Survoje3
libroj • kritiko • recenzoj

Mikaelo Ternavski

Tra mi lumas la eterno

(Albert Goodheir, “Enlumiĝo”)

Dum mi legas poemojn, kiuj ne plaĉas al mi, en mian kapon trudiĝas penso: ĉu entute iu bezonas poezion? Interna voĉo respondas al mi, ke sendube poezio estas bezonata, sed ne estas sciate – por kio?

Tamen se poezio vekas admiron kaj donacas ĝuon, mi ne profundiĝas en la problemon – por kio. Mi ĝojas, ke ĝi ekzistas. Antaŭnelonge mi venis en Esperantujon, kaj por mi estis feliĉo malkovri por mi poezion de Albert Goodheir. Sufiĉas rememori la versaĵon “Malgraŭ ĉio”. Oni povas diri, ke ĝia ritmo ne tre originalas, sed mi volus nomi tiun ritmon alie – ĝi estas la ritmo de saĝo.

Min mirfrapis, ke preskaŭ ĉiu frazo en la verko havas sian specialan sencon, sian artan destinon, t.e. ĉiu proporcio povas vivi memstare, sendepende. Vidu mem: “Mi solecan padon paŝis”, aŭ “frontis al la vintra vento”, aŭ “okulferme mi alcentras” kaj aliaj. Sed kiam ĉiuj frazoj kuniĝas kaj funkcias jam la tuta verko – aperas nova kompreno, kaj efektive oni povas diri: “tra mi lumas la eterno”.

Klaras, ke alta poezio estas reale funkcio de animo sed ne racio. Eblas pli precize – animo prezentas la eternon, kiu en tiu momento fariĝas perceptebla.

Kiel perfektan floron de saĝo kaj belo mi traktas versaĵon “Adoro”. Al mi banale mankas vortoj por esprimi la sentojn, kiujn elvokas en mi ĉiu verso de tiu ĉi verko. Aparte restas en la memoro l’aserto: “neniu ter-estaĵo mutas ŝtone”.

Jes, la versaĵoj estas filozofiaj en la plej strikta senco de tiu vorto. Prave opinias usona poeto Richard Wilbur, ke socio ne devas akcepti poezion kiel fonton de novaj filozofiaj pensoj, religioj kaj precizaj saĝaj konkludoj. Mi konsentas kun la opinio, sed malgraŭ tio mi ne povas trovi alian difinon por tiaj versaĵoj.

Endas noti, ke la versaĵoj estas verkitaj kun vera inspiro. Ja versaĵo ne povas aperi kiel rezulto de simpla rezonado, necesas talento kaj inspiro. Simbolo aperas en la momento de travivaĵo, maltrankvilo, sufero. Tiam naskiĝas teksto, tio signifas ke poezio komencas sian interpretan sorton. Kaj poezio ĉiam devas semi grajnojn de maltrankvilo, sed ankaŭ de optimismo. Vanus ripeti, ke la poezio de Albert Goodheir respondas al ĉiuj ĉi postuloj.

Min emociigis ankaŭ tiaj versaĵoj, kiuj unuavide ŝajnas simplaj. Vere nur ŝajnas, ĉar ili kaŝas en si ion misteran kaj signifoplenan, kaj kompreni ilian plenan signifon tute ne estas facile.

Franca poeto Pierre Jean Jouve skribis, ke plenan sencon de poezio ni ofte ne scias, kaj ĉiu poemo, se ĝi estas aŭtenta, restas por ni enigmo. Mi tenas en la memoro ĉi tiun bildon:

En matenduonlumo
grakas kvar kornikoj
en nigra humo
sub frosto senlace
miloj da radikoj
kun printempo konspiras –
Atente, pace
inter arboj mi iras.

En la enkonduko al la poemaro William Auld skribis, ke “... la poeto Albert Goodheir jam akiris multajn admirantojn, inter alie – evidente – min. Tiu ĉi volumo akiru por li multajn novajn”. Mi volas diri, ke William Auld pravas.


Reen al: