Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1957

La celon ni plenumas
- La celo nin konsumas !

WILLIAM AULD. LA INFANA RASO. Poemo en 25 ĉapitroj. Antaŭparolo de John Francis. Eldonis J. Régulo, La Laguna, Kanariaj Insuloj; 1956. N-ro 7 el la belliteratura serio "Stafeto", broŝ., 104 p.x22,5.

La "Infana Raso" de William Auld. estas ververe ne unu poemo, t. e. ne unu longa poemo, sed kolekto de tute diversaj, diverskoloraj, tone, ritme kaj agorde ofte tute kontrastaj esprimoj de tiu vivfilozofio, kiu resumiĝas en la lastaj versoj de la verko:

Nenion kredi sen pruvoj. Regu racio:
sed nin detruos nova generacio
lukto de kontraŭpezoj
la cerbo tro etas
diri la simplan simplamaniere:

Sur sekiĝinta marfund' rikanas kranio
(la celon ni plenumas-
la celo nin konsumas).

John Francis, la enkondukanto de la verko registras ĝin kiel epopeon, t. e. longan poemon, kiu enhavas la tutan filozofion de la aŭtoro; mi ne emas enskatoligi la "Infanan Rason" same kaj ververe neniel kaj nenien. Ĝuste tiu ĉi ne-registrebleco de la verko enhavas tiujn efektojn, kiuj plej profunde reagos en unuj kaj cerbumigos aliajn. Mem la aŭtoro konsideras nur la eliton de la legantaro, kiel publikon por tiu ĉi libro. Tion pruvas la preskaŭ kompleta manko de klarigoj pri aludoj kulturhistoriaj aŭ lingvaj, kiujn oni ne povas kompreni sen la kono de la koncerna fako. Se oni do volas ĝenerale kritiki, oni devas diri, ke la klarigoj ĉe la fino de la libro devus esti almenaŭ kvinoblaj por doni okazon al laŭeble plej multaj legantoj digesti kaj diskuti en si mem la enhavon de la libro. Tia nescio kaj ne-trovo de klarigoj povas rilati tutajn versojn, ekzemple la vortojn SAL BER JON ROS, kies signifon oni ne povas scii sen la almenaŭ supraĵa kono de la lingvoteorio de Marr; kaj tio povas rilati simple vortojn, kiujn la leganto ne povas agnoski kun la helpo de la kutimaj vortaroj (inkl. la Suplementon). Kiel ajn: klarigoj pli detalaj ne malutilus.

La verko estas tre grava, eĉ por tiuj, kiuj rifuzas ĝiajn tezojn. Auld honeste kaj kuraĝe esploras, analizas kaj batalas. En tiu esploro kaj batalo aperas novaĵoj, kiuj estas nekutimaj, stimulaj aŭ ŝokaj, rimedoj neniam indiferentaj. Estas tre karakterize, ke la unua ĉapitro, kiu ricevis unuan premion en la Belarta Konkurso 1953, ne povis aperi en la oficiala organo de la movado, ĉar oni timis, ke multaj miskomprenos la senkaŝajn esprimojn seksrilatajn, kiuj rilatoj laŭ Auld estas nek kaŝendaj nek hontendaj. Ili determinas nian tutan vivon kaj, se ni baras nin mem per konvencioj kaj sekretigoj tiurilate, jam dekomence ni obstaklas la vojon de la vero.

Jen citaĵo el la majeste kaj suverene formita invokacio de la poemserio:

... de nia praamebo ĝis vi - sekundopaso
apenaŭ vojkomence sin trovas nia raso.
Vi estas nur spireto de bebo novnaskita:
vi venis, iros, ero en ĉen' intermita!

Saluton, antaŭuloj, jam pasis via horo . . .
Kuraĝon, homofratoj de ĉiu haŭtkoloro -
la tempmiraĝo, kiu disigis nin damninde,
nin fine rekunigos!

Kaj dume, palpe blinde,
ni venas, iras, eroj en ĉeno, kies finon
ne formas ni nek vidos. Kuraĝon kaj obstinon!

Jam tiu ĉi fragmento prezentas fundamentajn pensojn de la verko: Nia vivo estas malpli kaj samtempe pli signifa ol ni kredas. E1 tiu duobleco sekvas, ke Auld ne dronas en pesimismo, sed male, li alvokas nin por solidareco por teni la ĉenon, kies finon "ne formas ni" . . . Jam la unua ĉapitro pruvas la kontraŭreligian sintenon de Auld, sed samtempe oni ne povas ne rimarki, ke ankaŭ tiuj ĉi lastaj vortoj entenas ion, kio similas religion: Kuraĝon kaj obstinon por io, kio estas nekonata al ni.

Fakte la dua ĉapitro okupas sin pri la konkretaj religioj. "Ĉu Dispirit' ekzistas, ne ekzistas? - Negrave. Sorto de l'homaro tristas. - Tiuj malhelpas solvon de problemoj, - kiuj pri ia posta mond' insistas." ..."Per tabuoj seksaj oni baras – al la animo vojon al sublimo . . ." diras Auld, kiu poste difinas jene la animon: "pens' kaj emocio: cerbo kaj glandoj. - Sen la korp' nenio. "Kion fari do pri Dio? La tera ĉielo konstruiĝos sen Dio per la juna raso mem, li konkludas.

La sekvaj du ĉapitroj estas kreaĵoj de du diversaj agordoj tute lirikaj: la unua estas filozofado, la dua (IV) kun siaj groteskaj kvazaŭ-preseraroj prezentas la ebrian falsecon de la mondsistemo, baziĝanta sur "fakta" akcepto de la armilaj konfliktoj:

"Laŭ generaloj 'la milit' necesas -
nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspezas
tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron,
dum vo kaj mi ekiras nur doloron" . . .

Auld majstre formas siajn strofojn. Ĝis la sekva ĉapitro li prezentas rimajn versojn. En la 5-a ĉapitro li transiras al la libera versado, intermite kun strofoj tute regulaj. La kvina ĉapitro estas "erotika" aŭ pli ĝuste :

"Kanto! vin oni nomos erotika
La vero estas iom pli komplika."

Ni alvenis laŭ lia pensovojo al la aktiva kontribuo por la evoluo, al la ĉenero. Amnokto, reala sincero kaj poezia ekstazo, de kiu nenio estas pli malproksima ol la malpuro de la pornografio. Jen la du refrenoj :

milmilion' da spermoj
por krei unu homon
milmilion' da homoj
por krei unu Homon

Kaj

la celon ni plenumas
la celo ni nin konsumas.

Kompreneble tia percepto de la ekzisto estas nur parte materiala; entute en la percepto de Auld la fatalismo, aŭ pli ĝuste la naturscienca determiniteco estas okulfrapa. Oni sentas, ke Auld - certe ne senbaze - registras nin en la zoologio kaj legante tiujn ĉi versojn oni pensas tuj pri la abelsocio aŭ pri la formikoj. Ankaŭ Auld asocias la bildon al la termita socio en la 6-a ĉapitro, sed en mala direkto; la termitoj estas, kiuj difektas la belon de la raskrea amo: "Vilaj brakoj ograj – Sklave policas la antikvan moron." Estas do kvazaŭ du leĝoj batalus inter si: la origina kaj vera kaj tiu de la ograj termitoj, kies potencon oni devas limigi almenaŭ, se ne eblas tute ekstermi ĝin. Kontraŭ la termitoj de la nuna socio estas la belo de la naturaj leĝoj, io simila, kvankam ne adekvata kun la stoicismo. Post la agordbildoj la sekva ĉapitro komenciĝas per la vortoj: Estas izole ami idealon . . . kredi sola kontraŭ la plejmulto . . . Ankaŭ tiu ĉi ĉapitro prezentas konsekvencan kaj prudentan pacifismon kaj ĝi finiĝas per la karakterizaj vortoj:

kiam la morto fermas
al mi la okulojn
la mondo mortas
sed la celo
daŭras

Kio do estas la celo? La celo estas en ni mem, la celo estas ni mem, kiuj neniiĝas, sed estas eterne vivaj, t. e. ni estas la homa raso, kies infanaĝon ni vivas, kvankam la radikoj de nia civilizo kaj la ŝlosiloj al niaj ĉefaj institucioj troviĝas longe antaŭ la prahistorio, antaŭ la sumeraj tempoj.

Jen nova fazo, la filo kreiĝis kaj "ĉiu patro devas helpeti per konsilo":

Pri via propra pravo neniam estu certa,
sed aliulo estas, samkiel vi, mallerta.

Ion plian ni ne povas sciigi. "Ĉielon kaŝas fumo - La homa vivo estas nur kosma palpebrumo."

La linioj de la pensaro en la "Infana Raso" estas ĝenerale tre subtilaj, sed sekveblaj, kiel la tonoj de interrompita melodio; tiurilate la XII-a ĉapitro kun siaj historiaj aludoj estas tamen malpli facile atingebla, kaj sekve en tiu ĉi ĉapitro preskaŭ tute ĉesas la kontakto inter la aŭtoro kaj la leganto. Tio estas despli stranga, ĉar ĝuste tiu ĉi parto de la granda verko estas vere epika. La sekva parto denove ligas sin al la lasta bildo de la ĵus menciita ĉapitro. "Suferoj krucumas . . ." kaj tio gravas en la vivo. La kruco gvidas la penson denove al la oficialaj religioj en la okcidentaj kulturoj kaj kontraŭ ilia Dio Auld argumentas malmole; precipe kiam temas pri la politika influo de la eklezioj.

Pinton en la genia poezia kapablo de Auld prezentas la XIV-a ĉapitro, kies komenco en sia majesto estas inda por esti unu el la pli longaj, reprezentaj citaĵoj el la verko.

Ni, pioniraj homoj de l' spacovojoj,
Trovas neniun ŝlosilon. Nia atome
Pelita ŝipo sagas lumorapide
Tra l' kosmovastoj, cele alian sunon.
Por ni tagon ne sekvas nokto, nokton
Ne sekvas tago, ekstere nokto eternas,
Interne elektrolumo ŝajnigas tagon
Senfinan kaj senkomencan. Kalendaroj,
Horloĝoj kaj dormo perdis sian principon
Ne ne vidos la celon; ni estos mortaj,
Kiam gefiloj niaj en novan orbiton
Gvidos la ŝipon kiu fariĝis mondo
Por ni, orfuloj de l' tera sunsistemo.
Frenezo? Jes. Sed pelas nin la turmento
De senrespondaj demandoj, por kiuj respondo
Devas ekzisti, pelas nin la bezono
De vastiĝanta, malsata, tumulta homaro,
Kiu formanĝis akridosimile planedojn.
Ni fuĝas kaj ĉasas, ni pelas kaj estas pelataj.
Ni serĉis unue ĉielon, nun la ĉielon
Ni trovas malplena, malplena kaj tamen plena.
Per nia morto vivos niaj gefiloj:
Ni ne vidos la celon, ni ĝin plenumas.

En la sekvaj ĉapitroj parolas la militkontraŭulo denove, poste sekvas denove pesimisma agordo, sed la anima taglibro de Auld neniam fariĝas malinteresa kaj la ripetado kaj realudo pri jam diritaj kaj aŭditaj detaloj nur fortigas nian intereson. Oni ne povas esti suverena kaj niaj deklarojn fuŝas niaj atavismaj pensoj kaj agoj, tion Auld sentas kaj rapidas konfesi pri tio:

Mi estas l' araneo kaj la muŝo;
mi ĉasas min en mia propra cerb':
sed mia mem', pro grava blinda fuŝo,
sin kaŝas preter substantiv' kaj verb.

En la XVIII-a ĉapitro aperas la lingva problemo kaj Ia "kuraĝul' unika", kiu sciis, fidis kaj per la fido fakte movis monton. La raciisto Auld tuj forigas la eventualan argumenton por la religiaj ebloj: "Miraklo? Ne: faktoroj koincidis, - kaj frua nuno naskis la estonton." La aparteno al la lingva internaciismo estas tute logika konkludo de la solidarismo de Auld.

"Oni ne volas instrui konceptojn bazajn", konstatas Auld en la sekva momentfoto de sia animo, kiun oni povus rubriki sub amare koroda socia kritiko. Tiu ĉi kritiko daŭras en la sekva ĉapitro, pasie pruvanta, ke ĝis nun ni ne progresis kaj por la progreso estas necesa jarmiliono. Paraleloj zigzagas en tiu ĉi parto kaj sub la pesimismaj konkludoj de tiuj ĉi parte modernaj, parte mitologiaj aludoj, estas la klara alvoko: ŝanĝu"! Unu afero ne estas ŝanĝebla tamen, la morto, - morti sola - "kaj antaŭ la morto oni povas kanti mortokanton kaj heredigi ĝin al sia posteulo. La XXIII-a ĉapitro estas prezento de la viva cirkulo; la antaŭlasta estas kosma vizio - de la homo, iom memorigante pri unu el la lastaj scenoj de "La Tragedio de l' Homo", kiu eble inspiris tiun ĉi mallongan, sed draman parton, dioserĉan. Kaj jen, ni atingas la finon de tiu ĉi incite interesa kaj en siaj kontrastoj grandioza verko kun siaj resumoj kaj "povra testamento" al la posteuloj:

mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio,
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.

La monumenta rondbildaro, temanta pri la homo kaj evoluo, estas finita - la celon ni plenumas, la celo nin konsumas tamen en tiu ĉi negative sonanta fatalisma aksiomo kun multaj facetoj de la aktivaj, moralaj ebloj, bazitaj sur la racio. Kaj ĝuste per tiu ĉi - en la plej nobla senco - morala volo grandiĝas, eĉ gigantiĝas la verko de Auld.

La Stafeto-eldonejo preparis la libron kun digna zorgemo. La kovrilpaĝo kaj la ilustraĵoj kaptas esencaj trajtojn de la verko.

F. Szilágyi

 

Reen al:

LA INFANA RASO WILLIAM AULD Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo