25 noveloj


Dudek kvin klasikaj Esperantaj noveloj

 

01 Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko: En la tombo (en La Esperantisto 1892, ankaŭ en La maŝino kiu kriis, Pro Esperanto 1988)

02 Józef Waśniewski: En la brikejo (Tümmel 1898, Pro Esperanto 1988)

03 Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev: Tra la loko ensorĉita (La Ondo 1912, Sezonoj 1992)

04 Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle (el Dancu marionetoj, 1927)

05 Kenelm Robinson (K R C Sturmer): Apud stacidomo Victoria (el Se grenereto, 1930)

06 L N Newell: Edziĝpropono (el Bakŝiŝ: skizoj el la vivo de egiptoj, LM 1938, Iltis 1983)

07 Stellan Engholm: Maljunulo migras (ESE 1943, ankaŭ en La lupo sur Kapitolo, IEM 1997)

08 Ferenc Szilágyi: La vekiĝo (el Koko krias jam, Régulo1955)

09 Jean Ribillard: Preĝo de M’saud (el Vagado sub palmoj, UEA 1956)

10 Raymond Schwartz: La puto de Paupelèche (el la nica 1957, Vole… novele, 1971, Iltis 1987)

11 Marjorie Boulton: Ebrivirgeco (el la nica 1958, Okuloj, Régulo 1967)

12 Johan Hammond Rosbach: La morto de inĝeniero Besko (el la nica literatura revuo, 1960, ankaŭ en Verda robo, Dansk Esperanto-Forlag, 1974)

13 John Francis: La tuŝo de morto (el Vitralo, Régulo 1960)

14 Vladimír Váňa: Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo (el Esperanto 1961, ankaŭ en Rakontoj ne nur ŝercaj, Kava-Pech 2002)

15 Lina Gabrielli: La granda skandalo (el Karnavalo, 1973)

16 Endre Tóth: Lappar, la Antikristo (el Lappar, la Antikristo, HEA 1982)

17 Vladimir Glazunov: Belulino Ajsulú (el La sfinkso de Steplando, Fonto 1988)

18 Karolo Piĉ: La lasta larmo (el La Bermuda triangulo, Iltis 1989)

19 Masayuki Kuroda: Amburĝono (el Animo drivas, JELK 1990)

20 Spomenka Štimec: Adiaŭo en Beogrado (el Kroata milita noktlibro, Pro Esperanto 1993)

21 Miguel Fernández: Du gardenioj (el Ekstremoj, IEM 1997)

22 Jorge Camacho: Neniam plu (Aboco de amo) (el Ekstremoj, IEM 1997)

23 István Nemere: Vintra brilo (el Amparolo, Alfabeto 1997)

24 Manuel de Seabra: Deely Bobbers por Lucy (el Promeso en obskuro, IEM 1997)

25 Lena Karpunina: La patrino kaj la filino (el La bato, FEL 2000, Impeto 2006)

 

 


 

 

01 Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko: En la tombo (en La Esperantisto 1892, ankaŭ en La maŝino kiu kriis, 1988)

BOROVKO, Nikolaj Afrikanoviĉ. 1863-1913. Ruso; instruisto, ĵurnalisto, bibliotekisto. Naskiĝis en Zaslave (Volinio). Ricevis militedukon, sed estis arestita kaj ekzilita en Siberion, laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto. Lernis Esperanton en la ekzilo en 1889. Postekzile loĝis en Odeso, Peterburgo kaj en urbeto. Edziĝis al esperantistino Antonina Ĉajkovskaja. Aktivulo de la frua movado. Laŭ demando de Borovko en 1895 Zamenhof skribis al li leteron pri la deveno de Esperanto. Kunlaboris en "La Esperantisto" kaj "Lingvo Internacia", redaktis "Jarlibron Esperantistan" en 1897. Lia unua proza rakonto "Okazo" estas verkita verŝajne en 1891. Li estas la dua persono (post L.E. Meier) kiu verkis originalan rakontan prozon en Esperanto. Tradukis en 1895 La ŝtona gasto de Puŝkin. Tradukis aliajn rusajn beletraĵojn.

Lia originala rakonto En la tombo aperis en La Esperantisto en 1892 kaj libroforme ĉe Pro Esperanto en 1988 en la antologio La maŝino kiu kriis. Ĝi estas klasikstila horor-rakonto pri homo kiu estas entombigita viva, rakontita en mi-formo. Tiu timiga situacio eble iom kliŝa estas prezentata tre realisme kaj konvinke, ne nur koncerne fizikajn detalojn, sed ankaŭ kiom temas pri la psika stato de la rakontanto. Plej interesa por hodiaŭa leganto eble estas la stilo kaj lingvaĵo, kiu impresas surprize matura, se oni pripensas ke la la rakonto aperis nur kvin jarojn post la publikigo de la lingvo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Borovko

En la tombo

La maŝino kiu kriis aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

02 Józef Waśniewski: En la brikejo (Tümmel 1898, Pro Esperanto 1988)

WAŚNIEWSKI, Józef. 1859-1897. Polo; ĵurnalisto. Pioniro de Esperanto en Pollando. Kontribuis al "La Esperantisto", "Lingvo Internacia" kaj Fundamenta Krestomatio. Faris vojaĝojn vizitante esperantistojn.

En 1896 lia originala novelo En la brikejo estis premiita en la unua literatura konkurso de "Lingvo Internacia". En 1898 ĝi aperis broŝure ĉe Tümmel, kaj en 1988 ĝi estis reeldonita de Pro Esperanto. En ĝi la aŭtoro prezentas scenojn de malpeza laboro en brikfarejo, kiujn li kontrastigas kaj komparas kun scenoj pri vizitanta posedanto, pri ludantaj infanoj kaj precipe pri la ĉirkaŭa naturo kun diversaj bestetoj. Enhave la ampleksa novelo estas tre interesa kaj malofta en la Esperanta literaturo. Lingve ĝi estas forte stampita de la frua lingvaĵo pro amaso da afiksoj kaj iom da arkaikaĵoj. Ĝi prezentas ankaŭ kelkajn slavismojn kaj gramatikajn trajtojn kiuj eĉ tiuepoke ne estis ĝustaj, sed tiuj makuloj ne ĝenas la legadon.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Waśniewski

En la brikejo

En la brikejo aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

03 Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev: Tra la loko ensorĉita (La Ondo 1912, Sezonoj 1992)

ŜIRJAEV, Ivan Genadjeviĉ. Pseŭdonime Ivan Malfeliĉulo. 1877-1933. Ruso. Naskiĝis en Vereteja, gubernio Jaroslavl. Pastro kaj instruisto. Studis en religia seminario en Jaroslav. Esperantisto de 1895. Premiita en literaturaj konkursoj de SFPE, La Ondo, Floraj Ludoj, BEA. Kontribuis literature al multaj Esperanto-gazetoj, i.a. "Lingvo Internacia", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo". Ĝis majo 1930 li kompilis proksimume 2.100 notojn sub la titolo Esperanto-Enciklopedio, kiu materialo iĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (1933-34).
Grava traduka materialo restis post li en manuskriptoj, ekzemple La fratoj Karamazov de Dostojevskij, Milito kaj Paco de Tolstoj, Liturgio de Sankta Johano la Orbuŝulo ktp.

Pluraj noveloj de Ŝirjaev aperis de 1906 ĝis 1937. En la 1990-aj jaroj Herbert Maier aperigis ĉe Pro Esperanto kelkajn verkojn kiuj konserviĝis manuskripte. La plej gravaj el ili sendube estas la novelego La nova vivo kaj la romano Sentitole. Li reaperigis ankaŭ la novelon Tra la loko ensorĉita el 1912. Ĝi estas malnovstila fantomrakonto, talente verkita sed ne tre interesa se temas pri la rakonto. Ĝia valoro konsistas ĉefe el la bone prezentita medio en rusa vilaĝo dum vintro kaj el la bela lingvaĵo de Ŝirjaev, kiu estis elstara stilisto en la frua tempo de Esperanto.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Ŝirjaev

Tra la loko ensorĉita

Tra la loko ensorĉita aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

04 Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle (el Dancu marionetoj, 1927)

BAGHY, Julio (Gyula). 1891-1967. Hungaro. Naskiĝis en Szeged. Aktoro, reĝisoro, verkisto, Esperanto-instruisto. Kiel junulo li studadis en aktora lernejo. Lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Esperantisto de 1911. Soldatservis en la aŭstra-hungara armeo dum la unua mondmilito. En septembro 1915 li estis kaptita de la rusa armeo kaj restis militkaptito en Siberio dum pli ol kvin jaroj. Dum la militkaptiteco li instruis Esperanton al kaptitoj kaj civiluloj. Fine de 1920 li povis reveni en Hungarion.

Baghy verkis lernolibrojn, gvidis kursojn kaj propagandis en multaj landoj, aranĝis literaturajn vesperojn. Li aktoris kaj reĝisoris en pluraj UK-j. Akademiano. Baghy iniciatis, ke la naskiĝtago de Zamenhof, aŭ la 15a de decembro, estu la tago de Esperanta libro. Li estis kunfondinto, ĉefa kunredaktoro kaj ĉefa kunlaboranto de "Literatura Mondo", kunlaboranto en aliaj ĉefaj Esperanto-organoj. Lia ĉefa rolo tamen estis tiu de verkisto: Esperanta poeto, romanisto, novelisto kaj dramverkisto. Gravan rolon en liaj verkoj ludas la spertoj en Siberia kaptiteco. Esence li estas idealisma verkisto kun profunda sopiro je "homa homo". Junaĝe li verkis poemojn kaj novelojn hungare. Post malfacila periodo dum faŝismo kaj milito li reaktiviĝis en la 1950-aj jaroj kaj aktivis ĝis sia morto en 1967.

Inter liaj gravaj verkoj oni trovas la Siberiajn romanojn Viktimoj kaj Sur sanga tero, la humuran kaj socikritikan romanon Hura!, la amromanon Printempo en la aŭtuno, poemarojn, teatraĵojn, la facil-legan romaneton La verda koro kaj plurajn novelarojn. En Dancu marionetoj el 1927 aperis la humura novelo Kiel Mihok instruis angle. Poste ĝi estis represita en la antologio 33 rakontoj el 1964. La novelo okazas en la sama medio kiel la gravaj romanoj de Baghy, do en Siberia militkaptitejo. Rolas en ĝi Esperanto, tamen tute ne en la kutima idealisma maniero. Anstataŭe Baghy ĉi tie aperas kiel bonhumora, milde ironia humuristo. La stilo estas simpla kaj tre bona.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Baghy

 

 

 

05 Kenelm Robinson (K R C Sturmer): Apud stacidomo Victoria (el Se grenereto, 1930)

STURMER, Kenelm Ralph Creusé. Verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson. 1903-1960. Anglo. Dentoteknikisto. Naskiĝis en Poole; vivis de 1917 en Londono. Esperantisto de 1922. Redaktoro de "International Language". Altnivele recenzadis. Tre aktiva kulturbatalanto de la Movado. Kunaranĝanto de la UK en Oksfordo, 1930. Kiel novelisto li kreis kelkajn tre valorajn verkojn pri nekutimaj temoj.

La ĉefa verko de Sturmer eble estas la romaneto Por recenzo…! el 1930. Samjare aperis sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson la novelaro Se grenereto… en kiu aperas la novelo Apud stacidomo Victoria. Tiu novelo eble estas la plej altnivela, grava kaj ankaŭ plej persona verko de Sturmer, kaj ĝi aperas ankaŭ en la antologioj 33 rakontoj el 1964 kaj Trezoro el 1989. Ĝi prezentas la interrilaton aman aŭ amikan de du junaj viroj. Ĝi temas interalie pri serĉado de belo diversloke. Tion la aŭtoro kreis per stilo ege trafa, esprimriĉa tamen retenita, persona tamen neniel frapa. Vere, ĝi estas unu el la plej memorindaj noveloj de la Esperanta literaturo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

K R C Sturmer

Se grenereto…

 

 

 

06 L N Newell: Edziĝpropono (el Bakŝiŝ: skizoj el la vivo de egiptoj, LM 1938, Iltis 1983)

NEWELL, Leonard Noel Mansell. Pseŭdonime ankaŭ "Eleno Vinfero". 1902-1968. Anglo. Instruisto, asekuristo k.a. Vivis en pluraj landoj, interalie en Aŭstralio. Naskiĝis en Londono. Esperantisto de 1916. Kunaranĝinto de la UK en Oksfordo, 1930. 1926-1930 ĉefredaktoro de "International Language". Kunlaboranto de multaj revuoj, i.a. "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "Norda Prismo". Publikigis (1964) Pointers to Poetry (angla studo pri poezio). Lia novelaro Bakŝiŝ aperis en 1938. Hamleto, traduko de la Shakespeare-dramo, aperis en 1964. Li multe tradukis el la angla poezio, kaj faris multajn tradukojn por Angla Antologio, Vol. II. Verkis ankaŭ lernolibrojn. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).

Ambaŭ originalaj verkoj de Newell aperis en 1938. Temas pri Kolektitaj poemoj kaj la novelaro Bakŝiŝ: skizoj el la vivo de egiptoj, en kiu aperas la novelo Edziĝpropono. La novelo temas pri francino kiu fianĉiniĝas al egipto kaj vojaĝas por ekvivi kun li en Egiptio. Eĉ pli multe ĝi cetere temas pri ŝia akompananta patrino, kiu ege ŝokiĝas kiam la eŭrope konduta viro finfine montriĝas esti fremdulo, ano de malamika familio kaj medio. La stilo de Newell estas bonega.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Newell

Bakŝiŝ

Bakŝiŝ aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

07 Stellan Engholm: Maljunulo migras (ESE 1943, ankaŭ en La lupo sur Kapitolo, IEM 1997)

ENGHOLM, Stellan. 1899-1960. Svedo. Instruisto en elementa lernejo. Verkisto. Naskiĝis en Stokholmo sed vivis la tutan vivon en urbetoj de fermina kaj feruzina regiono. Ekkonis Esperanton en 1920; aktiva esperantisto de 1927 ĝis la morto. Kunlaboranto de "Literatura Mondo". Komencis sian literaturan karieron kiel unuaranga tradukisto (proza kaj poezia). Poste verkis originale en altnivela stilo. Engholm estis grava reprezentanto de realismo plena de humanismo kaj idealismo. En ĉiuj verkoj li estis senkompromisa serĉanto de la vero. Lia "Malgranda Revuo", malgraŭ la modesta aspekto, estis unu el la plej enhavoriĉaj, seriozaj revuoj de nia gazetaro (1943-1952).

Lia unua originala verko estis la novelego Al Torento el 1930. En 1931 aperis lia premiita romano Homoj sur la tero, kaj en 1934-1946 la trilogio Infanoj en Torento I – II kaj Vivo vokas. La du noveloj Maljunulo migras kaj Venĝo aperis en 1943 kaj estas reeldonitaj kune kun kelkaj aliaj noveloj en 1997 ĉe IEM sub la titolo La lupo sur Kapitolo. En Maljunulo migras ni renkontas viron kiu iam mastris sian vivon, vivis kaj laboris dumtempe en Usono sed revenis al sia sveda hejmregiono. Nun maljunaĝe li tamen vegetas kaj faras malesperan provon eskapi el sub la jugo de siaj edzino kaj bofratino. Per sia simpla senornama stilo la aŭtoro prezentas homan sorton en trankvila kaj malsentimentala maniero.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Engholm

La lupo sur Kapitolo

La lupo sur Kapitolo aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

08 Ferenc Szilágyi: La vekiĝo (el Koko krias jam, Régulo1955)

SZILÁGYI Ferenc. 1895-1967. Hungaro, poste sveda civitano. Naskiĝis en Budapeŝto. Doktoro pri juro, oficisto, verkisto, redaktoro, Esperanto-instruisto. Akademiano. Esperantisto de 1924. Kunlaboris en diversaj hungaraj gazetoj. Gvidis Esperanto-kursojn kaj aranĝis literaturajn vesperojn. De 1932 praktikis propran lumbildan instrumetodon, precipe en Svedio, kiu ekde 1938 iĝis lia nova loĝlando. Kunlaboranto de "Hungara Heroldo" kaj aliaj gazetoj. Redaktoro de "Literatura Mondo". Ĉefredaktoro de "Norda Prismo". Redaktis ankaŭ kvin "Rapsodiojn" (kolektojn de prozo kaj poezio, originala kaj tradukita 1943-1953. Kunlaboris al Hungara Antologio (1933), Enciklopedio de Esperanto (1933-34), Sveda Antologio (1934). Kunredaktis 33 rakontoj. Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).

Liaj noveloj aperis en Trans la fabeloceano (1931), La granda aventuro (1945), Inter Sudo kaj Nordo (1950) kaj Koko krias jam! (1955) en kiu oni trovas la novelon La vekiĝo. Krome aperis la romano Tiel okazis aŭ Mistero minora en 1958. En La vekiĝo ni trovas nin en ŝirmejo dum aerbombado, ie en Eŭropa urbego, eble Budapeŝto. Juna viro rakontas al alia travivaĵon ŝajne bagatelan, kiu tamen forte influis lian vivon. Rolas ankaŭ Esperanto, sed plej gravas la humanisma tono kaj toleremo al homaj malfortaĵoj. La stilo de Szilágyi estas bonega kiel ĉiam.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Szilágyi

Koko krias jam!

Koko krias jam! aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

09 Jean Ribillard: Preĝo de M’saud (el Vagado sub palmoj, UEA 1956)

RIBILLARD, Jean. 1904-1962. Franco. Majoro. Deĵoris multe ekster Eŭropo, precipe en Afriko, kaj mortis en Tahitio. Eksiĝis el la armeo tuj post la 2a Mondmilito. Esperantistiĝis en 1948. Kunlaboris en "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "La nica literatura revuo" kaj per franclingvaj artikoloj en diversaj gazetoj. Redaktoro de la eŭropa eldono de "La Budha Lumo".

Preĝo de M’saud aperis unue en La nica literatura revuo en 1956 kaj poste en ambaŭ liaj libroformaj verkoj, Vagado sub palmoj en 1956 kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud en 1963. En la "preĝo" la aŭtoro ironias pri homaj malvirtoj kaj malfortaĵoj, sed lokas ilin en la figuron de lamentema kaj iom vanta azeno. Humure kaj pensinde en bela stilo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Ribillard

Vagado sub palmoj

Vagado sub palmoj aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

10 Raymond Schwartz: La puto de Paupelèche (el la nica 1957, Vole… novele, 1971, Iltis 1987)

SCHWARTZ, Raymond. 1894-1973. Franco; bankdirektoro. Esperantisto de 1909. En tiam germana naskiĝloko Metz li fondis en 1913 Esperanto-grupon ("Amika Rondo"). Li gvidis la famajn Esperanto-Kabaretojn "Verda Kato" (1920-26), "Bolanta kaldrono" (1936-39) kaj "Tri Koboldoj" (1944-56) en Parizo. Publikigis poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en "Literatura Mondo". De 1933 ĝis 1936 redaktis la spritan kaj satiran gazeton "La Pirato". Kunlaboris en "Literatura Mondo", "Franca Esperantisto", "La nica literatura revuo", "Sennacieca Revuo". Unu el la plej popularaj figuroj de nia literaturo. Lingva ekvilibristo, malamiko de hipokriteco kaj prudeco.

Aperis de lia mano du poemaroj, Verdkata testamento en 1926 kaj La stranga butiko en 1931, du novelaroj, Prozo ridetanta en 1928 kaj Vole… novele en 1971, du romanoj, Anni kaj Montmartre en 1930 kaj Kiel akvo de l’ rivero en 1963, kaj du miksitaj verkoj, La ĝoja podio en 1949 kaj Kun siaspeca spico! el 1971. La novelo La puto de Paupelèche aperis en La nica literatura revuo en 1957 kaj en Vole… novele en 1971. Ĝi estas bonhumora kaj tipa ŝvarcaĵo ĝis la fino, kie tamen surprizas tute makabra evento, kiun la aŭtoro eble traktis iom tro frivole. La rakonto estas sprita kaj la lingvaĵo bona.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Schwartz

Vole… novele

Vole… novele aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

11 Marjorie Boulton: Ebrivirgeco (el la nica 1958, Okuloj, Régulo 1967)

BOULTON, Marjorie. 1924-2017. Anglino. Estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano.

Aperis de ŝia mano kvin poemaroj, du novelaroj kaj pluraj aliaj beletraĵoj kaj biografioj. La novelo Ebrivirgeco aperis en La nica literatura revuo en 1958 kaj en la novelaro Okuloj en 1967. En ĝi ni renkontas anglan fraŭlinon ne tre spertan pri la mondo kaj eble eĉ ne pri si mem. La tono de la aŭtoro plenas de milda ironio kaj humuro.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Boulton

 

 

 

12 Johan Hammond Rosbach: La morto de inĝeniero Besko (el la nica literatura revuo, 1960, ankaŭ en Verda robo, Dansk Esperanto-Forlag, 1974)

ROSBACH, Johan Hammond. 1921-2004. Norvego. Filologo, lektoro pri lingvoj. Naskiĝis en Tingvoll, Nordmøre. Malliberigita dum la germana okupado de Norvegio. Ekzameniĝis ĉe la universitato de Oslo en 1950, poste dum pli ol 50 jaroj vivis kaj instruis en Sarpsborg, sudorienta Norvegio. Verkis norvegajn etimologiajn vortarojn. Esperantistiĝis en 1938. Ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto" (de 1947). Kunredaktoro de "Norda Prismo". Akademiano.

Aperis de lia mano naŭ novelaroj kaj du romanoj inter 1951 kaj 2002. La novelo La morto de inĝeniero Besko aperis en La nica literatura revuo en 1960 kaj (en iomete ŝanĝita formo) ankaŭ en Verda robo en 1974. Same kiel pluraj el la noveloj de Rosbach ĝi estas fakte nur plivastigita anekdoto, rakontata simple kaj sen tre ellaborita formo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Rosbach

Verda robo

 

 

 

13 John Francis: La tuŝo de morto (el Vitralo, Régulo 1960)

FRANCIS, John Islay. 1924-2012. Skoto. Licea profesoro pri angla lingvo. Esperantistiĝis definitive ĉirkaŭ 1942. Kontribuis al "Malgranda revuo", "La nica literatura revuo", "Esperanto en Skotlando" k.a. Lia granda poemo La kosmo aperis en Kvaropo (poemaro 1952). Kunlaboranto en Angla Antologio (1957). Kunlaboranto en pluraj Esperanto-revuoj.

Aperis de lia mano du novelaroj, kvar romanoj kaj unu poemaro. La novelo La tuŝo de morto aperis en la novelaro Vitralo en 1960. Ĝi estas rakonto ŝajne aŭtenta kaj supozeble membiografia el la dua mondmilito. Ni renkontas britan aviadiston dum bombekspedicio super Germanio, kaj la novelo tre intense scenigas lian ĝisnaŭzan timegon en morta danĝero. Malofta ekzemplo de realisma militrakonto en la Esperanta originala literaturo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Francis

Vitralo

Vitralo aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

14 Vladimír Váňa: Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo (el Esperanto 1961, ankaŭ en Rakontoj ne nur ŝercaj, Kava-Pech 2002)

VÁŇA, Vladimír. 1932-2000. Ĉeĥo; ekonomiisto. Tradukis ĉeĥan literaturon en Esperanton, interalie Jaroslav Hašek: Brava soldato Švejk, kaj verkis originale. Premiita en la Belartaj Konkursoj.

En 2002 aperis lia novelaro Rakontoj ne nur ŝercaj en kiu oni trovas la novelon Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo. Ĝi estas vera perlo en la Esperanta humura novelarto, burleska rakonto pri la drastaj sekvoj de ricevita donaco por la Kristnaska tablo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Váňa

Rakontoj ne nur ŝercaj

Rakontoj ne nur ŝercaj aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

15 Lina Gabrielli: La granda skandalo (el Karnavalo, 1973)

GABRIELLI, Lina. 1930-2016. Italino; ĵurnalisto-eldonisto, doktoro pri ekonomiko. Esperantisto de 1955. Gvidis multajn E-kursojn; redaktoro de "Voce del Centro E-ista Piceno". Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA, 1973. Ekde 1975 eldonisto sub la marko "Plejado", kiu ĝis printempo 1982 eldonis 19 librojn. De ŝia mano aperis kvar rakontaroj kaj tri poemaroj, parte kune kun aliaj verkistoj.

En la novelaro Karnavalo el 1973 oni trovas interalie la novelon La granda skandalo. Ĝi estas tre ĉarma kaj etosplena rakonto el infanaĝo, kie la aŭtoro montras fajnan okulon pri detaloj kaj kapablon rekrei tute apartan senton de infana perspektivo pri la mondo.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Gabrielli

Karnavalo

Karnavalo aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

16 Endre Tóth: Lappar, la Antikristo (el Lappar, la Antikristo, HEA 1982)

TÓTH Endre 1931-1981. Hungaro; muzikisto. Aŭtoro de rakontoj Esperantaj kaj hungarlingvaj. Dekkvarjara, unu tagon antaŭ la falo de faŝismo en Hungario, li blindiĝis pro eksplodanta mino. Studis orgenan kaj pianan ludadon ĉe Budapeŝta Muzika Akademio. Laboris kiel pianisto en diversaj orkestroj. Verkis hungarlingvajn novelojn por blindula revuo. Lernis Esperanton en 1960 aŭ 1965. Verkis originalajn novelojn por "Hungara Vivo". Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Lia novelaro "Lappar, la antikristo", aperinta postmorte, iĝis "La verko de la jaro" en 1982. Tiu sola verko de lia nomo estas eble la plej elstara Esperanta novelaro entute. En ĝi estas pluraj noveloj de granda valoro, kelkaj kun milde kafkeca etoso. La titola novelo Lappar, la Antikristo prezentas bildon pri kruela vivo de infanoj duone sovaĝiĝintaj, eble pro militaj kondiĉoj. Samtempe ĝi donas psikologie interesan portreton de la ĉefrolulo. Surbaze de la novelo Adam Gluziński kreis pollingvan mallongdaŭran filmon La Antikristo, kiu gajnis plurajn internaciajn premiojn.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Tóth

Lappar, la Antikristo

 

 

 

17 Vladimir Glazunov: Belulino Ajsulú (el La sfinkso de Steplando, Fonto 1988)

GLAZUNOV, Vladimir A. 1910-. Ruso. Studis naturgeografion kaj multe vojaĝis en Sovetunio. Lernis Esperanton en sia adoleska aĝo kaj samtempe komencis literaturan verkadon.

La novelo Belulino Ajsulú aperis en lia novelaro La sfinkso de Steplando eldonita en 1988. La novelo kombinas tri ĝenrojn: vojaĝrakonton pri "ekzota" regiono, referon de tradicia fabelo kaj naivan amrakonton.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Glazunov

La sfinkso de Steplando

La sfinkso de Steplando aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

18 Karolo Piĉ: La lasta larmo (el La Bermuda triangulo, Iltis 1989)

PÍČ, Karolo. 1920-1995. Ĉeĥo; librotenisto k.a. Lernis Esperanton en 1937. Verkis abundajn originalajn poemojn, kiuj aperis en "Literatura Mondo", "La Nica literatura revuo" kaj aliaj gazetoj post la Dua Mondmilito. Akademiano 1972-95.

Aperis de lia mano du poemaroj, kvar romanoj, el kiuj plej konatas La Litomiŝla tombejo el 1981, kaj unu novelaro, La Bermuda triangulo, en kiu troveblas la novelo La lasta larmo. Ĝi sukcese prezentas amaran scenon, kiu povintus iĝi fino de La Litomiŝla tombejo – temas pri la hospitala morto de maljuna verkisto. Ĝi estas verkita en la tipa Piĉa lingvaĵo, kiu ĝenas ĉi tie eĉ pli ol en la romanoj, ĉu pro plia ofteco de la strangaĵoj, ĉu pro plia mallongeco de la teksto.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Piĉ

La Bermuda triangulo

La Bermuda triangulo aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

19 Masayuki Kuroda: Amburĝono (el Animo drivas, JELK 1990)

KURODA, Masayuki. 1909-1996. Japano; financa sekciestro. Esperantisto de 1949. Prezidanto de Osaka E-Societo 1962-70. Vickomitatestro de KLEG 1962-73. Vicprezidanto de KLEG 1974-81. Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj.

Aperis de lia mano unu poemaro kaj la romano Animo drivas, en kiu oni trovas ankaŭ la novelon Amburĝono. Dum la romano estas verkita en preskaŭ nelegeble fuŝa lingvaĵo, la novelo surprizas per pli-malpli klasika, simpla stilo. Ĝi temas pri la unua naiva amrendevuo de du malriĉaj gejunuloj. La aŭtoro bonege scenigas ilian timemon, vundeblecon, singardon meze de timiga, preskaŭ malhoma urba pejzaĝo el nigra ŝtalo, griza betono kaj akraj neonlumoj. Ĉio en ĉi novelo estas trafe, modere, sinretene tamen forte pentrita. Pro sia ege trafa kaj ĝuinda etoso ĝi estas unu el la plej plaĉaj Esperantaj noveloj.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Kuroda

Animo drivas

Animo drivas aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

20 Spomenka Štimec: Adiaŭo en Beograd (el Kroata milita noktlibro, Pro Esperanto 1993)

ŠTIMEC, Spomenka. 1949. Kroatino. Diplomito pri la germana kaj franca lingvoj. Lernis Esperanton deksesjara. Aktivis en TEJO kaj UEA, interalie organizis la IJK-on de Sarajevo en 1973. Estis estrarano de UEA pri kulturo dum 1989-1992, lanĉis la Tagon de Libro dum la UK. Akademiano. Verkis romanojn, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Kunaŭtoris la lernolibron de Esperanto laŭ la "Zagreba metodo". Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivanto. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon, kaj ankaŭ uzis ĝin profesie en la Internacia Kultura Servo de Zagrebo dum 1972-1994. Organizinto de Pupteatraj Internaciaj Festivaloj. Sekretario de Kroata Esperanto-Ligo de 1995. Redaktoro de "Tempo" de 1999. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio.

De ŝia mano aperis kvin novelaroj, la romano Ombro sur interna pejzaĝo en 1984 kaj tri biografiaj romanoj. En 1993 aperis ŝia Kroata milita noktlibro, en kiu oni trovas la eron Adiaŭo en Beograd. La "noktlibro" prezentas al ni scenojn, kiuj montras la efikon al ĉiutaga privata vivo de la Jugoslaviaj militoj. En la ero la aŭtoro vizitas parencojn Beogradajn je akompano de la militkomenco kaj enkorpigas la historion de Jugoslavio en sia propra familio. La stilo estas bonega kaj la perspektivo ĉiutage homeca.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Štimec

Kroata milita noktlibro

Kroata milita noktlibro aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

21 Miguel Fernández: Du gardenioj (el Ekstremoj, IEM 1997)

FERNÁNDEZ, Miguel. 1950. Hispano. Naskiĝis en Granado, Andaluzio. Edukita pri solfeĝo kaj kanto-arto. Lernis Esperanton en 1981. Kunlaboras en pluraj revuoj kaj estis premiita pro pluraj verkoj. Tradukis kaj eseis pri hispana poezio kaj dramo, interalie García Lorca.

De lia mano aperis la poemaro Ibere libere en 1993 kaj la novelaro Ekstremoj en 1997, ambaŭ kun "la ibera grupo". Krome unu propra novelaro, La vorto kaj la vento el 2016 kaj du propraj poemaroj, El miaj sonoraj soloj en 1996 kaj Rev-ene el 2018. La novelo Du gardenioj aperis en Ekstremoj. Ĝi reprezentas la temon "toleremo", kio espereble ne estas tre ekstrema, kaj ĝi faras tion per humura rakonto pri amnezio. La stilo estas bela, la lingvaĵo leĝere modernisma.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Fernández

Ekstremoj

Ekstremoj aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

22 Jorge Camacho: Neniam plu (Aboco de amo) (el Ekstremoj, IEM 1997)

CAMACHO, Jorge. 1966. Hispano. Naskiĝis en Zafra, Ekstremaduro. Eklernis esperanton en 1980. Laboris de 1995 kiel konferenca interpretisto ĉe EU, ĝis 1999 loĝante en Bruselo, de ĉi tiam en Madrido. Ano de la ibera grupo. Akademiano 1992-2001.

De lia mano aperis la poemaro Ibere libere en 1993 kaj la novelaro Ekstremoj en 1997, ambaŭ kun "la ibera grupo". Krome naŭ propraj poemaroj, unu novelaro, Sur la linio en 1991, du konataj movadaj satiraĵoj, La Majstro kaj Martinelli en 1993 kaj La liturgio de l’ foiro en 1999. La novelo Neniam plu aperis en Ekstremoj. Ĝi reprezentas la temon "amo trans morto", sed la supernatura trajto gravas malpli ol realismo socia kaj psikologia en ĉi tiu melankolia rakonto pri frua junaĝa amsopiro.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Camacho

Ekstremoj

Ekstremoj aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

23 István Nemere: Vintra brilo (el Amparolo, Alfabeto 1997)

NEMERE István. 1944. Hungaro. Profesia verkisto kaj tradukisto. Junaĝe li havis diversajn laborojn, interalie kiel sekcisto en kadavrejo kaj flegisto en medicina urĝa helpo. Li vivis ses jarojn en Pollando pro edziĝo al pola esperantistino kaj tie laboris interalie kiel interpretisto. Reveninte en Hungarion en sia trideka jaro, li eldonigis en 1974 sian unuan hungarlingvan libron. Ĝis nun aperis preskaŭ 200 libroj hungare, kaj dudeko esperante. Verkoj de Nemere estas tradukitaj en dekon da lingvoj, kaj li mem tradukis el la pola hungaren 27 librojn.
Liaj verkoj estas precipe leĝeraj romanoj kaj novelaroj. Li verkis inter alie ankaŭ infanlibrojn, scienc-fikciajn verkojn, krimromanojn. En kelkaj verkoj li tamen havas ambicion je pli profunde psikologia aŭ socia traktado de siaj temoj. Lia esperanta lingvaĵo ĉiam estas simpla kaj senbalasta. István Nemere estas aktivulo de la Esperanta PEN-centro.

Aperis de lia mano en Esperanto dek naŭ romanoj kaj tri novelaroj. Vintra brilo aperas en la novelaro Amparolo el 1997. La novelo estas preskaŭ impresisma priskribo de pejzaĝo en kiu ni spertas la fidoplenan rilaton inter avo kaj lia nepino. Simpla stilo kaj plaĉa etoso.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Nemere

Amparolo

Amparolo aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

24 Manuel de Seabra: Deely Bobbers por Lucy (el Promeso en obskuro, IEM 1997)

SEABRA, Manuel de. 1932-2017. Portugalo longe vivinta en Barcelono. Profesia tradukisto kaj verkisto en la lingvoj portugala, kataluna kaj Esperanto. Ano de la Esperanta PEN-centro. Lernis Esperanton dektrijara kaj aktive uzis ĝin junaĝe, sed poste pli-malpli kabeis. Kontribuis al "Norda Prismo". Revenis al Esperanto en la 1990-aj jaroj. Publikigis tradukojn el Esperanto en la portugalan, ĉefe romanon de Miyamoto.

Aperis de lia mano kvar romanoj kaj la novelaro Promeso en obskuro en 1997, el kiu estas ĉerpita la novelo Deely Bobbers por Lucy. La novelaro diversmaniere prezentas bildojn pri prostituado, kaj en la novelo Deely Bobbers por Lucy ni trovas nin inter junaj knabinoj forkaptitaj kaj tenataj kiel seksamuziloj de viroj. La aŭtoro mem ne trudas moralon al la rakonto sed tre sukcese igas la leganton mem juĝi, kompati kaj kondamni. La stilo kaj lingvaĵo ne aparte mirindas, sed la verka talento tute konvinkas.

Legu ankaŭ en OLE pri:

de Seabra

Promeso en obskuro

Promeso en obskuro aĉeteblas interalie ĉe UEA

 

 

 

25 Lena Karpunina: La patrino kaj la filino (el La bato, FEL 2000, Impeto 2006)

KARPUNINA, Lena. 1963-2013. Rusino el Taĝikio, poste loĝinta de 1993 en Germanio. Inĝeniero-aŭtomobilisto. Lernis Esperanton en 1988. Multe vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj.

En 2000 aperis ŝia novelaro La bato, el kiu estas ĉerpita la novelo La patrino kaj la filino, kaj en 2007 la novelaro Neokazinta amo. En la novelo, kiu supozeble baziĝas almenaŭ parte sur realaj travivaĵoj, la aŭtoro prezentas la rilaton inter patrino kaj filino per kelkaj konkretaj epizodoj ege konvinkaj kaj vivaj. Temas pri malriĉa rusa familio vivanta preskaŭ mizere en la soveta Taĝikio. La verkista talento konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti la personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin, malgraŭ ilia konduto kruda aŭ stranga. En la Esperanta literaturo tia talento estas malofta.

Legu ankaŭ en OLE pri:

Karpunina

La bato

La bato aĉeteblas interalie ĉe UEA