Elstara duopo

John I. Francis: Vitralo. Novelaro, 135 p. Régulo (Stafeto), La Laguna 1960.

La novelaro Vitralo de John I. Francis enhavas dek novelojn, el kiuj ses havas fabelan aŭ legendan formon. Inter la ceteraj kvar ni trovas du novelojn, kiuj elstaras en la Esperanta novelarto. Temas pri La tuŝo de morto, kiu en mi-formo rakontas pri sperto de bombaviadila ekspedicio en la dua mondmilito, kaj Ĝermoj en rikolto, kiu prezentas infanojn en Skotlanda insulo.

La unua el tiuj konvinkas per la retenita stilo, la ŝajne senemocia konkreteco, kiu tamen kaŝas - kiel ankaŭ aludas ĝia titolo - profundan mortangoron. Jen Francis trovis tre rimarkindan tonon kaj perspektivon, kiu elstarigas la individuon en ekstremaj cirkonstancoj. Ĝi prezentas momenton kie la homo baskulas inter vivo kaj morto, kaj ĉio kroma iĝas neniaĵo. Tre lerte la aŭtoro lokis la plejparton de la novelo al sola "mi" gvatanta el klostrofobie strikta paf-tureto sur la aviadilo, klopodante travidi la eksteran nokton el kiu minacas morto.

En la dua plej gravas kaj plej elstaras la ege trafa kaj klarvida prezento de rilatoj inter aro da infanoj. Ankaŭ ĉi tie troviĝas momentoj ŝargitaj je granda streĉo, tamen ĉefrolas precipe la procesoj, la ĉiuflanka elserĉado kaj gardado de rilatoj kaj pozicioj en eta praĉelo de socio, la infana grupo. Ankaŭ la elprovadon de diversaj apartenoj li lerte elmontras sen superfluaj klarigoj aŭ atentigoj.

Kompare kun tiu duopo, la ceteraj noveloj ne samnivelas. En La vidvino Pirsen ni trovas bonan kaj nuancoriĉan portreton de malriĉa virino aĝa kaj malsaneta, sed pri vera novelo apenaŭ temas. El la fabeloj, kvar temas pri Juglando kaj prezentas satiran pripentron de homaj kaj sociaj malvirtoj en karikatura kaj fantasta formo. La tento de Kul estas zorge ellaborita rakonto pri frukristana ermito kaj mistera paganino. Ĝia senco tamen ŝajnas iom nebula.

La novelaro Vitralo legindas precipe dank' al la du elstaraj noveloj.

Sten Johansson

 

Reen al:

Vitralo John I. Francis Ĉefpaĝo originala literaturo