Ligo al Norda Prismo

FLOROJ EL DANLANDO

Rozoj kaj Urtikoj

Poul Thorsen, la verkinto, parte tradukinto de la bela libro kun la supra titolo, estas jam konata nomo en nia literaturo pro siaj ofte premiitaj poeziaĵoj, studoj, prelegoj kaj bibliografia verko pri la dana literaturo en Esperanto. La verko "Rozoj kaj Urtikoj" (eld. Komuna Konversacia Klubo, Kopenhago, 117 p. en bela bindo kun bonegaj tipografio kaj vinjet-ilustraĵoj de B. Hamberg. Prezo: 8,00 s.kr.) konsistas el 66 poemoj, el kiuj iom malpli ol la duono estas orginalaj. La redaktado de la traduka parto jam el eksteraj vidpunktoj estas tre bona, kun koncizaj notoj pri la 24 danaj aŭtoroj.

Jam ĉe tradukoj oni estas kaptita de la originala individuo de la poeto. Oni ne povas eks-kluzivigi la nomon "poezio" por unu aŭ alia poezia speco, aŭ unudirektita agordaro: "la poezia domego enhavas multajn ĉambrojn," diras William Auld en sia enkonduko. Nu malgraŭ tio, ke Thorsen donas vastan rigardon al la dana poezio, oni rimarkas laŭ la tradukoj, ke li estas objektiva, intelekta poeto kun eksterordinare granda formsento; sekve la tradukoj tiam atingas la maksimuman kungeniecon, kiam la aŭtoroj eminentas ĝuste per la samaj virtoj (Tom Kristensen, Johannes V. Jensen, Hans Hartvig Seedorff-Petersen k.a.). Sed, ke tio ne signifas ekzaktan prijuĝon koncerne la tradukarton de Thorsen, tion pruvas la aliloke prezentita poemo de Jeppe Aakjær: Robert Burns.

"Jen tamen mallonga eldiro: - Mi lernis la lingvon pro miro. - Nur flari mi volis - sed ĝi ekpetolis - kaj kaptis min ĝis plendeliro" - diras Thorsen en sia poemo "Enketo", t.e. versa respondo en enketo, kial li ellernis la lingvon. Tiu "plendeliro" pro la vivo kaj vivebligo de la lingvo, pri kiu lasta Thorsen estas majstro, determinas parte ankaŭ la originalan poezion de la libro. La ceteraj determinantoj estas la satiremo, urtika kritiko, kiujn mildigas kelkfoje molaj agordoj de la milda humanismo, kies fonto estas nature la sama forta indigno. Bela ekzemplo estas la "Fenestroj", kies mole melankoliajn bildojn li finas per la jena durtona karakteriza bildo: "Imago ... peladas min plu - tra nigra ĝangalo betona." La absolute pli granda parto de la orginalaĵoj estas satiroj, epigramecaj poemoj, en kiuj la forma senso pariĝas al nepra kerno: ĉi tie oni ne povas pensi pri sprito pro la sprito mem, sed la senco de tiu ĉi suka, tera- kaj ofte tute verisme odora poezio ne provokas nian ridon aŭ kritikon sen iu pli certe fiksita celo, al kiu la aŭtoro konstante kaj kuraĝe iras.

Ni tute konsentas kun la enkondukaj vortoj de W. Auld: "Gratulinda kaj ŝatinda verko ... " Nia-flanke - eble persona gusto - ni esperas, renkonti plurajn poemojn guste en la spirito de la menciita "Fenestroj", sed tiu ĉi espero tute ne havas kritikan pikon, male: ŝatan deziron.

Norda Prismo, n-ro 1/1955

Ferenc Szilágyi

 

Reen al:

Rozoj kaj Urtikoj Poul Thorsen Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo