Ligo al Norda Prismo

Sur insulo malproksima

________________________________________

Recenzo: Sur insulo malproksima de J. van HEMERT-REMMERS

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 63


J. van Hemert-Remmers: Sur insulo malproksima. 80 p. Eld. Dansk Esperanto Forlag, Aabyhøj)

Ankaŭ tiu ĉi libro apartenas al la literaturo de la indigno, vekanta memoron de la ĵuspasintaj tempoj de la milito kaj postaj jaroj. En la rakonto oni havas okazon observi la malhomajn, kruelajn metodojn de la japana militista diktaturo. Sed finfine, oni devas diri, ke bedaŭrinde ĉie oni uzis pli-malpli humilige la samajn metodojn.

La libro laŭ la eldonisto ne pretendas specialan literaturan valoron. Laŭ mi tiu rezervaĵo ne estas motivita. La verko estas en sia unua parto bona kaj literature klara priskribo de la ekonomia florado de Deli en la norda parto de Sumatro kie la homoj, indiĝenoj kaj okcidentanoj laboris iam en paca kaj komprenema kuno, kreiĝis kulturo en la pli frue malriĉa lando. "Blankulo kaj brunulo kun granda ĝojo kunlaboris." Oni vivis ne konsciante pri la minacanta milito. La eta lando aŭ landparto tamen implikiĝis en la araneaĵon de la mondpolitiko.

Post kiam la japana armeo atingis Sumatron, sekvis fuĝo, disiĝo de malgranda familio, kiu havis nur virtojn, sed nun venis en la kategorion de danĝeraj krimuloj. Fine la fato plenumiĝis: la koncentrejo estis fakto. Pri tiu vivo oni havas ian scion, sed estas interese legi kaj funebri pro ĉiuj detaloj bestecaj. Ekstermi la homojn -- tio estis la devizo -- unuavice la animon!

"Iun tagon venis per ŝarĝaŭtomobiloj japanaj soldatoj. Donu ĉiujn viajn librojn! estis la ordono ..." Malsato, mizero, turmentoj, la homoj bestiĝas, batoj, torturoj, ratoj, moskitoj, mortoj kaj mortigoj kaj inter tiuj plagoj alvenas la fino de la milito, la indonezia revolucio kaj oni devas fine forlasi la landon, amatan, kie oni iĝis subite malamiko.

La aŭtorino rakontas per siaj senperaj, bone elektitaj vortoj konvinke. Ŝi ne serĉas la terurojn en la rakonto, plej ofte nur aludas kaj konkludigas, indignas, sed ne malamas.

Homa libro. La titolpaĝo estas iom troiga, ne adekvata al la stilo de la libro, kvankam (tro) bone desegnita.

 

Reen al:

Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo