Kio estas homeco?

Julia Pióro: El tero kaj etero. Novelaro, 113 p. Régulo (Stafeto), La Laguna 1964.

La novelaro El tero kaj etero de Julia Pióro enhavas ok novelojn en tute persona stilo. Temas pri rakontoj, kiuj en fabeleca, fabla aŭ preskaŭ parabola formo traktas bazajn homajn demandojn.

La plej longa novelo de la kolekto, Ekzilo, estas bonstila kaj trafa rakonto pri potenco kaj homeco en pola princlando dum la 16a jarcento. En ĝi la aŭtorino kreis kredindan etoson kaj uzas stilon kongruan al la tempo kaj medio. En Ruĝa truto kaj La vojo ŝi traktas la celon kaj disvolviĝon de la vivo en fablo-simila formo, kaj ankaŭ tie la simpla stilo bone akordiĝas kun la formo. La du noveloj Severa leĝo kaj Ekscelenco pritraktas la vivon kaj morton en pli severa tono, kaj ili preskaŭ similas parabolojn aŭ filozofiajn alegoriojn.

La kolekto enhavas ankaŭ du scienc-fikciajn novelojn, kiuj sufiĉe grave diferencas de kutimaj verkoj el tiu ĝenro. Ili en tute propra tono traktas precipe la homan menson kaj ĝiajn apartaĵojn, malfacile travideblajn tiel same de la scienco kiel de aliaj estaĵoj en la universo.

Resume ĉiuj noveloj en El tero kaj etero do temas pri la eterna demando kio estas homeco. Julia Pióro ne respondas, sed formulas la demandon en sia propra maniero, kaj tio faras ŝian novelaron valora kontribuo al la Esperanta prozo.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

El tero kaj etero Julia Pióro Ĉefpaĝo originala literaturo