25 noveloj

Reen


NENIAM PLU
(ABOCO DE AMO)

de Jorge CAMACHO

Aperis en Ekstremoj, IEM 1997

 

 

Mi konatiĝis kun ŝi en metroa vagono. Ŝi estis la fratino de Lucas, gimnazia samklasano. Vespere, post la lecionoj, Teresa atendis nin sur la kajo de la stacio Ríos Rosas, en la direkto al Plaza de Castilla. Kelkajn tagojn, se ni eliris iom pli frue, ni staris samloke kaj atendis vidi ŝian vizaĝon trans la fenestroj de la unua vagono, trajnokape. Tiel okazis la unuan fojon. Sed tiam mi ne vere rimarkis ŝian ekziston.

Teresa studis en knabina gimnazio en la strato San Mateo, ĉe la stacio Tribunal. Ŝi aĝis du jarojn malpli ol Lucas. Kaj mi – kiel stulta mi estis tiutempe… Ŝiaj grizaj okuloj, ŝia longa duonblonda hararo min ne interesis. Mi opiniis ŝin tro alta kaj maldika, eĉ iom malbela. Kiel Lucas, mi pensadis nur pri rondmamaj tridekjaraj korpulinoj, cetere neatingeblaj, krom filme aŭ gazete.

Jarojn poste mi ekkomprenis mian eraron, mian blindecon. Sed Teresa ne plu estis la sendanĝera knabino de la gimnaziaj tempoj. Lucas iĝis profesia armeano, ia speco de dumviva serĝento, dum ŝi plu loĝis ĉe la patrino en la strato Azahar, tre proksime al mia hejmo.

Ne eblis renkontiĝo en la metroo. Por iri al la laboro mi promenis ĉiutage dudekon da minutoj ĝis la veturplaco Cuatro Caminos. Ankaŭ ŝi ne uzis la subtrajnon: Teresa pasigis la tagojn kun kelkaj uloj en senkonstrua grundejo aliflanke de Bravo Murillo. Tie ŝi konatiĝis unue kun biero kaj haŝiŝo. Mi vidis ŝin en la vesperoj, revenante hejmen, sur la strato, silenta aŭ ridanta, kun botelo aŭ rulaĵo inter la fingroj. Mi sentis ŝin pli kaj pli bela, pli dezirinda. Mi ne povis ne palpi per la rigardo ŝian figuron en strikta ĵinso, ŝian junan bruston en bluĝina jako. Kaj mi avidis kisi, mordi la ruĝajn lipojn. Sed mi neniam diris ion ajn.

Fine la afero okazis. Teresa mortis pro superdozo. Heroino de nia epoko… Kelkaj parolis pri la ambulanco ĉe ŝia hejmo, nokte, kaj ke oni trovis ŝin nuda, kun nadlo pendanta de la plando; ke en la injektilo estis neadulterita heroino, tro pura por enpiki la kutiman dozon, kaj ŝia korpo ne eltenis; aŭ ke eble ŝi miskalkulis kaj enmetis tro da horso. Tamen mi pensas, ke la dozego estis intenca. Ŝi eksciis, ke ŝi aidosas, kaj preferis morti tuj sen travivi la malsanon.

Aidoso? Nenia sekreto, eĉ se Lucas restis muta kiel ŝtono. Ŝi estis plurema, umis kun pluraj. Sed kun kiaj uloj. Tion mi neniam povos kompreni. Fakte ne nur ŝi; en la rondo de Teresa ĉiuj agadis same. Nenio privata, ĉio komuna: biero, nadloj, korpoj. Nur horso ne. Feliĉe ke, malkiel multaj horsuloj, Teresa ne havis tempon konsumiĝi.

Antaŭe mi daŭre revis iĝi ŝia umiko. Mi sciis tion malebla, nura iluzio de naivulo. Koncerne min ŝi montris nur indiferenton. Negrave. En la laborejo, kiam mi disponis kelkajn liberajn minutojn, mi desegnis ŝin per blua globkrajono sur entreprenaj folioj: stara, sida, kuŝa, jen rida, jen fumanta, busta aŭ plenkorpa, nuda aŭ bluĝina, sed ĉiam sola. Poste mi gluis la bildojn super la giĉeto, videble por mi, ne por la publiko.

Unu vesperon, la unuan kaj lastan, mi invitis ŝin al kino. Ni iris al usona filmo, kies titolon mi ne memoras, en la kinejo Regio, ĉe Cuatro Caminos. Se ŝi ne venintus kun mi, mi certe irus sola, kiel ĉiun sabaton. Mi renkontis ŝin apud la stratpordo, sencela kaj senakompana. La du jaroj da metroaj babiloj reviviĝis en kelkaj sekundoj. Mi faris proponon, kaj ŝi kapjesis. Post la filmo mi invitis ŝin al biero. Teresa gvidis min al la ejoj en la strato Almansa, kiujn mi apenaŭ konis, kaj tie ni restis du aŭ tri horojn, parolantaj pri mi ne scias kiaj temoj iom tro intelektaj. Mi kvazaŭ fotis ŝin milimetre: la grizon de ŝia rigardo, la efelidajn zigomojn, ŝiajn perfektajn dentojn, la kurbon de ŝiaj mamoj sub la ĉemizo, la etan pinglon. Per tio definitive kompletiĝis la gimnazia portreto en mia memoro.

Sur roverso de la ĉiama bluĝina jako ŝi surhavis pinglon kun la formo de nuda knabino kaj drakkapa serpento arĝente plektitaj sur blunigra fono. Plaĉis al mi la blanka serpento. Temis pri la emblemo de populara rokmuzika grupo. Ĉar ŝi ne demetis la jakon, mi neniam vidis nudaj, de proksime, ŝiajn suplajn brakojn, kun malkubutoj viole punktitaj de duoncikatraj nadlopikoj. Mi tamen povis preni ŝiajn manojn kaj teni ilin en la miaj, esplore kaj adiaŭe.

Teresa mortis en januaro. Malgraŭ la pluvo mi promenis ĉiutage al la laboro, kiel kutime. Necesis nur laŭiri rekte, sen haltoj kaj deflankiĝoj, la straton Bravo Murillo. Mi preterpasis la metrostaciojn plaŭdante per la piedoj sur la malseka trotuaro: Valdeacederas, Tetuán, Estrecho, Alvarado, Cuatro Caminos. Por la tuto, dudek minutoj, ne pli. Unu vesperon, ĉe la reveno, jam proksime al la kvartalo, mi haltis ĉe la ŝtuparo de la stacio Tetuán. Sen scii kial, mi enfaŭkiĝis. Kiom ajn mi penas, mi ne sukcesas rememori la momenton. Kvazaŭ en sonĝo, mi trovis min senpere ne sur la kajo aŭ ĉe la biletejo, sed en nebula loko simila al krepuska kampo inter duonsekaj marĉoj. Aŭdeblis la ĉirpo de kelkaj cikadoj trans la stagna akvo. Pro la noktiĝo la nebulo iĝis pli densa kaj nepenetrebla. Mi marŝis kun malfacilo, foje stumblis. Tiam mi atingis altaĵeton superantan la grizan nebulon. Miaj okuloj komencis diveni homan silueton kuŝantan sur la supro. Unue mi kredis ŝin morta. Prenante ŝian pojnon mi konstatis, ke la sango pulsas. Ke ŝi dormas aŭ vegetas, letargias. Mi ne kuraĝis ŝin veki. Kaj nun, kvankam mi ne memoras la vizaĝon, mi certas, ke temis pri Teresa.

Subite mi trovis min ascendanta metroan ŝtuparon, tuj atingonta la straton. Noktis plene. Inercie mi rigardis la afiŝon: Tirso de Molina. Tio signifas naŭ staciojn de la blua linio. Kiel povis esti? Timante la metroan faŭkon mi kuris al la noktaj busoj en la placo Cibeles. Atendante la buson al mia kvartalo mi rimarkis, ke mia pantalono malsekas ĝisgenue, kun brunaj kotmakuloj. Kaj tamen…

La sekvan matenon nenio okazis. Mi sentis timon, nekomprenon kaj fortan allogon. Sur la strato mi paŝis nervoza. En la laborejo mi desegnis kiel frenezulo. Tiel pasis du semajnoj.

Mi jam kredis la aventuron trompa koŝmaro, kiam mi ree trafis en metroan stacion, en Estrecho. Kiel la antaŭan fojon, mi ne povis spuri poste la metroan veturon. La ŝtuparo kondukis min rekte kaj tuje en mondon svagan, obtuzan, eĥan. Mi trovis ŝin nun rande de arbaro, laŭŝajne de norda, frosta lando. Ŝi staris en siaj kutimaj vestoj kaj mallonge alparolis min. Ne eblis dubo: ŝi estas Teresa. La demandoj aŭ kaĵoloj forvaporiĝis jam el mia menso. Ŝi petis cigaredon, sed mi ne fumas. Mi neniam kunhavas cigaredojn. Ŝi ne aspektis malgaja aŭ laca. Ĉu tion signifas morto, morti? Kaj – kie la ceteraj? Ŝia patro, ekzemple. Aŭ la aliaj horsuloj mortintaj en la kvartalo dum la lastaj dek jaroj.

Mi deziris brakumi ŝin, kisi ŝin, karesi ŝian haŭton sub la vestoj. Sed ni parolis aŭ, pli ĝuste, ŝi parolis, kaj mi nur aŭdis senaŭskulte. Ŝi ne ŝanĝiĝis, ĉio en ŝi restis plene sama: la senkulpa mieno, la decidaj movoj, la pinglo sur roverso. Jen la lasta, kion mi vidis: la pinglo. Mi reaperis post momento, meznokte, el la stacio Embajadores, de la flava linio. Tio signifas, ke mi ŝanĝis linion almenaŭ unu fojon, en Sol aŭ aliloke.

La tria vizito komenciĝis proksime al la iama gimnazio, en Ríos Rosas. Estis dimanĉa mateno, je la naŭa. Mi planis iri piede al la pulbazaro Rastro, longe for de la kvartalo. Por tio mi bezonus pli ol unu horon, eble unu kaj duonan. Sed en Ríos Rosas mi ne povis ne turni min subteren. Por la okazo mi jam kunhavis malpli kostajn metroajn biletojn, ĉar mi sciis, ke la antaŭajn fojojn mi ja pagis por bileto senrabata, eĉ se preter mia konscio, somnambule. Krome mi portis en la poŝo donacon por Teresa: paketon da tabako. Por mia surprizo, mi trovis ŝin ne sola, sed kun alia knabino. Teresa kaj ŝi brakumis kaj kisis unu la alian duonkuŝe sur herba lekto. Mi volis kaŝi min, sed ne necesis, ĉar ili min ne atentis. Iliaj langoj frotiĝis ŝraŭbe, buŝkarese. La manoj alpremis sin al la dorsoj bluĝina kaj leda por senpaŭza masaĝo, kaj la ĉebrustoj kunludis samritme. Kiom longe mi staris tie, antaŭ la sentempa paro, silente kaj gape? Certe mi faris ŝanĝon en Sol, ĉar la subtera fervojo elsputis min el la ruĝa linio en Retiro, ĉe la parko samnoma.

Restis amaso da tempo ĝis la tagmanĝo. Rapidaj paŝoj kondukis min tra la parko, preter la baseno, sur la promenejo República de Cuba, de unu ekstremo al alia. Haltinte mi rimarkis kun ioma bedaŭro, ke mi forgesis transdoni al Teresa la cigaredojn. Al diablo: mi prenis unu kaj ekfumis por la unua fojo en mia vivo. Side sur benko mi mergiĝis en meditoj pri la pasintaj okazoj. Kiam mi mem provis, intence, eniri ŝian mondon, mi ne sukcesis. Sed mi ne kredas je hazardo. Rigardante mapeton de la madrida metroo mi konstatis rilaton inter la komencliteroj de la diversaj stacioj, ĉe kiuj mi en- aŭ el-metroiĝis, kaj la literoj de la nomo mem de Teresa: Tetuán-Tirso, Estrecho-Embajadores, Ríos Rosas-Retiro. Ĉu nur sugestio? Ĉu hipnotiĝo? Nediveneble. Kaj kion fari? Ĉu viziti psikiatron? Ĉu rakonti hejme? Cetere, kiel rakonti? kiel klarigi? kiel pruvi? Antaŭ miaj okuloj tordiĝis la bronza statuo de flugilhava homo kun ŝtorma hararo kaj serpentoj trenantaj lin abismen. Sed lia vizaĝo proponis nek konsilon nek konsolon.

Mi pravis. Ankaŭ la kvaran fojon mi descendis en Estrecho, kiel la duan. Kaj, kvankam teorie mi povintus reveni al la mondo de vivantoj en Estrella, Empalme aŭ Esperanza, mi ripetis la misteran itineron ĝis la fora Embajadores. Teresa sidis sola rande de lago, kun la dorso apogita sur stumpo de multjara trunko. Ŝi ŝajnis dormi. Mi ekkaŭris apude kaj kisis ŝin sur la lipoj, timide kaj delikate. Nenia reago. Ŝia dekstra brako pendis ekster la jako, kun la maniko kuspe faldita ĝiskubute. Mi deprenis la injektilon kaj ĵetis ĝin en la malklaran akvon. Poste mi frapetis ŝin sur la vangoj, kun la intenco veki aŭ vigligi, sed mi fiaskis. Mi sidiĝis kaj metis la kapon sur ŝian ŝultron, kaj komencis dormi. La freŝa odoro de ŝia haŭto efikis balzame, narkote.

Ĉu tiam, ĉu jam pli frue, oni maldungis min en la oficejo. Mi almenaŭ havis tempon kunpreni la desegnojn de sur la giĉeta septo. Mi evitis laŭeble resti hejme, por ne devi klarigi al la gepatroj ĉiun penson, ĉiun planon, ĉiun paŝon. Ili pagis al mi kurson de la angla ie en la urbocentro, sed mi ne ĉeestis la klason. Anstataŭe mi vagis sur la stratoj, sub la pluvo, atendante la ĝustan tagon. Okazis en Sol, centra punkto de la urbo kaj la lando. Sed ĉi tiu estis la plej kurta el ĉiuj vojaĝoj, nur unu stacion, de Sol ĝis Sevilla. Kiom longe ĝi daŭris? Ĉu kvin, ses minutojn? Se mi almenaŭ kunhavus horloĝon, mi povintus kontroli.

Ĉi-foje Teresa sidis sur roko, eve nuda, identa al la marvirineto en Kopenhago. Mi apenaŭ povis vidi ion alian ol la manon inter la femuroj, la fingrojn inter la lipoj de ŝia vulvo. Ŝi lulis la torson tiel plezure kaj harmonie… Sed mi ne povis proksimiĝi. Mi stumblis teren, kaj kiam mi relevis la kapon min frontis la ŝtupoj betonaj kaj la prema bluo de la supra ĉiela fliko.

Samtempe mi deziris kaj maldeziris travivi la lastan renkonton. Ĉar kio do okazos kiam elĉerpiĝos la ses literoj de ŝia nomo? Kio okazos? Mi eksentis la impulson suben unu stacion antaŭ Cuatro Caminos, en Alvarado. Teresa atendis min ĉe la limo. Kiel la unuan fojon, vualis ŝin densa kaj peza nebulo. Ni staris vid-al-vide, sen parolo, ĝis ŝi prenis min je la mano. Stranga ideo vaporis en mia kapo: mi povus peti ŝin kunveni, reveni al la vivo. El la serenaj esprimo kaj teniĝo ne eblis konjekti, ke ŝi fartus malagrable aŭ dezirus foriĝi, eskapi. Male. Tamen mi provis vortumi ian inviton, ian persvadon. Ni atingis la bordon de lago aŭ laguno en leĝera brumo. Arboskeletoj siluetiĝis en la senmova fono. Nenio viva sin movis. La akva surfaco ebenis kvazaŭ pentre. Turnante la dorson al mi Teresa enpaŝis la marĉon ĝismaleole. Ŝi paŭzis, rigardis momenton retro, kaj trempis la ĵinson plu, ĝis la talio. Akvo ŝin zonis, dum unu mano dekroĉis ion fiksitan sur la jako por sendi ĝin sam-elane al la bordo, brak-impete. Mi genuiĝis, plukis la pinglon de sur la firma sablo, relevis rapide la okulojn al ŝia ombro plonĝanta sen ajna bruo. Malaperis.

Malaperis ankaŭ la morna pejzaĝo. Deko da homoj frontis min sur la kajo, dezirantaj enveni la vagonon. Per la ŝultroj, konfuzita, mi boris al mi savvojon inter la homoj, kaj poste restis stara kaj sendecida, dum elirantoj kunkuris al la ŝtuparoj. Solis mi sur la kajo. La pugnon mi tenis kunpreme fermita. Interne doloris kaj jukis. Kiam mi reetendis la polmon, videblis nur ankoraŭ sanganta pikvundo kaŭzita de la pinglo. Sed la pinglo mem mankis. Kaj la vagono estis for. Ĝiaj postaj lampoj briletis en la tunelo duope, bestsimile.

Kial mi vekiĝis nun subtere? Senkonscie mi estis veturinta de Alvarado ĝis Alto del Arenal, urboparto al mi absolute nekonata. Dek naŭ stacioj de la blua linio. Longa kaj rekta vojo. Mi do decidis reveni hejmen per la sama bileto, sen eliri el la metroo.

La sekvan matenon mi reiris al Alto del Arenal, sed la blankan serpenton, donacon de Teresa, mi nenie trovis. En la stacio Cuatro Caminos okazis incidento: du uniformuloj krude fortiris vagabondon bunte vestitan, hipie fremd-aspektan, kun harpo en la manoj. Ne malofte mi renkontas ilin ĉi tie, la almozmuzikantojn. Aŭ, ĉe la elirejoj, la afrikajn, magrebajn kaj ĉinajn ŝakristojn de kontrabanda tabako. Nur konatojn mi timas renkonti.

Laŭtparolilo informas: Sekva stacio: Sol. Kruciĝo kun linioj 2 kaj 3. Ĉu tie mi ŝanĝu? Mirigas min la reto: 114 kilometroj, 123 stacioj, dekmiloj da anonimaj pasaĝeroj. Ĉiu kun sia rutino, kun siaj zorgoj. Kiel mi mem. De pluraj tagoj, aŭ eble jam semajnoj, mi serĉas ĉie ĉi-sube la blankan serpenton. Ĝi devas kuŝi ie, en koridoro aŭ en vagono, surplanke aŭ sub benko, inter cigaredaj stumpoj. Mi serĉas en rubkesto kun surgluita reklamo kaj trovas nur malnovan ĵurnalon, uzitan paperan poŝtukon, bananan ŝelon.

Esplorinte ĉiun kvadratan centimetron mi provas distingi objektojn en la transfenestra nigro: kablon, fermitan lukon, metalan platon. Klakas la trakoj en la tunelo, la lampoj tremas. Kaj la voĉo afable anoncas: Sekva stacio: San Bernardo…

 

 


Reen