Interesa malgraŭ formaj mankoj

Gbeglo Koffi: De vilaĝo al ĉefurbo. 32 p. Fondaĵo Afriko de UEA, Rotterdam 1993.

En 1989 aperis la ĉarma rakonto Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo Koffi, kaj en 1993 sekvis la membiografia verketo De vilaĝo al ĉefurbo, kiu temas pri la lernejaj jaroj de la aŭtoro. En la verko li prezentas la multajn ĝenojn, obstaklojn kaj malglataĵojn sur sia vojo al eduko. La aŭtoro naskiĝis vilaĝe en familio el terkulturistoj sen lerneja eduko. Per helpo kaj kelkfoje malhelpo de parencoj, Kofi tamen sukcesas trairi elementan kaj mezajn lernejojn. La rakonto temas multe pri konkretaj ĝenoj, kiel manko de mono, malsato, problemo iri la longan vojon lernejen k.s. Ankaŭ la neklarigeble kaprica konduto de parencoj, lernejestroj kaj aliaj, kiuj jen helpas, jen malhelpas, gravas en la verko. Por Eŭropa leganto ĉio ĉi estas tre interesa.

Bedaŭrinde la verka kaj rakonta talento de Gbeglo Koffi ege regresis inter liaj du verkoj. Kie la unua, fikcia, rakonto estis lerte kaj konscie konstruita, la jena membiografia verko preskaŭ malhavas konvenan formon. Rakontante siajn proprajn memorojn la aŭtoro evidente ne kapablis krei vere atentokaptan fadenon, nek distingi gravajn aferojn de malgravaj. Eĉ plurfoje okazis, ke mi ne bone komprenis, kion li efektive volis diri per iu alineo. Ankoraŭ pli ofte mi demandis min, kial li rakontas iun detalon. Samtempe tre mankas konkretaj, vivigaj detaloj el la vivo de la lernejano. Ni ekscias nenion pri kion li lernas, nek pri kion li faras kun amikoj. Esence temas pri la malfacila diferenco inter scenigi kaj rakonti, inter inviti la leganton en la agojn kaj klarigi al la leganto kio kial okazis.

Kredeble la kaŭzo de ĉi nesukceso estas ĝuste, ke temas pri materialo tre persona, tre proksima al la emocioj de la aŭtoro. Por amatora verkanto, povas esti pli malfacile mastri tian materialon. La fakto, ke "tiel vere okazis" povas ligi kaj malhelpi la verkan talenton. Eble pro tio, ĉi verko tute ne flue aŭ plezure legeblas, kvankam laŭ temo kaj enhavo ĝi eble estas pli interesa ol lia pli frua fikciaĵo. Tial mi kun hezito rekomendas la legadon, malgraŭ gravaj formaj mankoj.

Sten Johansson

 

Reen al:

De vilaĝo al ĉefurbo Gbeglo Koffi Ĉefpaĝo originala literaturo