El Boletín 2005:

celakantoj

J. Camacho, celakantoj, Rotterdam, Bero, 2004, 119 p.

Lastatempe cirkulis onidiroj en Esperantujo pri unta kabeado de Camacho, sed la pasintjara sameldoneja publikigo de du poemaroj -celakantoj kaj saturno- emfaze dementas ĉian supozon. Eĉ pli elokventas la poemo sidanta sur la 92a paĝo de celakantoj:

Laŭ Katulo

Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon,
idiot' Aŭrelio, sbir' Furio,
kredantaj, ke, finfine kaj kaprice
aŭ fuĝe mi forlasis esperanton.
Esperantujon decas repudii,
kaj tamen plu kultivi ties lingvon,
ĉar nek adverbo nek sufiks' ĉagrenas
sed la mensogoj, trompoj kaj perfidoj
per kiuj vi sterkadas vian vojon
al glor' aŭ al banana respubliko,
merderoj en ĉi mondo senkompata.
Ĉar mi okupas min pri realaĵoj
vi kredas, ke mi faris kiel Kabe?
Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon.

Ni kontente deduktas, ke ne esperanto, sed kelkaj esperantistoj ĝenas la poeton. Aŭ ĉu efektive ankaŭ la lingvo? Juĝu mem per alia poemo, ĉi-foje komuna kun la poemaro saturno:

Trapezoj

Dudek jarojn mi dediĉis
al la kvadraturo de unu cirklo,
absorbite,
pende de trapezo.

De nun, ni ludu per fraktaloj,
kun la fajro,
kun miraĝoj alitipaj.

Ekzemple, ni desegnu arabeskojn.

Pri ĉi poemo la aŭtoro publikigis artikolon en Fonto (2001). Li asertis i.a.:

"Sed, por tiu volanta vidi, la imperiestro nudas. Jam antaŭ longete ankaŭ mi perdis la entuziasmon [pri esperanto]. De jaregoj mi ne plu provas varbi iun ajn per niaj kutimaj, duonfalsaj argumentoj. (...) Mi ja admiras la lingvon esperanto; sed la afero esperanto, kiun mi lastatempe opiniis "nobla hobio", nun, kiel hobio, oscedigas min. Mi fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo. La mondo, la tuta mondo, kun ĉiuj siaj loĝantoj, montriĝas multe pli vasta kaj interesa: sufiĉas legi la unuan paĝon de grava nacilingva ĵurnalo en iu ajn tago de la semajno.

(...) Al esperanto mi dediĉis amason da tempo kaj energio, pri kio mi, ĥaosulo kaj pigrulo, ne pentas. Al mia lernado de esperanto mi ŝuldas multon: geamikojn, legojn, vojaĝojn, alian vidon kaj komprenon de la mondo, nerekte eĉ mian nunan laboron. Sed tio ne sufiĉas por eterne. Multaj aliaj aferoj jen zorgigas, jen plezurigas min, okupas pli vive kaj freŝe miajn minutojn kaj mian atenton. Resume: iom post iom mi sukcesis redoni al esperanto la lokon kiun (miaopinie) ĝi meritas en mia vivo. Kaj ĝi restas ne tro granda."

Nu, eble ne tro granda, tamen restas, feliĉe restas. Kaj ni, admiremaj legantoj, povas nur danki lin pro tio.

La libro celakantoj signas la plenan artan maturiĝon de Camacho, la elprovadon de lia poeta kapablo, la pinton de lia rafinita poezio -ĝis nun. Multaj el ĉi poemoj legeblis dise en revuoj, sed libroforme aperis nur lia parto en Ibere libere (1993), komuna poemaro kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, eldonita kiam Camacho junis 26-jare. La aŭtoro saĝe decidis inkludi ilin en celakantoj, eventuale por pli bone sekvi lian evoluon enhavan, stilan kaj forman. Jam en Ibere libere li montriĝis originala voĉo en nia parnaso per plenmano da poemoj. Nur ok aperis tiulibre, tamen sufiĉaj por riveli lian beletran kvaliton kaj almenaŭ du el liaj jam ŝatataj temoj: dio ne ekzistas (miraklo) kaj lirika amo neniam tro eksplicita (viajn, kiel, mi). Samepokas januara (eksigita siatempe el Ibere libere), kiu tuŝas politikon, alian el la ĉeftemoj de Camacho.

Kio estas en celakantoj? Kune kun saturno, enestas ĉiuj enlibrigindaj poemoj de la aŭtoro inter 1989 kaj 2004, cetere aranĝitaj nur laŭ dato de verkado, ne laŭ temaj unuoj. Rimarkeblas evoluo post Ibere libere, ĉefe metafore kaj trope, sed ja plu estas karakterizaj ripetoj kaj rim(et)oj ne nur sonaj sed ankaŭ vortaj kaj semantikaj. Jen ekzemple kaj resume la poemo La vivo:

Sencela kanto
–la vivo, kiel maroj
sen celakanto.

Por fari ĉi recenzon mi legis samtempe la alian ĵus eldonitan poemaron, saturno, kaj ricevis la impreson, ke Camacho dise rimas iom senzorge aŭ ne tro atentas pri piedoj... Tamen sufiĉe multaj poemoj en celakantoj sekvas striktan metrikon. Nu, kun aŭ sen rigora metriko, la aŭtoro ja elmontras lertan metiismon diversloke, ekzemple en mi, kiu tenas poemo-longan rimadon per maloftega finaĵo -uas (enuas, ĝuas, evoluas, batuas, asiduas...): ĉu intenca kontrastigo?

Enhave la nuna Camacho havas ligojn kun la Auld de La infana raso, kvankam spirite pli proksimas al Ragnarsson kaj Edwin de Kock, al iliaj skeptikismo kaj pesimismo. Ekster Esperantujo li videble ricevis influon de Ĥajam, Kavafis, Pessoa... Kelkaj poemoj en celakantoj estas laŭtlegindaj, kaj ni trovas verajn majstraĵojn (foje mallongajn –kaj trafajn!), ekzemple Trapezoj, mi, kaj, juĉe dompordo (la "galabijo en Bruselo" en la postparolo de Mauro Nervi). Aparte elstaras, laŭ mia gusto, Oksfordo, poemo forme perfekta kaj tre kamaĉeska:

(...) Pulsas plue la potenca
anim' de librotekoj, plenmatura,
aroma por eterne kun la puro
de spitaj, spritaj, splitaj konsciencoj.

Kaj la juvelo en la libro: Monologo kun Mediteraneo, poemo verkita en 1993 preskaŭ 200 versojn longa, kompreneble ankaŭ teknike kaj disvolve senriproĉa, kiu ja meritus apartan studeton. Ĝi plenas de memorindaj versoj -kiel aliaj poemoj ĉi-kolektaj- kaj la aŭtoro rakontas impresojn kaj pensojn pri la jugoslavia milito:

Ĉar viroj armisticos, viroj paktos,
kaj post la ritaj jeso kaj konfeso,
ĉi viroj siajn krimojn intermiksos
(...)
En la vilaĝo ĉio antaŭtimas.
Tagiĝas. Viraj ombroj en la valo
avancas, kuras, rampas kaj atendas.
Unuaj pafoj. Iu mortas ie.
(...)
La virojn ekzekutas. Kaj la inojn?
La inojn la soldatoj forkondukas
fiere al la tendoj kaj kabanoj.
(...)
–Ĉu ankaŭ vi -la maro min demandas-
obee trudus vin en fremdan sinon
pluroble sendefendan? Ĉu vi povus
konverti vin en ŝikan kanibalon,
en hidan kaj senbridan mizoginon?
(...)
Ĉu ni konas nin mem? Nia interno
kavernas, grotas, antras nesondeble.
(...)
La sekvo klaras, Mar': nenio nova.
Atako kaj okupo sin proklamas.
Detruo. Morto. Rompo de himenoj
kiel en Trojo, Varsovi', Bizanco:
aktoroj fluas, nur la armo samas.
(...)
En la rutin' kaj pigro miaurbaj
virga knabino ridas malamare.
Rankoro ĝermas inter blindiĝintoj,
en viroj remanencas prainstinktoj
kaj la maten' odoras pubohare.

Nesurprize, Auld angligis la poemon. En ĝi aperas alia el la aŭtoraj ĉeftemoj:

En ĉi epoko naŭze egoisma
neniu volas agi plu, personi,
esti si mem, individui plene,
sed nure parti, membri sendecide.
En ĉi epoko oni volas oni.

Omaĝoj kaj malomaĝoj -kiujn la leganto malkovru- iom tro abundas ĉi-libre (Auld, Boulton, Carr, Fernández, Georg Silber, Katulo, Le Puil, Liven Dek, Meva Maron, Régulo, Trifonĉovski, Waringhien...). Kaj ankaŭ al liaj e-aj gepatroj, Ada Sikorska kaj Ghian Carlo Fighiera en la libro-dediĉo -plus omaĝo al la veraj gepatroj en la dediĉo de saturno, Anastasio Camacho kaj María Cordón.

Labore, iom post iom, ni konas facetojn de la verkisto, ĉar li montras sian intimon, ĉefe sian aman mondon, nur po etaj dozoj... Preskaŭ ĉion ni devas diveni: Ŝajne iel-ial rilatas al amo Ĉu mi konas vin..., viajn, mi, ju kaj Varapisto, eble kaŝa am-poemo. Pri lirikaj sentoj Camacho ja parolas malfacile...

La neekzisto de dio reaperas en Damo kaj infano, plus la ideo de morto, same kiel en Oldiĝo, kiu insistas pri unu el la verkistaj obsedoj, nome tempopaso. Ĉi poemon konsistigas nur tri trafaj linioj:

Ĉiu-angule
kaj -molekule velki
aŭ nelgi.

Kaj en El Urana Romancaro miksiĝas du el la ĉeftemoj de la aŭtoro en vesto de facile lirlaj versoj, nome dioj maleblas kaj "vivo estas revokrevo", spicita per humureca enhavo kaj formo. Ĝuste humuron ni ja trovas plur-poeme, ekzemple en La melono -primovada amuziĝo-, Katastrofoj, Feliĉan LKK-naskalon!, Emancipo, Orela homo... Kurioze, kelkaj poemoj kamaĉaj -se mi rajtas uzi ĉi vorton- estas kantotekstoj por E-muzikgrupoj. Kaj fine la delica satiro Pri t.n. bestorajtoj, kun simpatia zamenhofaĵo en la tria parto: "Leono estas besto".

Ne ĉio brilas tamen en celakantoj: Foje nin surprizas ne veraj poemoj, sed nur ideoj aŭ etosoj por (kreotaj) poemoj, kiujn la aŭtoro ne sukcesis plene disvolvi. Bedaŭrinde, ĉar la libro povus esti ronde perfekta... Mi pensas pri Freneziĝinto, Scienca enigmo, En la parko, kaŭras kaj nokto. Ĉi lastan eĉ la aŭtoro agnoskas malbona 109a-paĝe -Kial do konservi ĝin ĉi-libre?

Ĉar mi rajtas libere aludi ankaŭ la samtempe eldonitan dulingvan poemaron saturno, mi ja faros. Teorie saturno enhavas poemojn verkitajn en du lingvaj versioj paralelaj (hispane kaj esperante) plus kelkajn poemojn unulingvajn kun la responda traduko. Nu, mi simple ne kredas, ke tia verkado eblas, ĉar laŭ la gurdita sed ververe vera eldiro de Mallarmé, poemojn oni faras ne per ideoj aŭ pensoj sed ja per vortoj... Speciala simbolo indikas kiu poemo estas la originalo, kaj kiu, la traduko: Kial, se entute tio gravas nur por la aŭtoro? Kaj cetere, foje aperas kiel tradukoj ŝajnaj originaloj.

Tradukanto ĉiam estas trukanto: multe pli tradukanto de poemoj, same perfida kiel naiva, nekorektebla fiaskonto, kiu tamen elaĉetas sin per strebo al alta belo... Camacho apartenas al tia tribo de falsistoj kaj pretendas traduki -sin mem! Nu, eble ne tro atentu miajn lastajn vortojn... Prefere mi ripetu, ke celakantoj fakte markas mejloŝtonon en la esperanta poezio. Jen libro, kiun mi certe relegos.

Antonio Valén

 

Reen al:

Celakantoj Saturno Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo