Leginda petolo

Ferenc Szilágyi: Trans la fabeloceano. 135 p. Literatura Mondo, Budapest 1931. Dua eldono Dansk Esperanto-Forlag, Åbyho/j 1972.

Jen la unua verko de Szilágyi kun ok fabeloj, ses noveloj kaj du poemoj. Tamen la fabeloj ne estas tute kutimaj fabeloj kaj la noveloj parte tre nekutimaj noveloj. Ĉi tie ni renkontas junan Szilágyi, kun temperamento alia ol la maturulo, nebridita, nefrizita, kun porcio da gajo kaj grajno da amaro, kaj antaŭ ĉio kun forta nuanco de petola absurdo.

La fabeloj nur forme imitas infanrakontojn. Enhave ili estas tre nekonvenciaj, kaj ilia moralinstruo ofte ne ŝajnas aparte edifa. Foje temas pri satiro, foje pri burlesko sen klara celo.

Ĉu estis, ĉu ne estis, eble trans la Fabelmaro vivis eta koko kaj kokineto. La eta koko estis iam vicsekretario de la "Unua Koklanda Ovo-asekurinstituto" sed pro la malbona ekonomia situacio, antaŭ du jaroj li devis forlasi sian oficon. (p. 51)

La novelojn pli malfacilas trakti grupe. La infano revadas estas romantika rakonto pri Ludoviko Zamenhof. La sortotragedio de Florian baze estas humura anekdoto, sed Szilágyi donas al ĝi amaran nuancon, pro kiu la rideto frostiĝas surlipe. Vintro estas relative longa kaj parte kapturne angoriga rakonto pri vintra frosto kaj homa malespero.

La Virino kaj la amo estas ĉarma infanrakonto - jen frua ekzemplo el ĝenro kie Szilágyi poste iĝis majstro. Ankaŭ en Sur la ponto ni rekonas lin el pli malfruaj verkoj - cetere ĝi kune kun Vintro reaperas ankaŭ en la novelaro La granda aventuro el 1945. Temas pri bonhumora kaj ĉarma bagatelo pri homo kaj hundo, en kiu tamen rolas sufiĉe klarvida psikologio. Fine Terura vizito estas plene absurda, eĉ surealisma, kolektiva portreto de la redakcio de Literatura Mondo, inkluzive de Szilágyi mem. Tiu rakonto ŝajnas al mi preskaŭ unika en la Esperanta literaturo pro sia gaja frenezo.

Resume la volumo Trans la fabeloceano ne tute atingas la nivelon de postaj verkoj de nia granda stilisto kaj humanisto Ferenc Szilágyi. Malgraŭ tio ĝi estas interesa kaj bona kolekto da prozaĵetoj, kaj eĉ grava verko, ĉar ĝi enkondukas la verkaron de granda Esperanta verkisto. Cetere, eĉ sen tio indus legi ĝin pro la leĝera kaj petola absurdo en ĝiaj intrigoj kaj pro ĝia bela stilo.

Sten Johansson

 

Reen al:

Trans la fabeloceano Ferenc Szilágyi Ĉefpaĝo originala literaturo