Postparolo

Pri limoj ni ne insistu

En sia eseo pri la poezio de Jorge Camacho, aperinta en ties poemaro Celakantoj (2004), Mauro Nervi elstarigas lian poezion kiel mejloŝtonan kontribuon al la realisma tradicio de la Esperanto-literaturo. Mi ne emas diskuti pri difinoj, sed nur atentigas pri tio, ke variantoj de realismo estas diversaj: psikologia realismo, magia realismo, socialista realismo ktp. Se ni deziras subteni nin per la ĝenerala difino, ke realismo estas termino aplikebla pri pli-malpli ekzakta prezentado en iu ajn literatura verko de la ĉiutaga vivo en iu ajn loko aŭ periodo, ni povas taksi poemojn realismaj, se ili prezentas realajn homojn, lokojn aŭ situaciojn per rekta, preskaŭ proza stilo, kiel ekzemple certaj poemoj de Walt Whitman kaj Carl Sandburg. Sed eĉ ĉe tiaj realistaj poetoj oni povas konstati transformojn de ordinaraj, konkretaj realaĵoj en novajn realaĵojn, objektivajn aŭ subjektivajn. Fakte, ne havas multan sencon insisti pri limoj, ĉar la homa pensado emas muldi la t.n. konkreton de la vivo laŭ siaj bezonoj, transformas ĝin en novajn malŝajnojn axu kvazaŭŝajnojn. Profundajn verojn povas liveri tia procezo, kiuj plej bonokaze retrovas sian originon post la interna esploro, tiam ĝiseble konturinte plene realan komprenon. Efektive, oni povas rigardi ĉiujn serioze konceptitajn poemojn, ĉu rekte realismajn laŭ difino, ĉu romantikismajn, aŭ ĉiel intermezajn, kiel serĉadon celantan al vero kaj realo. Ne havas multan sencon kategorii poetojn, – ĉiu poeto, kiel ĉiu homo, estas escepto de aliaj poetoj, aliaj homoj. Kaj tia poeto, kompreneble, estas Jorge Camacho: unika, kun siaj propraj trajtoj, inklinoj kaj solvoj, sendepende de aliaj kondiĉoj krom de tiuj de li mem. Oni povas klasifi lian poezion kiel konkrete realisman, se oni volas, sed tiam oni nepre atentu pri tio teni malfermaj la pordojn al interpretoj alidimensiaj. Eble tiam sin prezentos invito transiri la konkretan sojlon.

Kronologiaj sugestoj

Ĉi-nova poemaro de Jorge Camacho enhavas poemojn verkitajn en la nuna kaj lasta jaro, kaj konforme al ordiga registremo, interesa ĉe poeto, ĉiu poemo tenas sian ateston de "kie kaj kiam" fine de la libro. Tiu registrado informas pri lokoj de origino en diversaj landoj: Japanujo, Tajvano, Francujo, Hispanujo; kelkaj demandosignoj tamen indikas necerton, aŭ pli probable verkadon dumvoje inter du lokoj: Bruselo – Madrido. La zorgo montrita en tiuj indikoj lokaj kaj tempaj sugestas konvinkon de la poeto, ke ambaŭ gravas kiel fonoj de poemoj kaj sekve por kompreno. Ni povas, ekzemple, kompari kontraŭmete du poemojn verkitajn malsamloke kaj malsamtempe, tamen komprenige kunligeblaj:

Miraĝoj

De mia lando
mi nur portempe foras,
tamen ĉi tie
la nelgan ĉiutagon
apenaŭ plu memoras.
Eventuale
facilus ĝin rezigni
por rekomenci
de nulo, kaj jarfine
al kelkaj vivosigni.
Sed mi reiros
al sonĝo ĉiutaga
kaj ĉi mirinde
reala efemero
fariĝos svaga, svaga ...

 

Dimensioj

Tra la fenestro,
el la hejmo la mondon
aŭ reciproke.
Sed vitro jen spegulas
jen brilas mem, alvoke.

Laŭ la kronologio la poemo Miraĝoj estis verkita en Tajvano en marto 2005, Dimensioj en Madrido pli ol du monatojn poste. Estas rimarkinde, ke la unuan poemon la poeto verkis en unu sama tago, sed la dua lin tenokupis tutajn kvin tagojn, kio indikas malsaman animstaton. Mi tiel komprenas, ke la lokaj kaj tempaj indikoj ludas kunligan rolon ĉe la du poemoj. Estas facile eksenti la kontraston inter la ĉiutaga rutino de la poeto sialande kaj lia deziro plilongigi sian restadon en la "mirinde reala efemero" de ekzota Tajvano. Reveninte hejmen la fenestro fariĝas kvazaŭ dudirekta trairejo, tamen iluzio, almenaŭ portempe. La poemverka kronologio havas sian rolon en la konstruo de la interna signifo de la du poemoj.

Japanaj papilioj

Ambaŭ tiuj poemoj estas verkitaj laŭ la klasika japana versformo tankao, kiu konsistas el 31 silaboj (5, 7, 5, 7, 7). Tiun formon la poeto uzas 40-foje en la nuna libro kaj la hajkon, alian japanan versformon 17-silaban (5, 7, 5), 8-foje. En sia antaŭa libro, Celakantoj, li ankaŭ iom uzis tiujn versformojn, precipe la hajkon. Ŝajnas do konvene diri kelkajn vortojn pri tiuj tradicie plej ŝatataj poemformoj de Japanoj antaŭ ol pli esplori la japaneskaĵojn de Camacho.

La versformo de la tankao havas sian originon en la 7-a jarcento kaj siajn radikojn almenaŭ parte en la japana skribo, kie silaboj ludas rolon konforme al la naturo de la lingvo. Tankao havas nek rimon nek taktan ritmon paralelan al la verspiedoj en okcidenta poemo, eble ĉefe pro tio ke akcenta diferenco ĉe silaboj estas nesignifa en la lingvo mem. Tiu versformo trairis multvarian evoluon, kies ĝenerala tendenco estis esprima disciplino, celanta laŭeblan ŝparon en esprimado de la koncerna temo. Tiu ŝparemo kondukis en postaj jarcentoj al nova ekstremo: forfaligo de du linioj de la tankaa formo, tiel ke restis nur 17 silaboj en tri linioj. Tiu versformo, la hajko, ĉiam poste estis aplikata samvalide kun la tankao kaj estas ankoraŭ hodiaŭ populara ĉe la japana popolo.

Oni povas ja miri pri la vivenergio de tiuj poemaj papilietoj tra la jarcentoj. Ŝajnas ke ĉiu generacio ekhavis geniulojn, kiuj elsavis ilin de la danĝeroj de la tradicio: ke la simpleco degeneru al banaleco, la pureco de la koro al sentimentaleco kaj la lingva arto al ŝvelvorta bruo.

Okcidentano, kutimiĝinta al rimitaj sepmejlaĵoj, povas miri pri la sentruda kontentiĝemo kaj senkondiĉa memdisciplino de la japana poeto, kiuj iafoje ŝajnas proksimi al asketismo. Japana poemo ne surhavas iun etikedon gvidan al kompreno; ĝi montras al sia leganto la ĝentilecon permesi al tiu ĝisfini laŭ sia propra kapo la duondiritan. Kaj ofte estas la tute ne dirita, kio estas la plej grava. Teksaĵo delikata estas tia poemo, teksita parte el silento. Kaj kiam la sola diro ŝajnas nur io ordinara, io ĉiutageca, oni povas supozi, ke la poemo prenas sian validon el nova takso de tio, kion oni kutimas nomi ĉiutageca. Kaj tiu nova takso trovas sian ekeston en delikata realismo, fakte speciala vivrigardo, tradicie esenca ĉe la japana popolo, vivstilo kiu nature sekvigas poezion de interna profundo. Almenaŭ tiel estis. Antaŭ preskaŭ tri jardekoj mi loĝis dum kelka tempo en japana hejmo. La avino en la familio, kiu estis en siaj naŭdekaj jaroj, havis la kutimon ekde multaj jaroj ellitiĝi tre frue por balai la pavimon antaŭ la domo. En la fino de la ĉerizflora periodo frusomere la pavimo estis kovrita de palruĝaj floroj falintaj de la ĉirkaŭaj arboj. Tiam ŝi verkis jenan tankaon:

hoki te ni
ĉiri ŝiku sakura
uĉi nagame
ŝibaŝi tatazumi
hakimo evarazu

t.e. kun balailo en la mano / kaj vidu: dense falintaj ĉerizfloroj / mi rigardas al la malproksimo / tiel staras longan tempon / lasas laboron atendi. Tiel pensis tiam virino maljuna. Por ŝi esprimi sin poezie pri sia ĉiutaga okupo estis natura afero. Kiel nuntempe statas tiu rilato inter la ĉiutaga vivo en Japanujo kaj la tradicia poezio estas granda demando. Mi tamen volas kredi, ke la poezio havas tie daŭre gravan rolon. Sed informoj ja estas iom disdirektaj kaj necertaj.

Formoj sen formuloj

Sed tio estas certa: la fiksitaj japanaj versformoj fascinas kaj altiras imitantojn en la okcidento, ekde la komenco de la lasta jarcento. Ĉe Camacho tiu fascinado havas pli profundajn radikojn ol ĉe multaj, liaj spertoj kaj travivaĵoj en Japanujo donas certan aŭtentikon al lia prefero por tiuj formoj en Eklipsoj. Ĉu li sukcesas aŭ entute celas sekvi la artan vojon de la kvar grandaj majstroj: Baŝo, Buson, Issa kaj Ŝiki, estas alia afero kaj ne devas multe koncerni nin. Camacho iras sian propran vojon eĉ inter la striktaj limoj de nombro de silaboj. Sed certe oni povas konstati ĉe iuj el liaj japaneskaĵoj subtilajn sugestojn pri tiu interna realaĵo, kiu ĝenerale karakterizas tradiciajn japanajn poemojn. Ni perceptas tion ekzemple en la jam citita tankao Dimensioj. La jen-jena rolo de la vitro estas virtuala, ne reala, ĝi ne servas kiel utila travideblaĵo, nur emfazas la senrezultan tien-reen-iradon aluditan en la komencaj versoj. Aŭ tiel mi interpretas. La tankaoj de Miraĝoj estas pli rektesprimaj, tamen sugestas nedirojn de komenco ĝis fino pri iu "reala efemero", kio kongruas kun subtavolaj signifoj de multaj japanaj poemoj.

Grandparte la japana tradicia poezio havas intimajn ligojn kun la naturo. Malmulte tiel ĉe Camacho. Tamen, ĉi tie sekvas du tankaoj tiutemaj:

Rekonstruite
la reto splendas nun.
Ho araneo!
– sizifo sensignifa
post paso de tajfun’.
(Araneo)

Arvikolinon
kortezas arvikol’.
En la tombejo
cipresa semo ĝermas
sub ombro de pirol’.
(Nature)

La interna vivo de tiuj poemoj estas garantiita per kontrastoj: rekonstruo kontraste al sensignifo, amindumo kaj ĝermo kontraste al tombejo. Vivo kontraŭ morto.

Ĝenerale la japaneskaj poemoj de Camacho iras sian apartan vojon, la poeto ne lasas sin ligi per iuj eventualaj preskriboj, kiom ajn tradicie sankciitaj. Li tamen kutime sekvas la silabnombran formon de la tankaoj, kiujn li evidente preferas al la hajko, supozeble ĉar la tankao per sia plia longo kaj latente logika konstruo ebligas evoluigi temon ĝis emfaza konkludo, rezone akceptebla. Ni rigardu iom tiun metodon de Camacho:

Se vi kundrinkos
bieron kaj sakeon
kaj ruĝan vinon
ne miru ke vi startis
enkape lavmaŝinon.
(Postebrio)

Jen ni havas la "premisojn" en la unuaj tri linioj, la "konkludon" en la du lastaj. Similan konstruon oni vidas en En la viskiejo Annie Hall, Robinsone, Gulivere, kaj pliaj. Humuro volonte akompanas tiujn. Sed ia formulo neniel taŭgas por ĉiuj tankaoj de Camacho, lia gamo facile svingas sin inter diversaj specoj de seriozo – ironio, kritiko, indigno, kaj envere ankaŭ lia humuro estas plej ofte serioze nuancita.

Ĉu sago preta neeviteble flugu?

Elstaras tiuj poemoj kiujn la poeto verkis en Hiroŝimo. Samtitolaj ili estas, memorigaj pri la dato de la atombomba eksplodigo super la urbo antaŭ sesdek unu jaroj: Datrevene, tri tankaoj, kaj Datreveno, longa poemo de kvinpiedaj versoj senrimaj sed liberforme impresaj, enkondukita per tankao. Tiuj du poemoj, unu verkita en Hiroŝimo, la alia almenaŭ komencita tie, formas la signifo-kernon de ĉi-nova poemaro de Camacho. La realismo de Datrevene estas rekta kaj nuda, tiu de Datreveno kunplektita kaj demandara. Demandoj resonas tra la poemo, respondoj ne sin donas, nur montras al pliaj demandoj:

Kaj kial, nur tri tagojn poste, brave
ripeti la prodaĵon? Sciomankaj,
cent kilometrojn for de Nagasako,
infanoj de la urbo Kumamoto
proksima al vulkan’ (la monto Aso)
vidis leviĝi altan fumkolonon
el nigra, ruĝa fumo, dum la korpoj
sentis la teron tremi malnature,
kvazaŭ omena signo de l’ mondfin’.

Datreveno estas poemo aparte taŭga por efika deklamo, ĝiaj senindulge marŝantaj epizodoj, demandoj, meditaĵoj tiel impete sin sekvas, ke voĉa vivigo nepre intensigas la indignan retorikon de la poemo, dum silenta legado emas perdi la kurson. La ĉi-supra epizodo bone rivelas tiun latentan esprimivon. Demandon, kie la vortoj "brave" kaj "prodaĵo" rolas sarkasme, sekvas bildo de infanoj kiuj senscie vidas el malproksimo la atombomban fumkolonon super Nagasako, kredante ĝin de natura origino, ĉar vulkanon ili konas kaj komprenas. Sed la tero tamen tremas "malnature" kio tuj distordas la bildon ĝis teruro. Kaj sekvas jena demando, profunda, kvankam ĝenerala:

Ĉu ĉar la sag’, se preta je paf-arko,
neeviteble devas flugi for?
(Datreveno, linioj 83-93)

Ĉu la respondo povas nur esti jesa, ĉar la homan naturon daŭre okupas perfortemo naskita de timo aŭ avido? Ĉu tial la sago verŝajne devas flugi de la streĉita ŝnuro? Tamen same daŭre restas duboj: "Natur’ klarigas ĉion kaj nenion ..." (linio 107). La poemo ne havas respondon, sed ĝian senesperon eltenigas la malcedema energio de la poeto mem, li havas taskon, li havas rolon, li havas devon protesti kontraŭ jeso al la deklarita neeviteblo.

Invito al akompano

Tiu ĉi nova poemaro de Camacho sufiĉe diferencas de la du antaŭaj por pravigi mensan bildon de vojaĝanto senhaste pluiranta sur la poezia vojo, haltinta de tempo al tempo por mediti kaptitajn momentojn kaj ilin fiksi per zorge elektitaj vortoj sen multa prokrasto. Precize tiel agis la japanaj poetoj per siaj miniaturaj versformoj. Momentojn ili kaptis, kutime ligitajn al la naturo, precipe la sezonoj, prezentis ilin per konkreta bildo kaj sugesta transpenseblo aŭ paralelo. Jorge Camacho certe scias kapti tiajn bildigajn momentojn. Sed lia politike humanisma konscio, lia indigna socikritikado, aŭtente ĉeestaj en liaj antaŭaj poemlibroj kaj en la granda poemo Datreveno en la nuna, atestas esencan karakteron de lia krea dinamiko, kiu sendube daŭre ecigos liajn poemojn. Sed tio ne signifas ke al tiakonscia poeto ne estu permesite ankaŭ promeni senhasteme kaj trankvil-medite sur la poezia vojo, kiam al tio instigas la cirkonstancoj. La nuna libro pli ol kelkgrade atestas tian senhastan promenon, kiu invitas nin, la legantojn, al sentruda akompano.

Baldur Ragnarsson

 

 

Reen al:

Eklipsoj Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo