Ligo al Norda Prismo

Moderna Ezopo

Ŝtefo Urban: Nova Ezopo (Orig. poemaro). Eld. Stafeto, Beletraj Kajeroj 9. 128 p. Kun ilustraĵoj de Jaromir Skrivanek. Prezo: Sv. k. 5:75.

Ŝtefo Urban, kiu estas muzikisto, komponisto kaj talenta prozverkisto, surmetis la ezopan fablomaskon kaj donas saĝajn lekciojn pri ĉio kio okazas en la besta hommondo. La libro abundas de mallongaj, koncizaj kaj amuze ironiaj fabletoj. La koncizeco estas unu el la plej regantaj kvalitoj de la bela libro, kaj tio kaptas la leganton, ĉar oni ricevas freŝajn, amuzajn kaj ridetigajn rimarkojn kaj instruojn en la plej konvena epigrama formo. Tipa ekzemplo:

Rano diris
al alaŭdo:
Ci nur kantas
por aplaŭdo!

Ĝi respondis:
Mia loto!
Ci plaŭdiĝu
en la koto!

Kompreneble la koncizo - je la favoro de la verkisto ni diru, tre malofte - povas signifi danĝeron de sintrudo kaj povas ŝarĝi guste la konton de la facila komprenebleco; Ke mi citu ankaŭ tian trudkoncizan poemeton, mi nur menciu la titolon de "La poŝtuko", kies vortordon oni devas unue rektigi kaj poste oni rimarkas, ke la du strofetoj dependas unu de la alia, sed mankas ia "ĉar", kiu ne kuras en mian cerbon je la unua penso kaj la vorto "implikon" ne klarigas sin. ( Jen la tuta poemeto: De l' poŝtuko - neĝoblanka - la dejoro - estas danka. -- Buboj faras - nur implikon: - nazon viŝas -- en manikon!) Nu, ni ripetu, tio estas la escepto, la regulo estas la plentrafo kaj pensigo pri la vivo, kies trezorserĉanta migranto kun ŝercaj kantoj sur la lipo Ŝtefo Urban estas. Lia spegulo, kiu lumas el tiuj ĉi grilkantoj estas grave pli profunda ol tiu, kiun li karakterizas per la jenaj strofetoj: Spegulo montras - nur eksteron - kaj prisilentas - karakteron; --- ĉar ofte iĝus abomene, - se montrus ĝi eĉ - kio ene!

Ĉu ne kiasika ekzemplo de la frapa kaj klara, plezura koncizo?

Lertaj ilustraĵoj ornamas kaj akornpanas la agrablajn kaj certe grandparte citotajn epigramojn.

P. Thorsen enkondukis kun simpatiaj vortoj la libron.

F. Szilágyi

 

Reen al:

Nova Ezopo Ŝtefo Urban Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo