25 noveloj

Reen


VINTRA BRILO

de István NEMERE

Aperis en Amparolo, Al-fab-et-o 1997

 

 

La terenaŭto kriegante grimpis sur la kruta montetdeklivo. La viro forte tenegis la direktilon. La radoj kuris sur la sekaj tigoj restintaj ĉi tie de la pasinta somero. Dum minuto ili alveturis la supron. De tie ili povis ĉirkaŭrigardi, la mondo fariĝis ega. La knabino finfine deprenis la manon de la tenilo malvarma:

– Kiel belege estas ĉi tie, avo mia!

Ĉiam ŝi diris al li "avo mia". Sed li tute ne estis maljuna, nun havis iom pli ol kvindek du. Sed ja la hararo jam blankiĝis. Malofte li ridetis, ne ŝatis ja la malvarmon. Sed en tiu ĉi decembra tago oni jam vekiĝis je frostoj. Sur la fenestroj de la domo ekis glacifloroj, la kampon kovris prujno.

– Bele – li kapjesis. La motoro nun milde bruetis, la bone kurantaj radoj staris pretaj je eksalto. La viro eme ĉirkaŭrigardis. La foraj montoj ŝajnis esti proksimaj, la aero fariĝis travideblega kaj malmola. La urbo restis fore, la montetoj elsorĉis la silenton. Tiun silenton li ŝatis aŭskulti, do deŝaltis la motoron. Li amis la ventuman montetdeklivon, precipe somere. Ankaŭ tiutempe li ofte staradis ĉi tie inter la grizaj rokoj elstarantaj el la tero. Li enspiris la aeron kun odoro de greso. Somere kaj aŭtune sovaĝaj floroj flavis ĉi tie kaj birdoj flugis foren…

Sed nun estis vintre. Tago de Kristnasko, malfruposttagmeze. Dum la familio pretigas la kristnaskan arbon, li forigis la nepinon el la domo. El la foro ekbriletis la malalta turo de la preĝejo. Feliĉe ĉirkaŭe estas ankoraŭ arbaroj, montetoj. Tiuj donas sencon ankaŭ al la urbo.

– Kiam neĝos? – demandis la infano. La patrino ŝin terure vestigis, apenaŭ ŝi povis moviĝi. Ankaŭ la sekurzono bremsis ŝiajn movojn.

Nur la grandaj brunaj okuloj rigardis la viron.

– Certe hodiaŭ – asertis la avo decidvoĉe.

– De kie vi scias? – ŝi scivolemis. "Ĉion ŝi volas scii… kiel siatempe ankaŭ mi… Oni ofte batos ŝin pro tio en la vivo. Same kiel min…"

– Mi sentas ties odoron – en la aero vere troviĝis ioma neĝodoreto, sed tion sentis nur la sperta plenkreskulo. Ankaŭ la knabino flaretis la aeron, amuze movante sian nazeton. Videble ŝi nenion sentis. La viro ridetis kaj silentis. La nuboj rapide kolektiĝis, ilia grizo jam forigis la sunon. Fore la rivero trankvile kurbiĝadis, sur la bordo ie moviĝis nigraj makuloj. Eble hundoj vagantaj? Super ili traflugis grupo de frugilegoj. Inter la foraj poploj nun nudaj videblis la ŝoseo; tre malofte veturis iu aŭto.

La silento iĝis en ilin, fariĝis ilia. La knabino vidis aliborde la vagonaron: ruĝkapa metala raŭpo grimpis malrapide. La ruĝan lokomotivon sekvis aro da nigraj vagonoj. Tiel ĝi foris, ke ili malaŭdis eĉ la bruon. La viro fermis la okulojn. Kiom da jaroj pasis jam ekde..? Tridek, aŭ pli multe? Pli multe. Eble eĉ kvardek pasis, de kiam li venis ĉi tien kiel infano, la unuan fojon sola. Li staris sur la monteto kaj subenrigardis la valon. Ekde tiam li ne scipovis liberigi sin de tiu ĉi regiono. Ĉio grava okazinta al li en la vivo – okazis ĝuste ĉi tie.

– Rigardu, avo mia, hundoj! – diris subite la knabino kaj per brako trovestita montris antaŭen.

– La vagantoj pelas ion… – opiniis la avo. Vintre ofte iradas tie la hundoj ĉasantaj surborde ripozantajn anasojn, precipe sensukcese. Kion ili nun trovis? Ĉiuj tri hundoj kuregis samdirekten, videble ili pelis ion malgrandan, kiun la homoj elfore eĉ ne vidis. Tamen la nevidebla io movis en li la volon. Malŝatis li, se kelkiuj atakis unusolan kontraŭulon. Do la viro ŝaltis la motoron:

– Tenu vin forte, etulino!

La aŭto subenkuregis skuiĝanta, rapide ŝanĝiĝis la pejzaĝo. Malaperis la montetoj, ili kuregis sur la malfermita ĉeborda kampo. Li rapidigis la veturilon. La hundoj ĉirkaŭis iun objekton surterene, unu el ili persiste alsaltadis ĝin. La viro rekonis la objekton, estis ĝi iama saliko. La ventoj ĝin malrektigis, poste la arbo mortis kaj sekiĝis. La herbejo ankaŭ nun estis humida, sed la radoj nun kuregis sur tero glaciiĝinta.

La hundoj kolere bojegis. Estis ili flavaj kun abunda vosto kaj montris blankan dentaron al la proksimiĝantaj. La knabino iom ektimis kaj rigardis al la avo. Do ŝi tuj trankviliĝis – jes ja, la avo estis ĉi tie. La plej granda kaj forta homo en la mondo, kredis-sciis la infano.

La plej malgranda hundo manie bojis, per voĉo ĝi anstataŭis la mankantan kuraĝon. Tamen ĝi forkuris kolera, la aliaj du murmurantaj atendis.

Sur la malrekta arbotrunko sidis kato kun nigra dorso, sed blanka brusto. Estis ĝi ankoraŭ junega kaj timigita; pro la timo ĝia hararo dise staris. La du okuletoj estis malhelbluaj kaj proksimaj unu al la alia.

– Povra kateto! – diris la infano. La viro ĉirkaŭrigardis. La hundoj… eble ne atakos homon! Li forlasis la aŭton.

– Ĝi estas ankoraŭ tre juna – diris li al la nepino. – Ĝi certe naskiĝis komence de novembro. Estis ĝi malsata, do venis kapti muson. De kie ĝi scius pri la vagantaj hundoj?

Li proksimiĝis al ĝi kun mano etendita. La besteto retiris sin, malfide observanta la homon. La hundobojo eĉ nun plenigis ĝin per timo, la eta korpo tremis. La viro singarda etendis al ĝi la manon vestitan en ganto. La kato kontraŭstaris, ungegoj tenegis la mortan, duone foriĝintan arboŝelon. Sed kaptis ĝin du ioj kun fremda odoro, la fingroj fariĝis kradoj fermantaj ĝin. La kato miaŭis.

– Ne timu – diris la viro kaj returnis sin. Iomete li tamen rigardis la hundojn. – Rigardu, knabino, la vosteton de la kato. Ĉiu hareto staras aparte.

La knabino malpeziĝinta ridis. Jes ja, vere! Ĉiu hareto apartas.

– Kaptu ĝin singarde – li transdonis ĝin al la infano. Malrapide li ĉirkaŭiris la aŭton. Oni ne povas forkuri, eĉ ne rapidiri. La vagantaj hundoj similas al banditoj. Nur tiam ili estas fortaj, se ili vidas, ke la viktimo timas ilin. Tion la avo jam bonege ellernis inter la homoj. Do li ne rapidis kaj neniam montris al ili la dorson. Poste li sidiĝis en la aŭton, fermis la pordon, kaj rapide ekis. Rekte al la plej granda hundo. Ĝi forkuris tra la herbejo. La viro ne longe ĝin postkuregis, ŝanĝis la direkton al la vojo kondukanta sur la digon ĉebordan. La hundoj restis fore, fariĝis ili pasinto.

La nuboj iom densiĝis, nur la rando de la ĉielo lumis ankoraŭ. Super la regiono sidis lumo obtuza, simila al perlamoto.

La knabino albrakumis la katon:

– Avo mia, ĉu la kato povos resti kun mi?

– Ĝi jam estas la via. Mia donaco je Kristnasko – kaj la viro rigardis al ŝi.

El la okuloj de la etulino kvazaŭ eksplodis la feliĉo. Ridis ŝia vizaĝo, la okuloj, ŝia tuto. La kato jam ne timis la motorbruon, ĝi kaŝis sin inter la du varmaj manoj. La viro enspiris la aeron. La samajn okulojn havis ŝia avino, kaj eĉ la patrino, kiam ŝi estis juneta. Kelkfoje ili ĉiu kune biciklis sur la montetoj. Ŝia avino… Pasintjare, Kristnaske ŝi ankoraŭ vivis inter ili. Nun estos la unua Kristnasko kun la malplena seĝo ĉetable, kun la telero dolorige blanka kaj pura sur la tablotuko. Li jam ennaze sentis la odoreton de kandeloj. Tiam en la tombejo, kaj post horo ĉe la ornamita arbeto kristnaska.

Li skuis la kapon. Grave, ke ŝi, la nepino estas ĉi tie, tuta kaj sana. Tio gravas, ekde nun jam nur tio.

Kiam ili ekvidis la randon de la urbo, jam fariĝis nigre. Super la kapoj malfermiĝis la nigraj nuboj. La posttagmezo tiel rapide fariĝis vespero, ke oni tute ne rimarkis tion. La viro super la arboj vidis la konatan tegmenton. Post minuto ili enveturos la korton. Li tre atendis tiun momenton; ŝajne varmaj, defendaj brakoj ĉirkaŭtenas lin. La domo estas la ĉio. Odoro de pinoj, kaŝejo de heĝoj, la vaporetodoro de propra tero. Malantaŭ la muroj atendas lin la varmo, la familio. Vivo lia.

Ili ankoraŭ ne alveturis la domon, kiam blankaj makuletoj aperis en la aero. La kato jam ne moviĝis, ĝuanta la karesojn. La grandegaj neĝeroj dense zigzagis en la vento, volis ili kovri la tutan mondon. Eble volis ili forigi la bruon deforan? Jam nur kelkaj birdoj kriis supre, poste haltis la tempo kaj trankviliga silento kovris la urbon.

 

 


Reen