Simpla sukeraĵo

Gudrun Riisberg: Suno kaj pluvo. 80 p. Dansk Esperantoforlag, Åbyhøj 1972.

En okdek paĝoj aperas dek kvin noveletoj. La plej multaj estas nuraj anekdotoj, prezentataj sur po du ĝis kvar paĝoj. Kelkaj el tiuj ja estas iom amuzaj, kiel ekzemple La hundo de Klementine, pri la kunvivado de hundo kaj maljunulino.

Kelkaj el la noveloj etendiĝas iom pli longe, sed sen tre sukcesa rezulto. La ideoj ofte estas malmulte spritaj aŭ interesaj, kaj la disvolvo de la temo ĉiam estas naiva, eĉ primitiva. Foje aperas edifa intenco, alifoje la aŭtoro ĉefe volas distri, sed ŝi apenaŭ sukcesas.

La novelo Danĝera tranoktado komenciĝas kiel ekcita rakonto, sed ĝi finiĝas en sukerita idilio. Entute naiva idilio ĉeestas en multaj el la eroj.

La lingvaĵo estas simpla. Jen kaj jen oni trovas iun pli originalan bildeton, ekzemple kiel lilio sur torfostako (p. 48) kaj dormanta kiel marmoto (p. 49).

Laŭ dorsflanka prezento la aŭtoro gvidis konversaciajn kursojn en Elsinoro. Eble ĉi kolekto de simplaj rakontetoj uzeblis kiel bazo de konversaciaj ekzercoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Suno kaj pluvo Gudrun Riisberg Ĉefpaĝo originala literaturo