El Boletín 2005:

Vivo intelekta en Saturno

saturno: poemas bilingües / dulingvaj poemoj de Jorge Camacho
Eldonejo Bero, Roterdamo 2004

 

Post kelk-jara silento, almenaŭ libro-forma, la adopta madridano Jorge Camacho reaperas sur la panoramo de la esperanta literaturo per du sam-tempaj kaj paralelaj poemaroj: saturno –du-lingva eldono hispana-esperanta, aŭ inverse- kaj celakantoj. Ambaŭ volumoj kolektas la leonan parton de lia poezia produktado post la jaro 1989, kaj prezentas al la interesata publiko vastan rigardon, kvankam ne elĉerpan, super la spronoj kaj vitalaj zorgoj instigantaj la iaman teror-infanon -ve al li, ne plu infanan...- de la esperanta marĉeto.

En la volumo saturno, pri kiu mi okupiĝos, la aŭtoro fiksas siajn principojn kaj sent-koordinatojn pri plej diversaj aspektoj de la ekzistado kaj (mal)evoluo, ne nur homaj: de socia alieniĝo al detru-imuna mirego pri la universa teksturo kaj strukturo, kun disgutaj haltoj ĉe motivoj pli intimaj, i.a. amoro, soleco aŭ nostalgio.

Pluras la manieroj, per kiuj la poetoj malvualas mond-facetojn nevideblajn por la okuloj de ordinaraj neinicitoj. Ekzemple, la eŭska Jon Mirande -bardo natur-dotita per long-atingaj anim-okuloj- montras al horizontoj nete transcendaj. Lin ne korsetas la prema trud-kitelo de sensoj kaj spertoj; lin oscedigas nia "mondo de iluzioj, supraĵa kaj teda"; li fajfas pri raci(ism)a sciado, sufokinta "la prahoman intuicion". Mirande ribelas, kaj liveras propran, intraan, mem-konscian interpreton -ja deliran, sed ĉu tio gravas?- pri rutina mondo el bagatelaj aperaĵoj. Temas entute pri ŝamano, pri poeto-magiisto: la natura malamiko de la raciema intelektulo.

Kial do mi mencias Jon Mirande? Simple ĉar Jorge Camacho antipodas... Sed atentu!, ne misrange: nur lia mond-percepto iras diametre kontraŭan vojon. La ŝtofon, per kiu poeti kaj metafori li trovas senplie antaŭ la nazo: en nokta sak-strato, sur ruga vulkana pejzaĝo, en efemera elektrono, en fosilioj kaj stalaktitoj, aŭ inter la ringoj de Saturno. Li perintelektas kaj konvertas la naturajn elementojn en poeziajn arketipojn, laŭ kiuj li elverŝas siajn sentojn kaj impresojn pri demando esence eterna: nia loko sensignifa en universo ĉiam sama kaj kontinua. Kontraŭ eventualaj akuzoj, ke li vort-ludas per aspraj konceptoj li pravigas sin senapelacie:

Oni rajtas poeti per la vortoj,
sed ne per la konceptoj. Formi rimojn
kaj sonorajn kontrastojn. Metafori.
Tamen oni ne ludu elementojn
(plateno, ŝtal’, sulfuro) kaj tumorojn,
kikerojn, fosiliojn, galaksiojn.

[El Matemoj]

Lian renesancan, vast-horizontan sci-volon katenas kaj ekscitas ĉia-specaj manifestiĝoj biologiaj, fizikaj aŭ geologiaj. Per diligento propra al pasia entomologo li dissekcas insektojn, pivajn kaj nepivajn, retroiras al pratempo por serĉi netrovitan ĉeneron, teleskopas galaksiojn kaj mikroskopas partiklojn. Oni memoru pri La nekredebla ŝrumpanta homo, klasika filmo usona pri sciencisto, kiu pro akcidenta radiado ekŝrumpas, kaj ankoraŭ pli ŝrumpas, ĝis tia grado, ke li fariĝas infinite malgranda kaj eĉ komuni-pova kun la atomaj partikloj. Nu, ankaŭ Camacho perplekse rilatas al ĉirkaŭa materio, parto-prenas ludadon de karnoj kaj masoj en senĉesa, mirige kontinua ekvilibro:

Min perpleksigas ekzisto kaj vivo.
De pozitron’ kaj universo.
De lumbrik’, de insekto, de anzino.
......
Sed perpleksigas min pleje
onia neperplekso

[El Perplekso]

Aŭ:

Miraklas,
ke miriadoj, miliardoj da ĉi masoj
da senplumaj strutoj
hastas sur la pavimo sen interkolizii,
sen perdi la ekvilibron.
......
Ali-flanke, oni nomas pozitronio
la kvazaŭstabilan, efemeran kombinon
de pozitrono kun elektron’;
atom’ ekzota

[El Pozitronio]

Tial ke la enhavo estas aranĝita laŭ strikte kronologia ordo, kaj ne ekzemple laŭ motivoj aŭ inspiroj, alternas konceptaj poemoj, pli-malpli alt-flugaj, kun ali-foje banalaj specimemoj pri kap-al-teraj marotoj: ekzemple, konto-reguligoj kun la ŝatataj malamikoj -de Bush al Silfer, kun halto ĉe la Papo kaj PP 1)- aŭ kun Dio mem. En tiuj okazoj montriĝas ioma inklino al pamfletismo, eble mapli konvinka ol en aliaj higiene vitriolaj satiroj de la aŭtoro, kiel La liturgio de l’ foiroLa Majstro kaj Martinelli.

En detala postparolo, kronanta la libron, pri la kamaĉa verkaro kaj literatura itinero, Gonçalo Neves rimarkigas: "okazis [en saturno] unua-foja klara poezia alfronto –kvankam ankoraŭ iom intelekte kribrita- de amo kaj amoro". Mi konsentas kun la portugalo. Ie kaj tie ekflagras tra la volumo sparkoj rivelantaj intimajn amo-vibrojn, kiuj plene tuŝas la korajn fibrojn de la leganto. Tamen, la intelekta karapaco, per kiu la aŭtoro kadras kaj kvazaŭ ŝirmas sian internan elfluadon, iom dampas aŭ eĉ fremdigas kelkajn intimajn kordojn de lia propra sent-maniero. Aŭ povas esti, ke mi simple eraras, kaj poeto rajtas ja ne malkovri siajn plej kaŝitajn korajn faldojn.

Malgraŭ ĉi lasta hezito, apenaŭ tuŝanta la esencon kaj ambicion de la poemaro, mi opinias saturno varme rekomendinda libro. Aldone, danke al la du-lingva eldono, hispan-lingva leganto ricevos ankoraŭ premion: kompari impresojn kaj spurojn -almenaŭ por la subskribinto ne ĉiam egal-efektajn- de ambaŭ versioj, hispana kaj esperanta.

Joxemari Sarasua

1) PP au Popola Partio: dekstra hispana partio, al kiu la autoro ver-ŝajne ne apartenas.

 

Reen al:

Celakantoj Saturno Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo