoro mirinde ludas per ĉiaj lingvaj tavoloj kaj tre ridige parodias same kongresajn rezoluciojn, kiel la pompegan kakofonion de la civitanaj epistoloj, aŭ la fundamentismon de iuj pli zamenhofaj ol Zamenhofo, aŭ la lernantknabajn plataĵojn de verkistoj, sole elstarantaj pro sia rara devenlando... aŭ plurfoje eĉ sin mem. Vortludoj amasiĝas en ĉiu alineo, sed ili tute ne estas nur esperantaj: jam tuj en la komenco aperas konfuzo pri la nederland(ec)aj vortoj banaal, bacchanaal kaj anaal; poste oni mencias Fondaĵon Cornuto (anstataŭ Canuto), aŭ nomas Contracepción la ĉefurbon de Paragvajo, aŭ esperantistoj manifestacias per afiŝo tekstanta Presoak kalera kaj multegaj aliaj.

La libro fakte tipe postmodernas: ĝi plenplenas de aludoj kaj citaĵoj, pli aŭ malpli kaŝaj, verŝajne en ĉiu frazo. La libro mem mencias sin mem kiel jam aperintan verkon, kaj la aŭtoro en unu momento eĉ rekte alparolas la recenzontojn. Kiel en ĉiu postmoderna verko la leganto ne estas supozata ĉion kompreni, eĉ eble tre malmultajn el ĉiuj ĉi okulsignoj. Rekoninte unu, oni ridetas al si, sed ne multe gravas, se oni pretervidas la plimulton. Foje tamen estas iom malĝoje, kiam oni ne sukcesas solvi la enigmon pri iu mistera kaŝnomo, ĉu persona ĉu loka.

Spertuloj plenpulme ridegos, tamen legantoj nenion sciantaj pri la esperantaj literaturo kaj movado, same kiel pri la ĉeno de demisioj okazinta en UEA antaŭ du jaroj, verŝajne apenaŭ ĝuos la enhavon, kvankam verŝajne eĉ neesperantisto komprenas perlojn kiel "IEA servas publikon kiu vicas antaŭ tombejoj en cent dek kvin landoj". La aŭtoro malkaŝas kelkajn sordidajn detalojn de la UEA-afero, sed malhavas la tipe mediteranean brutalon de siaj sudaj samĝenranoj. Ĉiel ajn Ertl tre saĝe avertas librokape, ke "pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo respondecas la realo; fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa".

La libro tre belas: eldonejo Bero substrekinde plibonigis sian prezent-nivelon. Kaj la libro enhavas mirindan atuton: perfektajn bildojn faritajn de Francisco Veuthey.

Fine, mi deziras ion komenti eksterverke. La romaneto skurĝas la prezidanton de UEA, kiun la aŭtoro epitetas i.a. demagogo, tamen ĝi aperis dum la Universala Kongreso en Gotenburgo, ĝin disvendas UEA kaj petis recenzon por sia revuo al amiko de la aŭtoro. Gratulon! Tia akceptemo tute mankis al aliaj antaŭaj trafitoj de la venena plumo de niaj verkistoj - kaj mi havas enkape ĝuste iujn celitojn, kiujn fakte Ertl (kaj Veuthey) skoldas eble pli malmilde ol la burleskajn estraranojn de la Internacia Esperanto-Asocio kaj la abomenajn mistifikulojn ankaŭ ĉefrolantajn en la verko.

Ertl, István: La postdomo - paŭsaĵo. Eldonejo Bero, Rotterdam 2003. 86 paĝoj. 9 eŭroj.

 

 

 

Reen al:

La Postdomo István Ertl Ĉefpaĝo originala literaturo