Pensiga legaĵo en "ne tre facila lingvo"

Paŭlo Moĵajev, Ukrainio

Celakantoj, poemaro de Jorge Camacho, 118 p., eld. Bero, Rotterdam, 2004.

Saturno, 40 p., dulingvaj poemoj de la sama aŭtoro kaj eld.

La du verskolektoj evidente prezentas iun tutaĵon, ĉar ja apartenas al la sama aŭtoro, aperis samtempe ĉe la sama eldonejo kaj eĉ havas tute saman dezajnon. Samtempe la libretoj ŝajnas al mi multe diferenci enhave. Ĉu do la kolektoj vere estas du partoj de la tutaĵo aŭ rajtas vivi sian apartan vivon – jenas la enigmo de Jorge Camacho, hispano, ŝatanta Finnlandon (kion li nekaŝeble konfesas en kelkaj siaj versaĵoj) kaj parolanta kelkajn lingvojn.

Laŭ mia opinio pli interesas la unua volumo. Ĉi tie renkonteblas plej diversaj formoj - de tre modernismaj tra tute klasikaj ĝis la plej rafinitaj (kiel rondeloj, hajkoj k.s.); ĉi tie eblas trovi plej diversajn temojn - de meditado pri la homa esenco kaj naturo tra "manifesto" de pagano, malakceptanta dion (la versaĵo "miraklo"), ĝis foje akra politikumado. Multas ankaŭ versaĵoj kun Esperanta fono - vers-omaĝoj al reprezentantoj de Ibera Skolo kaj kelkaj aliaj famaj esperantistoj; acida kritiko kaj amara satiro pri kelkaj movadaj okazaĵoj k.s.

Multas kreaĵoj malgrandaj dimensie, sed profundaj enhave kaj fajnaj forme. La aŭtoro tre trafe utiligas aliteraciojn, lerte kunligas la formon kaj la enhavon. Se provi priskribi la dominantan stilon, eblas diri, ke ĝi estas filozofi-baza analizo de la okazaĵoj, svarmantaj ĉirkaŭ ni ĉiuj.

La kolekto "Saturno" persone al mi ekŝajnis malpli interesa. En ĝi la densaj, iom monotonaj kaj tedaj meditadoj (plejparte sen rimo kaj ritmo) estas akompanataj de iliaj tradukoj hispanen (la traduko estas ĉiam proza, eĉ kiam temas pri ritmo-havaj versaĵoj). Tamen, eĉ spite al ioma abstrakteco de la versaĵoj la dua volumo estas same pensiga, kiel la unua; la bildoj, prezentataj en ĝi estas same frape freŝaj kaj plensukaj. Krome la dua volumo tutcerte estos utila al hispanlingvuloj, studantaj Esperanton aŭ al esperantistoj, kiuj okupiĝas pri la hispana - pri la fideleco kaj lerteco de la tradukoj oni apenaŭ povas dubi.

Fine de ĉiu volumo troviĝas eseeto pri la aŭtoro mem kaj pri lia kreado; krome, vostas sufiĉe detala kaj kelkloke interesa komentaro. La libretoj mem estas bele ornamitaj kaj bone eldonitaj.

Koncerne la lingvaĵon, ĝi estas tre riĉa kaj potenca; por multaj legantoj (aŭ, kiel dirus la aŭtoro, "leguntoj") la kolektoj estos bona kaj eble eĉ malfacila ekzerco pri "ja ne tre facila lingvo Esperanto". Kelkfoje la aŭtoro uzas eĉ iom "riskan" lingvaĵon, sed entute la stilo de la versaroj estas tre bona kaj vere ĝuinda.

Se do vi ne timas iom komplikan kaj filozofian poezion, la versaĵoj de Camacho fariĝos por vi pensiga kaj pasiiga legaĵo ne nur por unu tago.

 

Reen al:

Celakantoj Saturno Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo