Vizaĝoj - Novelaro 2000-2009

Recenzo en Heroldo de Esperanto 2010-14 (2163)

red. Nordenstorm, Johansson, Karpunina, Martinelli, Westover - eld. ESE. Stokholmo 2010

Kiu (ankoraŭ) memoras la kolekton 33 rakontoj? La redakta laboro de tiu verko, farita de F. Szilágyi kaj R. Rosetti por Stafeto (1964), taŭgis por iel formi bazan kulturon pri la esperanta novelarto. Analoge al la Esperanta Antologio (nur poezia), la kolekto entenis la prozaĵojn, kiujn esperantisto devis absolute koni por plenrajte senti sin membro de la lingva komunumo.

Pasis de tiam jam preskaŭ duonjarcento; intertempe nova kolekto, ĉi-foje de 101 aŭtoroj, montris novan rikolton: Trezoro, eldonita de Hungara Esperanto-Asocio (1989), kunigis kaj selektis rakontojn aperintajn dum la postaj du jardekoj. Aliaj kolektoj vastagamaj aperis plue: de la sciencfikcia serio Sferoj (pluraj volumetoj inter 1984 kaj 2000) ĝis Mondoj (2001) kaj aliaj de pli specifa deveno.

La ĵus aperinta Vizaĝoj (Eldona Societo Esperanto, Stockholm 2010) volas prezenti selekton de noveloj de la periodo 2000-2009, aŭ aparte verkitaj por tiu ĉi kolekto (tia estis la komenca plano) aŭ publikigitaj diversloke.

La redaktintoj (Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli kaj Tim Westover) estis aŭ kun granda sperto pri libro- kaj revu-editorado (Martinelli) aŭ mem premiitaj en literaturaj konkursoj (la ceteraj). Dudek naŭ rakontoj de same multaj aŭtoroj el dudeko da landoj: iuj estis jam aperintaj, ekzemple en Heroldo, Literatura Foiro, Femina (bedaŭrinde mankas mencio pri tiu aperigo), sed aliaj estas neniam presitaj. Inter la verkintoj estas literaturaj guruoj, ege produktemaj kaj de longe konataj; dojenas la 91-jara Leen Deij, sekvas la okdekjara Lina Gabrielli, kaj pluaj, de Mattos al Sen Rodin, apudantaj la okdek; ĝenerale la aŭtoroj estas abunde pli ol 40-jaraj kaj garantias jam elpruvitan kvaliton; sed aperas ankaŭ pli junaj promesoj, kiel Massimo Acciai aŭ Tim Westover. La kelkliniaj librofinaj biografiaj notoj atestas pri la ekzisto de abundo da literaturaj konkursoj kaj konkursetoj kaj da revuoj kun literaturaj anguloj, signo de la vivanteco de nia kulturo.

Temoj de la rakontoj kompreneble varias; jen knabo kiu iĝas viro post geja renkonto (Becker), jen atmosfero de mistero (Silfer), jen rakonto pri trompo fare de iluziigantoj de aspirantaj filmstelulinoj (Karpunina), jen bruoj de la abomeninda milito (Rivière), jen rememorita epizodo de jam pasinta vivo (Szász). Ĉiu verkinto prezentas ion malsaman, de mikroscenoj al pli longaj epizodoj, de momentaj sparkoj de ekstazo al lace treniĝanta familia vivo, kun timoj kaj konfliktoj. En la tuta volumeto regas pli multe meditemo ol entuziasmo; post ellego oni ne ja ridas, sed pripensas, kaj tion mi taksas atuto de la verko. Stiloj malsamaj, sed ĉiuj lingve senpekaj kaj same fluaj, kiel oportunas ĉe rakontado. Plia laŭdindaĵo estas eseeto, bedaŭrinde nur apenaŭ dupaĝa, pri la evoluo de la novelarto; en tiu disvolviĝo la nuna verko ne metas (nek celas meti) finan punkton, sed fotas la mallongan periodon de niaj lastaj dek jaroj. Entute, tre rekomendinda.

Carlo Minnaja

 

 

Reen al:

Vizaĝoj Ĉefpaĝo originala literaturo