Tede en hotelo

Johan Hammond Rosbach: Verda robo aŭ ordinaraj indianoj. 95 p. Ilustrita de la aŭtoro. Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj 1974.

J. H. Rosbach verkis plurajn novelarojn kaj du romanojn. Ĉi tiun libron, Verda robo, mi tamen ne sukcesas difini. La stilo komence igis min pensi, ke ĝi eble estas intencita kiel legolibro por lingvolernantoj, kvankam oni ne mencias tion. Sed la enhavo, la temo, ŝajnas strange sencela.

Iu mio, kiu fine montriĝas porti la nomon de la aŭtoro, ial venas al orientnorvega ripozhotelo. En ĝi restadas aro da personoj kun nomoj kiel Bu, Fuks, Lex, Sjala, Simje, Gobbin, Trött, Besko kaj Espeloren. Ili etburĝe konversacias, manĝas, ripozas, promenas, kverelas, ŝakludas. Ĉio estas priskribata per tedega pedanteco kaj aperas tute sencela kaj senmotiva. Por doni impreson pri la enhavo mi citu la jenan rakonton pri dialogo:

Kun sia severa aroganteco la inĝeniero tuj atentigis min, ke tion li ja havas nur, por ke li ne difektu la ordinarajn mantukojn. Proteste mi diris, ke oni ja povas esti tiel singarda, ke oni ne tranĉas la mantukojn. Tiam lia acideco kulminis, kaj li rigardis min kun mieno, kiu esprimis nuran malestimon. Eĉ tio ne povis en tiu momento haltigi mian protestemon. Mi diris, kvankam sciante, ke mi neniam povos konvinki lin, ke almenaŭ mi neniam difektis mantukon dum sekigado de razilklingo. En sia suvereneco li tiam deklaris, ke mi razas min certe ne pli ol kvin jarojn, dum li komencis antaŭ preskaŭ kvindek jaroj. Al tio mi tuj respondis, ke mi sukcesante jam dum kvin jaroj ne difekti mantukon, pruvis, ke tio estas ebla - kaj ke mi havas la fortan intencon ĉiam sekigi miajn razilklingojn per ordinaraj mantukoj, kaj ke mi neniam - ĝis mia morto - difektos mantukon tiamaniere. Tiel singarda mi estos. Post tiam inĝeniero Besko ne plu parolis al mi. (p. 60-61)

Mi sincere ne komprenas, kion Rosbach intencis per ĉi tiu verko. En aliaj verkoj li kapablis priskribi homojn kaj mediojn en interesa maniero, kaj antaŭ ĉio rakonti interesajn historiojn en stilo simpla sed plaĉa. Ĉi tie la enhavo estas teda kaj la stilo sensuka kaj malkonciza.

En la lasta triono de la verko li enŝovas krimintrigon pri ŝteloj, kaj en la lastaj paĝoj eĉ misteran morton. Sed ankaŭ tiuj ingrediencoj vekas neniun intereson, kaj la solvoj ŝajnas ĉefe stultaj. Vere, mi ne povas imagi kio paralizis la verkan talenton de Rosbach en ĉi tiu verko.

Lingve la verko estas neniel rimarkinda, nek bona, nek malbona. Eblus mencii kelkajn vortojn ne bone elektitajn: "momentono" (p. 24), "sekundono" (p. 34), "remilujo" (= remilingo, p. 28), "sorĉisto" (= magiisto, iluziisto, p. 50), "raslado de gazeta papero" (p. 58), "baska ĉapelo" (= vaska ĉapo, p. 78). Gramatikaj eraretoj estas "ne konas nek [...] nek" (p. 54) kaj "kvankam ĉio" (= malgraŭ ĉio, p. 79).

Sten Johansson

 

Reen al:

Verda robo Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo