Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1959:

PLEDO POR LA BUNTA VIVO

Marjorie Boulton: EROJ. Originala Poemaro. - Kovrilo de John Hartley. - Portretoj de la aŭtorino. - STAFETO: Beletro, 15. - J. Regulo, Eldonisto, La Laguno, Tenerifo, Kanariaj Insuloj, 1959. - 16x22 cm. - 368 paĝoj. - Prezo: 2,40 usonaj dolaroj, aŭ egalvaloro, plus sendkostoj.

Tro modestan titolon elektis nia poetino laŭreata por sia ĝisnuna ĉefverko poezia. Antaŭ nur kelkaj jaroj ŝi ja suverene garbigis preskaŭ ĉiujn florojn de la Belartaj Konkursoj, triumfo, kies krono estis apero de neforgesita, neforgesebla poemaro Kontralte - por ofta komparo aŭtobiografie.

Apenaŭ estas trotakso, ke same kiel Marjorie Boulton nun ĉiupaĝe riĉe evoluigas nian lingvon, same Esperanto evoluigadas ŝin en eĉ pli larĝe homecan, liberecanan direkton, tiel ke sendube ŝia Esperanta Muzo delonge supervoĉas sian anglan fratinon. Per pli larĝa peniko ol en Kontralte M. B. reliefigas siajn tezojn, grandioze, pri nia bunta homestado. Al vera poeto nenio homeca nek novhomeca fremdas . . .

La unua parto, 73-paĝa, serioze pledas por la vivo, makro- kaj mikrokosma, en kelkaj rilatoj parence al La infana raso, kaj tamen ne, per dokumentiga kompono kaj "specimeno-apud-specimeno-stila." Maniero tre ilustra, sed ankaŭ peniga por lego, tamen ĝuste per sia disŝiriteco praviganta la titolon de la tuta verko. Por ŝatantoj de pli facila digesto restas ja sufiĉe da frandaĵoj en la sekvantaj preskaŭ 300 paĝoj.

Tre malsimpla estas nia Marjorie. Ĵus kompreninte iun ŝian turmentiĝon (ĉar "sufero estas elementa Homa Rajto") oni sentas svenemon antaŭ aliaj abismoj en ŝia animo. Ĝuste oni aklamas ŝian klarvidon pri socia maljusto, kaj tuj ŝi verkas pri amo, eble tro, eĉ se oni konsideras amon la plej komuna el ĉiuj homaj kondutoj. Oni demandas al si: Kiel povas amo tiel varii signife kaj cele poemon post poemo? ("La amludo estas la sola allasebla milito!")

En Eroj M. B. tute donas sin mem kaj eĉ pli, ĉar ŝi vivantigas nomojn ankaŭ de multaj aliaj - ĉu glore aŭ pilorie, ni lasu tion. En neniu alia verko oni trovos tiom da dediĉoj kaj personaj aludoj. Certe inspiroj kaj spertoj multspecaj antaŭis tiun ĉi facile - ne facilanime - rivelitan galerion. Nur unu-du foje oni miretas, kiel estis interrilatigi kelkajn personojn kun koncernaj poemoj, ekz. 270.

Vana tasko estas karakterizi poemfaskon de ĉ. 200 poemoj. Ĉi tie la karakterizado lamus pli ol kutime pro proksimumeco. A1 kelkaj certe ŝajnos senhonta la nudigo spirita (123) kun senesperaj konfesoj. Jen trosentemo najbaras al indigno patosa (Roterdamo renaskita 282). Baldaŭ ridetigas fizika konsisto de kiso (279), bonfartiga memironio (276) kaj tuta ĉapitro pri la amata kato ("surogata bebo de fraŭlino" - "mi estos via homo").

Aliaj temoj: Naiva kanteto apud socia konsciencriproĉo. Vana amoro, ama amaro. Amaro entute esti homo (141). Miro, ke stigmo ne okazas (135). Simbolismo tre enigma (216). Distriĝemaj pensoj dum literatura prelego kaj komenta sekciado de poemo. Jen mia mano brava kolegino!). Terura Mene tekel estas ne nur por poetoj, Se herbo iam anstataŭigos ĉion. Infana pejzaĝo staras trafe pentrita, ĉar kiu el ni ne spertis retrovon de l' infanaĝa tegolejo nun liliputa kaj tute ne plu timiga?

Kritiko? Jes, triviale efikas la linioj "sed luma nulo - estas nul' lumanta" (57), banala la tuta poemo Sola kun vi (180). Aliflanke tiom grandiozas la poemo al la patrineto, ke oni ĉion pardonas - eĉ la rimon certe tutunikan en la tuta esp-poezio: pisas - kisas! Post sperto pri tiel rava malĉasto ne plu eblos ŝokiĝi!

Kompreneble ankaŭ oni trovas ian neglataĵon ritman, ian riman troidenton laŭ la skemo turo - torturo. Entute la metriko ofte ŝajnas pli malfirma ol en Kontralte, kaj kial ne, se M. B. skribante liberigis sin.

Abundas originalaj, foje diskuteblaj formaj konstruoj: gea, jama, neniami, mortantis, delegitas, eksmemi - punta ombro, brilogramoj de lumo, kiel luno fazi, al mia Kara mi ne rajtas kari, ho gustuminda brandĉerizo = cico!

Antaŭ tiom da lingva armo ne eble rezisti!

Poul Thorsen

 

Reen al:

Eroj Marjorie Boulton Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo