Ligo al Norda Prismo

Edelvejso

________________________________________

Recenzo: Edelvejso de Niŝimura Masao

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 121

________________________________________

Nisimura Masao: Edelvejso. Poemaro, eld. Japana Esp. Librokooperativo, 210 p. Prezo: 6.50 sv. k.

________________________________________

La aŭtoro de la libro vivis nur 32 jarojn kaj mortis jam en 1940. Li estis unu el la plej agemaj pioniroj kulturaj en sia lando kaj la omaĝo al tiu pionira nomo en la formo de la aperigo de libromonumento estas tre simpatia, kaj motivita.

La belaspekta libro prezentas originalajn lirikaĵojn, kiuj estas tre bonŝancaj, kiam ili estas tute naturaj kaj teme kaj laŭ sia tekniko. Jen ekzemplo:

ANASO
Jen anas' libere marŝas,
ondo etas, movo larĝas,
jen alia jen postiras,
la unua duan tiras,
la unua ion signas,
kaj la dua okulsignas.

Rimarko: la dua "jen" en la tria verso devus esti verŝajne "ĝin".

La dua parto estas el la periodo de la evoluo, kiam jam la eksteraj cirkonstancoj, inter ili la grava malsano ŝanĝas la tonon de la poeto. Entute la volumo prezentas impresiĝeman, ideoriĉan kaj formosentan poeton, kiu abunde kreis siajn poemojn kaj kiam la facila poemkreo ne forgalopis kun li, li verkis surprize elegantajn, intensajn kaj belajn poemojn. (Ekz-e: Edzino kompate p. 142.)

Nur, kiam la vortoj kvazaŭ ebriigas aŭ ekstazigas la poeton, iĝas malfacile al la leganto sekvi lin, sed entute en la varia abundo oni preskaŭ neniam vane serĉas valorojn.

 

Reen al:

Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo