Trezora nepraĵo

Trezoro. Esperanta novelarto 1887-1986. Redaktis Reto Rossetti kaj Henri Vatré. 2 volumoj, 948 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1989.

La ĉeftitolo de ĉi verko estas trafa - ĝi vere estas trezoro, aŭ eble trezorejo, kie ĉiu leganto povas elfosi sian propran trezoron. La subtitolo ne same precizas, ĉar krom noveloj oni trovas ankaŭ romanfragmentojn kaj erojn de alispeca prozo: eseojn, geografiajn priskribojn. La verko enhavas 151 erojn de 100 verkistaj nomoj, kio estas admirinda amplekso.

La cent verkintoj estas reprezentitaj per po unu ĝis ok eroj, kaj la principoj de la elekto ne estas tute klaraj. En antaŭparolo de Vatré oni legas: "ne temas pri 'antologio de elektitaj pecoj', sed pli ĝuste pri kolekto da ekzemploj, da specimenoj. Nian preferon gvidis la lingva nivelo, la originaleco de la temo kaj la imaga aŭ observa kapablo de la aŭtoro." Tion ni tamen ne prenu tro serioze, ĉar laŭ tiuj kriterioj la eroj havas ege varian nivelon. Oni povus fari al la redaktintoj multajn tre motivitajn demandojn de la speco "kial aperas tio, sed ne tio ĉi?" - kaj mi ankaŭ faros tion. Tamen mi volas unue substreki, ke kun ĉiuj mankoj kaj demandsignoj, la farita elekto prezentas tre vastan, valoran, buntan kaj varian superrigardon pri la Esperanta novelarto (kun specimenoj de alia prozo) el la unua jarcento de nia lingvo.

Parolante pri la redaktado, mi tamen devas iom grumbli pro la absoluta manko de indikoj pri fontoj. La eroj evidente aperas en proksimume kronologia ordo, tamen la redaktintoj ne indikas kiam kaj kie la tekstoj unue aperis. Tio estas bedaŭrinda kaj nekomprenebla manko.

La kolekton enkondukas mallonga teksto de L L Zamenhof, en kiu oni legas interalie la saĝajn kaj ripetindajn vortojn "la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas senfina" (p. 9). Ĝi tamen estas faka, prilingva teksto, kiu neniel apartenas al novelaro, kaj ĉe ĝi eĉ pli ol alikaze ĝenas la manko de fontindiko.

El la unua periodo plej pozitive impresis min la leĝera kaj humura novelo Alpa rozo de la finnlandano M Nordensvan kaj la plaĉa humuraĵo Kiel mi pasigis Kristnaskon de la kartvelo Ciklari (G Ciklauri). Iom strange estas, ke mankas famegaj kaj altnivelaj klasikaĵoj el la plej frua periodo de Esperanto, kiel En la tombo de N Borovko kaj En la brikejo de J Waśniewski, dum aperas ekzemple melodrama bagatelo de iu Proĥoroviĉ-Koĉmarenko.

El la intermilita periodo ni renkontas erojn de kelkaj famaj novelistoj. La unua el ili estas J Baghy, de kiu aperas kortuŝa infanaĝa memoro La koro de parenco, eble iom tro sukerita por mia gusto. Plue aperas kliŝa bagatelo pri lia konata figuro Mihok. Estas nekompreneble, kial oni ne preferis la famegan Kiel Mihok instruis angle, unu el la plej bonaj humuraj noveloj de la Esperanta literaturo.

De R Schwartz aperas ne malpli ol kvar noveloj humuraj, interalie la bonaj kaj konataj Bapto de l' sonorilo en Mulmont kaj La ĝendarmo deĵoras.

De K R C Sturmer aperas lia bonega kaj konata Apud stacidomo Victoria (kiu ja tamen aperis sub lia pseŭdonimo K Robinson, ĉu ne?), unu el la plej memorindaj Esperantaj noveloj, ĉefe pro tio, kio ŝvebas "inter la linioj". Tre volonte mi legus ankaŭ ion plian de tiu talentulo.

De L N M Newell aperas La ĵuro de piulo. Ĝi reprezentas ĝenron sufiĉe ŝatatan de Esperantaj verkistoj - la ekzotismajn rakontojn - sed Newell tre bone regis sian ĝenron kaj faris el ĝi tre vivan rakonton. Eble mi tamen preferus iun alian el liaj noveloj, kie li ankaŭ ironie rigardis sian propran specon, la "anglan homon".

El ĉi periodo necesas mencii ankaŭ erojn de du gravaj romanistoj. La fragmento el Metropoliteno de V Varankin estas bonega, kvankam lia lingvaĵo eble estas tiu plej nacilingve influita el ĉiuj en la kolekto. Male, la komenco de Infanoj en Torento de S Engholm estas lingve modela, sed eble ne tro interesa. Engholm ja verkis ankaŭ novelojn; eble oni tamen ne trovis tiujn.

Inter ĉi memorindaj eroj ni trovas aliajn, pli forgesindajn (kaj facile forgesitajn), ekzemple de iu Dambe kaj de la ĉino Cicio Mar.

Tre legindas la mallonga membiografia rakonto Adiaŭo en malfrua printempo de Verda Majo, t.e. la japanino Hasegawa Teru. Entute Trezoro enhavas verkojn de sep aŭtoroj orientaziaj, kio estas laŭdinda afero, kvankam mankas ekzemple Oka Kazuta (kaj Kuroda Masayuki, kies bonega novelo Amburĝono ege meritus atenton, sed ĝi aperis nur en 1990, unu jaron post Trezoro).

El la frua postmilita periodo Trezoro enhavas plurajn tre bonajn kaj konatajn novelistojn. De Marjorie Boulton oni enmetis unu solan novelon, la bonegan La kaptilo de Dio. Jen novelo kaj aŭtoro, kiuj vere plenumas la asertitajn kriteriojn de elekto: lingva nivelo, originala temo, imaga aŭ observa kapablo. Sed kial nur unu ero de Boulton, dum pluraj forgesindaj (kaj prave forgesitaj) verkistoj kontribuas per du aŭ pluraj? Nekompreneble!

De J H Rosbach male aperas kvaropo, el kiuj almenaŭ du - La lasta tagiĝo kaj Gazelaj kruroj - apartenas al la pli bona parto de la abunda verkaro de ĉi persistema Esperanta novelisto.

De F Szilágyi aperas du bonaj noveloj, la historia rakonto Libera rabo kaj la ĉarma infanportreto Nila. En tiuj kadroj la majstra novelisto sukcesis enplekti du el la ĉefaj temoj de nia Esperanta literaturo, tiun pri paco kaj milito, kaj tiun pri fremdeco en kontaktoj kun alia lando, alia kulturo. Mi tre volonte akceptus plian novelon de Szilágyi en Trezoro.

De J Francis oni prave elektis unu el liaj du plej bonaj noveloj: Ĝermoj en rikolto, kiu traktas interhomajn rilatojn en ties nuda, senkompata formo, inter infanoj.

El la sama epoko aperas ankaŭ fragmentoj sufiĉe legindaj el verkoj de C Rossetti (Kredu min, sinjorino!) kaj J Ribillard (Vagado sub palmoj).

El la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj ne facilas trovi same altnivelajn verkojn. Aperas tamen du interesaj rakontoj de Miyamoto Masao, unu ŝajne membiografia, En la valo de tenebro, kaj unu biografia, La morto de Utamao. Ambaŭ postulas etan penon de la leganto, pro la frazo-strukturo iomete ŝveba, tipa de kelkaj japanaj Esperanto-verkistoj, sed ili kompensas la penon. Du scienc-fikciaĵoj de Konisi Gaku ne postulas tian laboron kaj estas modere distraj, dum du priskriboj pri la vivo en postmilita Tokio de Yogi Nikej estas sufiĉe plaĉaj kaj interesaj.

De Lorjak aperas ne tre interesa kaj bedaŭrinde iom teda farso: Ĝemeliĝo. De V Glazunov oni ne elektis la plej interesan verkon (eble netroveblan), sed du erojn el unu longa novelo (sen indiko pri tiu fragmenteco). Ankaŭ de J Valano (C Piron) oni elektis tri ne tre valorajn novelojn; krome la tria - Veli morten - ŝajnas evidente stumpita. Stranga malzorgo!

Plej interesaj el ĉi periodo eble estas du el la tri elektitaj noveloj de T Tyblewski: La fihonestulo - bona pensiga rakonto, sed bedaŭrinde en lingvo ne tute bona, kvazaŭ rezistema - kaj En la puto - timiga kaj skua rakonto realisma.

Ankaŭ de Zora Heide aperas tri eroj, el kiuj unu vere bona rakonto pri infanaĝo: Feliĉo. La dua, Speco de amoro, pri junulinaj sentoj kaj erotiko, havas interesan temon sed afektan, patosan, nenaturan stilon. La tria estas nur stultaĵo. Certe ne malfacilus trovi pli valorajn tekstojn de ĉi talenta novelisto.

El la lasta periodo aperas eĉ kvin noveloj de I Nemere. Tio estas almenaŭ tri tro multaj. Ili ĉiuj suferas de troa evidento: la aŭtoro ne fidas, ke la legantoj scias mem pensi kaj intui, sed trudas la klarigojn al ni. Tri el ili havas filozofiajn mesaĝojn, du estas sci-fi-noveloj.

De M Nervi aperas du interesaj sed ne tute facile digesteblaj noveloj, unu pri la homa kulturo, alia pri la esenco de la homa estado. Tiun duan li bedaŭrinde difektis per nebona iluzirompa fino.

De B Golden oni elektis tri novelojn, el kiuj la unua, Delogado per krajono, estas bona kaj sprita. La dua estas stulta, kaj la tria havas gravan temon (nacia lojalo/mallojalo en milito) sed estas sensuke rakontita. Denove mi demandas min, kial la redaktantoj kolektis plurajn novelojn sen granda valoro de kelkaj verkistoj, sed draste porciumis novelartajn majstrojn kiel Sturmer kaj Boulton.

Nu, de alia majstro oni tamen enmetis tri erojn. Temas pri E Tóth, de kiu aperas Groto, Kiel abioj kaj Lappar, la Antikristo. Ili estas - aŭ devus esti - modernaj klasikaĵoj de nia literaturo. Se iu scivolas, kiel fini novelon, Tóth povas instrui nin: "Mi iris supren en mian ĉambron, kaj longe ripozigis la rigardon sur miaj dormigpiloloj" (p. 785, el Kiel abioj).

Ankaŭ de Spomenka Štimec oni trovis bonegajn erojn: la novelon Vojaĝo al disiĝo kaj tre kernan fragmenton el la romano Ombro sur interna pejzaĝo. Ne necesas motivi, kial mi volonte vidus ankoraŭ unu-du erojn de tiu sentema kaj trafa mano. Štimec verkas pri personaj situacioj tiel ke ĉiu leganto estas koncernata kaj tuŝata.

De K Píč aperas fragmento (fakte du eroj) el lia plej fama romano La Litomiŝla tombejo, kiu bone prezentas liajn stilon kaj temaron. Lia sola novelaro aperis nur samjare kiel Trezoro.

Ankaŭ de D Dorval oni elektis fragmenton el lia plej bona krimromano - Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton.

La kolekton finas tri-kvar hispanoj. Unue aperas bona sci-fi-novelo de Liven Dek (M Gutiérrez), poste la redaktantoj perdis ĉiun moderon: viciĝas ok eroj de J Camacho kaj sep de F J Moleón (el kiuj du sub la nomo M J Quesada). Ambaŭ verkistoj estas talentaj, pluraj el la noveloj tre legindas, tamen ne eblas trovi tiun elekton konvena laŭ kvanto. Eĉ riskante tedi, mi refoje mencias la unusolan novelon de Boulton.

La multaj sed mallongaj kontribuoj de Camacho estas fantastaj kaj scienc-fikciaj tekstoj en eksperimentaj formo kaj lingvo. Ili ja legindas, sed neniu kompareblas kun la vere bonaj noveloj pli malfrue verkitaj de li. De Moleón-Quesada aperas almenaŭ du bonaj eroj: Falbala, rakonto pri infaneco, kaj Celtabulo, nekutima kombinaĵo de tradicia infanfabelo kaj plenkreskula fantasto.

Inter la multaj dekoj da noveloj kaj aŭtoroj, kiujn mi supre ne menciis, oni trovas erojn diversnivelajn, diversĝenrajn. Inter la verkantoj ŝajne sufiĉe popularas la sci-fi-ĝenro, sed eĉ pli multaj estas la vojaĝrakontoj kaj geografiaj priskriboj - eble ne mirinde, ĉar temas ja pri Esperantista literaturo. Psikologiaj noveloj pri interhomaj aŭ interne homaj rilatoj ne same oftas. Tro ofta trajto estas la obsedo klarigi ĉion, por ke la leganto nenion miskomprenu. Ĉe J Sárközi ni legas bonan konsilon, kvankam en iom bizara stilo:

Por eksciti la virojn, tiu nuntempa modo estas pli efika. La simplaj rektaj linioj de la robo faras grandan kontraston por la elpremiĝintaj konveksaj partoj, kiuj permesas konjekti la formojn ankaŭ de la konkavaĵoj. Do anstataŭ montri rekte ĉion, ili donas eblon por la fantazio, kiel bonaj romanoj, en kiuj la sperta leganto povas multfoje pli legi inter la linioj, ol kio efektive estas skribita. (p. 852-853)

Mi eble aldonus, ke en mallonga novelo tio eĉ pli esencas, ol en romano. Tamen nek Sárközi mem, nek aliaj amatoroj facile plenumas tiun bazan verkan trukon.

Mi jam menciis du fruajn klasikaĵojn, kiuj bedaŭrinde mankas en ĉi kolekto. Mankas ankaŭ la nomoj Grenkamp-Kornfeld, Lejzerowicz, Payson, Mattos, Oka, Skaljer-Race, López Luna, Auld, Ergoto de Bonaero, Mirska, Nedelĉeva, Sokalówna. Eble ili ne meritis esti inkluditaj. Sed mi neniam komprenos, kial mankas Vladimír Váňa kaj lia Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo.

Se mencii aparte kelkajn erojn en Trezoro, kiujn oni povus ellasi sen malgajni ion esencan, mi eble "kondamnus" la jenajn: A E Styler: La batalkampo de l' arboj (stultaĵo), Li Hajpin: Neforgesebla figuro (tro malbonaj formo kaj lingvo), M Walker: La hipio kaj la sinjorino (nura anekdoto), M A Andrić: Epidemio (senvalora sci-fi-bagatelo), E Tófalvi: Kongresa balo (banala sentimentalaĵo), E Csiszár: Bonfaroj (konfuza mizantropa tedaĵo en malbela stilo) plus aron da malpli valoraj eroj de tiuj aŭtoroj, kiuj kontribuis plurverke, kiel Rosbach, Valano, Nemere, Golden, Camacho kaj Moleón.

Kiel kompreneblas, la lingvaĵo de la eroj en ĉi ampleksa kolekto ege varias. Mi tamen trovis la ĝeneralan nivelon sufiĉe alta. Jen kaj jen oni tamen ŝatus klarigon de iu vorto. Kio estas, ekzemple, "kotui" (p. 218), "taoŝo" (p. 219), "bikforda" (p. 236), "ĉonino" (p. 538), "kafla" (p. 683) kaj aliaj? Mi ne scias, kaj eble Rossetti/Vatré ankaŭ ne sciis.

Kelkajn vortojn arkaikajn aŭ nekutimajn mi pli facile travidis: "vortika" (p. 192, = vortica), "kaĥelo" (p. 261, = kahelo), "draperio" (p. 606, = kurteno), "entreteni" (p. 656, = distri). Da preseraroj estas malmultaj, feliĉe, sed oni dungis kompostiston kun bizara prefero por la litero "L": "krio de noktulo" (p. 263, = noktuo), "ŝi multe mansignis" (p. 265, = mute), "fulmoplenaj kaj ne grandaj ĉambroj" (p. 705, = fumoplenaj), "mi vin haltegas!" (p. 919, = hategas = malamegas).

La suma juĝo pri ĉi verko devas esti tre favora: jen nepraĵo por ĉiu Esperanta biblioteko kaj valora fonto (sen fontindikoj!) por ĉiu literaturemulo!

Sten Johansson

 

Reen al:

Trezoro Ĉefpaĝo originala literaturo