Ligo al Norda Prismo

Vagado sub palmoj

________________________________________

Recenzo: Vagado sub palmoj de Jean RIBILLARD

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 175

________________________________________

RIBILLARD, Jean: Vagado sub palmoj. Eld. Universala Esperanto-Asocio, 56 p. Kun ilustraĵoj.

________________________________________

La aŭtoro -- tre talenta -- estis oficiro en Afriko. Kompreneble mem la temo streĉas la atenton, sed la maniero de Ribillard estas tute originala, unuavice el stila vidpunkto. Lia vojaĝpriskribo en la dezerto levas lin en la unuan vicon de niaj stilistoj, lia fantazio estas fenomena kaj ĉion ĉi pliigas liaj humuro, ĉarmo kaj poezia kapablo. Li tute kaptas la leganton, kiu nepre ĝuas tiun ĉi kolorriĉan bravuraĵon. Vero, sonĝo kaj fantazio formas unuecan kaj tute koncentritan plezuron. Jen fragmento el la alte artaj priskriboj de Ribillard:

"La ondoliniaj pintmontoj kaose svarmas kun rebriloj flavaj, rozaj, ruĝaj. Poste la krestoj glimlumas kaj eligas kvazaŭ blondan fumon. Estas la vento, kiu, senĉesa laboranto, skrapetas la plejaltaĵojn kaj forbalaas la subtilan sablopolvon."

Tiu ĉi stilo estas plene rafinita kaj tamen tute natura, viva. Ĝi estas elasta kaj formas sin laŭ la diversaj epizodoj, el kiuj unu el la plej brilaj estas la "membiografio" de dromedaro. Ribillard ne konsideras Esperanton kiel lingvon por lingvostudantoj, sed li pretendas plenan konon de siaj legantoj. Tiurilate oni povas lin eĉ riproĉi, ke la libro aperis sen sufiĉe da klarigaj notoj. Sed laŭ miaj opinio kaj kredo ja ĉiu povas tamen avide trinki kun "sponga gorĝo" la freŝan likvaĵon de tiu ĉi libro-oazo -- por uzi metaforon prenitan el la libro mem.

Al la nuntempa riĉa rikolto de nia literaturo digne aliĝas tiu ĉi verketo.

Ferenc Szilágyi

 

Reen al:

Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo