Brita etoso kaj leĝera tono

Mason Stuttard: La virineto en bluo kaj aliaj rakontoj. 150 p. The Esperanto Publishing Co. Ltd., Heronsgate 1946.

La dek tri noveloj de ĉi tiu kolekto estas - laŭ mia scio - la solaj beletraj tekstoj publikigitaj de Mason Stuttard. Ankaŭ pri la aŭtoro mi scias nenion krom tio, ke li verkis la instruilon "The Esperanto Teacher". Tamen kelkaj el liaj noveloj estas bone konataj kaj aperas en pluraj antologioj.

Regas tre brita etoso en la noveloj de Stuttard. La medioj estas anglaj, la homoj sintenas en maniero, kiun oni rekonas el britaj popularaj libroj kaj filmoj. Laj la aŭtoro talente uzas tiujn naciajn apartaĵojn aŭ stereotipaĵojn por krei kelkajn sufiĉe bonajn rakontojn en leĝera tono. La distra aŭ humura karaktero ofte estas ilia ĉefa trajto, sed en kelkaj oni trovas ankaŭ interesajn portretojn, sociajn priskribojn kaj psikologie trafajn bildojn pri homaj rilatoj.

La titola novelo estas gemuta horornovelo, se io tia povus ekzisti. Nu, en brita populara literaturo ĝi ja ekzistas. Jam legante ĝian unuan frazon - "Petro Chesney malstreĉe sidis sur komforta brakseĝo antaŭ la fajro en la studĉambro de Domo Frayne" (p. 7) - oni emas imiti Petron kun agrabla antaŭsento de plezura legado. Kaj plezuro ja sekvas, kvankam en tiu kaj en kelkaj aliaj noveloj de Stuttard la evoluo kaj fino iom tro evidentas.

Kelkaj rakontoj - kiel ekz. Patruja grundo kaj La kato en la sako - intrige baziĝas sur relative simpla spritaĵo aŭ solvo de problemo, tamen la aŭtoro pliriĉigas tiujn per atentokapta disvolviĝo de dialogo, medio- kaj personpriskriboj kaj diversaj flankaj temoj. En du noveloj ni trovas satirojn pri esperantistaj stranguloj - tamen eĉ tiuj karikaturaj figuroj finfine aperas kiel plurdimensiaj homoj, do ne nuraj ŝablonoj.

En La subskribo oni trovas akran prezenton de sociaj maljustaĵoj kaj bonan psikologian studon, kvankam la fino estas iom fabeleca. Fantasto rolas plurloke, interalie en La virineto en bluo kaj La turo. Temas pri historiaj tragedioj kiuj magie influas la nuntempajn homojn. Ne per pano sole estas familia idilio, kie tamen la psikologia evoluo de la ĉefa persono estas sufiĉe trafe ellaborita.

La stilo kaj lingvaĵo de Stuttard estas plejparte tre bona. La menciita brita karaktero do tute ne speguliĝas en lingvaj anglismoj. La frazoj estas lerte tajlitaj, sed iufoje eble iom longaj kaj pezaj, almenaŭ laŭ mia gusto:

Pripaŝante la longajn koridorojn kaj ĉambregojn, rigardante de supre sur la bele pargetitan balĉambron, malrapide suprenirante la faman ŝtuparon kun bele skulptita balustrado el kverkoligno, li lasis al sia fantazio krei por li scenojn kaj homojn el aliaj epokoj - belajn delikate vestitajn sinjorinojn kun krinolinoj, perukumitajn dandojn en silkaj pantalonetoj kaj bukohavaj ŝuoj, riĉajn kolorojn kaj elegantecon - kiuj, laŭ li, plej konvenis por tia fono kaj tia medio. (p. 8)

La noveloj ŝajnas verkitaj dum aŭ tuj antaŭ la dua mondmilito kaj aperis en 1946. Domaĝe ke la libreto diras absolute nenion pri la aŭtoro!

Sten Johansson

 

Reen al:

La virineto en bluo Mason Stuttard Ĉefpaĝo originala literaturo