Ligo al Norda Prismo

LA ARĜENTA SPRONO DE SPECIMENE

Henri Baupierre: Specimene. Paradioj kaj pastiĉoj. -- Dekoracioj de Gérard Jacques kaj Manolo Millares. - Stafeto: Beletraj Kajeroj, 11. - J. Régulo, Eldonisto, La Laguno, Kanariaj Insuloj, 1962. ---- 19x12 cm. --- 138 (132+6 nenumeritaj) paĝoj. - Prezo; 1.50 us. dol.

Proklamante la Aŭtoron de la Jara 1962 dum la Belarta Konkurso en 47-a UK en Kopenhago 8/8 1962 f-ino Marjorie Boulton eldiris jene, kaj ni notis ĝin kvazaŭ recenze!

Kial oni petis min ĉijare reprezenti KOKOn kaj paroli pri la Aŭtoro de la Jaro mi tute ne scias. Oni petis min esti koko ĉiuokaze kaj mi faros laŭ miaj ebloj por kokeriki, kvankam kontraŭ la naturleĝoj.

KOKO ĉiujare premias la Aŭtoron de la Jaro per bela arĝenta stelo, la tiel nomita Sprono de la KOKO, kun la celo sproni iun verkiston al plua verkado. Ĝi estas kvazaŭ la Nobel-premio por literaturo dc la Esp.movado. Ni kompreneble ne estas nobeloj, ni estas simplaj dernokrataj homoj, kaj do la premio ne estas tiel valora. La ideo ne estas rekoni delonge rekonitan aŭtoron aŭ doni ian famon al jam fama persono. Oni plie celas kuraĝigi novajn aŭ pli novajn talentojn, ekzemple en kvar sinsekvaj jaroj KOKO honoris: min, Juan Régulo Pérez, Tibor Sekelj kaj John Francis.

Sed kiun do KOKO elektis kiel la Aŭtoron de la kuranta jaro? Ha - la embaraso estas granda, ĉar ni mem ne scias, kiu estas. KOKO elektis verkon pseŭdoniman. La aŭtoro eldonis sian unuan verkon en la nuna jaro kun la titolo SPECIMENE.

Ofte recenzistoj apenaŭ povas recenzi, se ili nenion scias pri la aŭtoro. Ili honoras aŭ eble malhonoras personon kaj ne la verkon: sin klinas antaŭ titolo, ne antaŭ homo. Konata verkisto kvazaŭ rajtas verki kelkajn malbonaĵojn, dum oni superece emas ignori la promeson de novulo, sed KOKO hodiaŭ spitas ĉiujn tiujn rutinojn. Ĝi kokerike aklamas verkiston ĝis nun nekonatan kaj pseŭdoniman, kaj la verko mem estas tre sprita, eĉ mi dirus ke la verko estus iom vivoriska, ĉar tiu ĉi libro SPECIMENE estas brila parodia antologio, kiu majstre imitas la stilojn kaj karakterizojn de 40 el niaj plej konataj aŭtoroj. Jen specimeno el SPECIMENE. La unua linio tckstas jene: "En la komenco de l' jarcento du ebloj sin proponadis al la plej ambiciaj esperantistoj: ellerni la lingvon aŭ fariĝi mernbro de la Lingva Komitato".

La tuta verko simile vipadas kaj sirnile spritadas. Ĝi cstas verko, kiu ĝis nun plene mankis en nia literaturo. La travestioj kaj pastiĉoj estas tiel envie perfektaj ĝis plej intimaj detaloj, ke eĉ la viktimoj de la parodioj devas admiri, rideksplodi. La fidela ironia elekto de la vortoj kompreneble celas najli al la pilorio la kliŝemon, sed tiu bedaŭrinde necesa ekzekuto okazas kun la akompano de dolĉa, preskaŭ amema ridetado, same kiel la vivisekcio de la Internacia Ekzamena Komisiono. Nu, tiu serioza ŝercemulo, tiu eksterordinare erudicia arlekeno vere palpas la pulson de nia rnovado. Lia verko estas preskaŭ kompleta unua kurso pri Esperanta literaturo, kaj fakte rni forte suspektas, ke post kelkaj jaroj malfeliĉa kandidato en ekzameno citos ion el la parodioj de BAUPIERRE kredante ke ili estas originalaj tekstoj! Laŭ mia opinio tiu ĉi libro estas unu el la plej amuzaj verkoj, kiuj iam ajn aperis en Esperanto.

Plie mi kuraĝus diri, ke se ĉiuj seriozaj esperantistoj acetus tiun libron kaj bone legus ĝin, multaj el niaj disputoj, multaj el niaj stultaĵoj malaperus en kobaltbombe vasta rideksplodo, kiu skuus la tutan verdan terglobon. Ĝi estas kiel iu saniga vento, kiu iom vipas kaj ŝokas, sed tamen purigas kaj refortigas kaj freŝigas.

Tamen estus tre helpe al KOKO, se ili scius kiu estas HENRI BAUPIERRE. Ĉu vi, se vi ĉeestas, sinjaro HENRI BAUPIERRE, havas nun la kuraĝon malkaŝi vian teruran sekreton? Ĉu li ĉeestas? Se jes, sinjoro, venu ĉi tien al la podio, kaj mi donos al vi tiun ĉi tre belan arĝentan stelon, la Arĝentan Spronon de KOKO kaj mi donos al vi la diplomon, kaj mi ankaŭ donos al vi tian vangofrapon, ke dum tuta semajno via vizaĝaĉo estos nesimetria, poste tian kison, ke dum du noktoj vi havos brulantan febron, ĉar mi tre amas bonajn verkistojn, kaj via talento estas io kio ege ravas min, kvankam mi estis unu el viaj viktimoj, vi kanajlo.

Do, ĉu HENRI BAUPIERRE deziras veni al la podio? - Nu mi devas konkludi, ke aŭ li fakte ne ĉeestas, aŭ ke li tiel alte taksas la propran felon, ke li ne riskas forĵeti la vualon de sia kaŝnomo.

Provizore do la Arĝenta Sprono restos en depono ĉijare ĉe la eldonejo KOKO.

Marjorie Boulton

 

Reen al:

Specimene Henri Baupierre (Vatré) Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo