Novelaro kun diverseco

Vizaĝoj, novelaro 2000-2009. 175 p. Eldona Societo Esperanto, Stokholmo 2010. 200 SEK ĉe www.algonet.se/~eldona/

Mi ĵus ellegis la libron kun 29 multlandaj noveloj. La noveloj estas tre diversaj laŭ stilo kaj ankaŭ laŭ la enhavo. Ili tuŝas multajn temojn de la vivo, kaj ĉiutagajn kaj fantaziajn. La lingvouzo de la verkintoj estas tre varia. Kaj tio tre plaĉis al mi. Mi ŝatis ĉi tiun libreton. Ĝi estas foje amuza, foje malĝoja kaj foje pripensiga. Certe ĉiuj legantoj trovos eĉ plurajn favoritojn inter ili.

Multaj noveloj plaĉis al mi kaj mi ŝatas la libron ĝuste pro la granda diverseco de la rakontoj. Jen du el miaj plej ŝatataj: "Tenu la flamon brulanta!" de Leen Deij. La rakonto okazas kiel en Esperantio. Lernejaj infanoj prezentas teatraĵon kaj unu sama problemo reokazadas dum la tuta prezentado. Ĉi tio mal-graŭ ĉiuj klopodoj kaj de la infanoj kaj de la instruistoj. Leen Deij humure skribas kaj la rakonto donas bonan senton. Mi mem havas infanojn kiuj teatrumis kaj mem spertis ke tiel povas okazi. Kiom ajn da serioza klopodo, la rezulto tamen povas fariĝi alia ol la origina celo.

"Iam, ne dimanĉe" de Judit Felszeghy. Nur post duonpaĝo mi komprenis kiu estas la ĉefpersono de ĉi tiu novelo. Ĝi estis agrabla surprizo. Mi ne volas ĉi tion nun rakonti ke ankaŭ vi povu same surpriziĝi kiel mi. Ĉi tiu rakonto estas tre senteme skribita per malĝojaj sentoj pri vivo, maljuniĝo kaj morto, pri soleco kaj senesperiĝo. Sed ankaŭ pri egalrajto al la vivo kaj pri fidela amo.

Kial ne eldoni tutmondan novelaron ĉiujare? Mallongajn interesajn rakontojn multaj esperantistoj povus skribi. Mi volonte legos ĝin!

Mehdi Beatrix Strid

 

 

Reen al:

Vizaĝoj Ĉefpaĝo originala literaturo