Leginda kaj senhipokrita

Manuel de Seabra: Promeso en obskuro. Novelaro, 105 p. IEM, Vieno 1997.

Laŭ postklarigo de la aŭtoro, la novelaro Promeso en obskuro de Manuel de Seabra fontas el aro da diversepokaj "teknikaj kaj lingvaj ekzercoj". Povas esti, ke tio jen kaj jen rimarkeblas, tamen la rezulto evidente estas multe pli ol tiom. Temas pri dudek tri mallongaj noveloj, el kiuj dudek du havas la komunan temon vendado kaj aĉetado de seksaj servoj. Kaj tiun bazon de Seabra vere utiligis kiel temon kun variaĵoj. Li kondukas nin en ĉiujn angulojn de la mondo, en diversajn sociajn tavolojn, kaj en diversajn nivelojn de ekspluatado kaj perforto.

Ĉar la verkisto ne estas hipokritulo. Li disvolvas sian temon sen prudo, ĉu morala, ĉu socia, ĉu politika. Ni trovas scenojn de pura kruelo, kiel en La tago fariĝos nokto, ni renkontas forrabitajn kaj mistraktatajn infanojn en Deely Bobbers por Lucy, ni alfrontas la neceson vendi infanon al bordeloj en La vento el la insuloj. En aliaj rakontoj, tamen, la prostituado estas prezentata en pli mildaj kaj akceptemaj koloroj, kiel en Kia nokt', kie gaja kaj ebrieta knabino ne diskriminas sian fianĉon.

Kiel klarigon pri la vendado de seksumo oni trovas ĉefe la malriĉecon, neceson eviti malsaton. Aldone al tio troviĝas la perforta devigo. Iomete mankas aliaj kaŭzoj, kiel drogdependo, psika perturbo pro frua mistraktado kaj alio. Sed eĉ pli mankas klarigo de la aĉetado. Eĉ, oni havas la impreson, ke eble pli ol prostituado universalas la emo aĉeti seksajn servojn. Envere ja temas pri merkato, kie proponado kaj demandado interagas.

En kelkaj noveloj la aŭtoro alprenas la perspektivon de la ekspluatataj homoj, prostituitinoj aŭ aliaj. Kelkaj el tiuj, kiel Haringoj por Julieta, La tago fariĝos nokto kaj La vento el la insuloj, estas inter la plej sukcesaj eroj en la novelaro. Sed aliaj ne same imponas. Deely Bobbers por Lucy estas interesa kaj grava, sed bedaŭrinde la aŭtoro tute malsukcesis krei kredindan dialogon de misuzataj junaj knabinoj. Ploranta Eŭropo estas tre sprita sed enhave iom sensenca.

Ankaŭ se la perspektivo estas de aliulo, kelkfoje la rezulto estas bona, kiel en (Preskaŭ) romantika historio. Sufiĉe bonaj mi trovas ankaŭ la novelojn La Reĝino, La karameloj de Vicença, La fuĝo kaj Po cent vortojn minute. En tiu lasta, pri londona stenografistino kiu vespermanĝas kaj amoras kun ĉiam nova amiko, kaj ankaŭ en kelkaj aliaj noveloj, ni trovas iom diskuteblan komparon de la prostituado kun aliaj vivkondiĉoj. Temas pri la ideo, ke ĝi "Ne estas pli malbona profesio ol aliaj" (p. 75, el la novelo La programo por tiuj kiuj ne dormas.) Tiu ideo ja neniel originalas, tamen eble montras nesufiĉan komprenon pri la socia rolo kaj psika efiko de sinprostituado.

El la komence menciita stilekzercado indas mencii kelkajn ekzemplojn. En Naivuloj ni trovas respektindan provon ellabori trivialan lingvaĵon, eble ne same vervan kiel ĉe Trevor Steele, tamen ne malbonan. Ankaŭ en Kia nokt' la monologa lingvaĵo imponas. En kelkaj kazoj, la ekzerco koncernas rekreadon de ia "ekzota" medio, nordafrik-dezerta, malaja, brazila, hinda ktp. Persone mi trovas tiujn iom eksmodaj, kvazaŭ el tempo kiam al eŭropano sufiĉis mencii oazojn kaj bajaderojn por veki raviĝon. La saman celon eble havas ankaŭ ne tute plaĉa manio de la aŭtoro enplekti nacilingvajn vortojn kaj frazetojn, kvazaŭ abundan lingvan biĵuterion.

Preskaŭ fiaske malprofundaj mi trovas tri novelojn, kiuj imitas stilojn ĵurnalistan, etnologan kaj televidistan.

La lingvaĵo ĝenerale estas sufiĉe bona, kvankam jen kaj jen sentiĝas leĝera influo de latinidaj lingvoj. Troveblas misaj vortelektoj, kiel "pabo" = trinkejo, "karamelo" = bombono, "bufalo" = bubalo, kaj eble la uzado de "porti" en senco konduki, venigi, ekz. "Ĉu mi portu vin hejmen?" (p. 48) aŭ "Josefa, Josefa, mi portas al vi sinjoron" (p. 77). Tiun lastan kutimon oni ja trovas ankaŭ ĉe multaj aliaj, tamen ĝi ĉiam impresas al mi komike.

Resume tamen Promeso en obskuro estas leginda kaj pripensinda novelaro senhipokrita.

Sten Johansson

 

Reen al:

Promeso en obskuro Manuel de Seabra Ĉefpaĝo originala literaturo