“Eola harpo”

Mikaelo Giŝpling “Eola harpo” – Moskvo: Eŭropa Jura Universitato, 1999. -  106 paĝoj

Jekaterinburgon vizitis vera neĝa vintro: de hieraŭ abunde falinta neĝo kuŝas surtere kaj ne nur ĝojigas la okulojn per sia netuŝiteco kaj pureco, sed ankaŭ memorigas al mi  la puran, blankan paperfolion, kiu atendas mian komentarion pri la legita libro. Kaj mi ŝatus komenci ĝin de la fragmento el unu el ĝiaj poemoj:

“Ekvekiĝi kaj ekvidi sian vojon blanka, blanka!
La aŭtunan grizan koton kovris nokte la plumono,
Mi, trafinte en la vintron, al la neĝo estu danka:
Kune kun la neĝ’ alvenas kvietiĝo kaj pardono”

 Certe vi jam konjektis, ke mi skribas pri la poezia libro : )  Jes, tio estas la 106-paĝa poemaro de Mikaelo Giŝpling “Eola harpo”, eldonita en 1999 en Moskvo de Eŭropa Jura Universitato. Mikaelo Giŝpling estas unu el miaj ŝatataj Esperanto-poetoj, kaj mi ofte relegas liajn verkojn, rememoras liajn strofojn kaj laŭokaze ilin deklamas. Li naskiĝis en la 1924-a jaro en la siberia urbo Irkutsko, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li aŭtodidakte lernis Esperanton. En  1957, kiam en Moskvo okazis Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, li aliĝis al aktiva Esperanto-agado kaj fondis baldaŭ junularan Esperanto-klubon “Fajrero” kaj iĝis ĝia prezidanto. Ekde 1998 la poeto loĝis en Israelo. Estas interese, ke nur meze de la sepa jardeko de sia vivo li komencis tradukadi ruslingvajn poemojn en Esperanton kaj en 1991 ekverkis originale. Plurfoje liaj poeziaj verkoj gajnis la unuan premion en Belartaj konkursoj de UEA.  Entute estis eldonitaj kvar liaj poemaroj: “El sisma zono”(1994), “Eola harpo” (1999), “Tie ĉi tie” (2003) kaj “Vespere” (2008).

Laŭ mi ne hazarde la titolo de la poemaro, pri kiu mi nun skribas, estas “Eola harpo”.  Eola harpo estas antikva muzikilo, nomita tiel omaĝe al helena mita mastro de ventoj Eolo; ĝi havas formon de mallarĝa kesto, ene de kiu estas etenditaj 8-13 kordoj, pinĉataj de vento. Kaj en la unua poemo de la libro la aŭtoro mem komparas sin kun tiu muzikilo:

“Mi estas harpo. Mi sonoras
Sub tuŝoj de libera vent’…
Jen sonas rido, jen lament’,
Sed miaj kantoj ne valoras…”

Multaj estas la problemoj de nia vivo, kiuj maltrankviligas la poeton.  Ofte liaj poemoj aperas sub la influo de la fortaj vivtravivaĵoj. Kaj ni vidas en ili lian ĝojon aŭ ĉagrenon, doloron aŭ esperojn, ligitajn kun la estonteco. Ni ofte renkontas en lia poezio filozofiajn meditojn, kiam li trafe esprimas problemojn de la homa animo kaj strebon al anima ekvilibro, al harmonio kun si mem kaj kun la naturo kaj mondo. “Por kio sur la ter’ kunvivi  ni ne povas? Por kio regas pac’ nur ie en ĉiel?” ,- demandas li. Kaj denove en alia sia verko:

“Por kio?.. Kiu tion diros
Kaj trovos sencon de l’ motiv’,
Por kio logas nin la viv’,
Dum nepre nia fin’ aliros?” 

Tiuj eternaj demandoj turmentas lian animon, kaj li serĉas respondojn al ili. La poemaro  “Eola harpo” enhavas buntan kolekton de poeziaĵoj, spegulantaj diversajn temojn: pri poezio     (“ Poeto”, “Versado”, “Bardo” k.a.); arto (“ La arto”, “ La artisto”, “ Pentro” k.a.);  muziko (“La luna sonato”,” La Naŭa”); literaturaj herooj (“Loĝantoj de l’ merita libroŝrank’“, “La homaj sortoj kaj la libraj sortoj”, “Don Juan”, k.a.); bibliaj mitoj (“Al la paĝoj de l’ biblio”, “Kaino”, “Noa”,” Raĥel’”, “Eliro” k.a.) kaj eĉ pri politika situacio en  Rusio (“Mia kara povra land’”,”Elektonte”, “Lecionoj de Historio”k.a.)  En liaj poemoj ege gravan rolon ludas la naturo. La poeto majstre pentras la ĉarmon de la aŭtuna, vintra aŭ printempa pejzaĝoj, scipovas per magio de vortoj transdoni la kolorojn kaj aromojn, la belecon kaj varmecon de la naturo kaj sentoj. Jen, juĝu mem:

“ La milda sun’, kaj la karesa vento,
Kaj la profunda, diafana blu’…
Ho, kia bel’! Ne pasu la momento –
Ĝi daŭru plu,
Ĝi ĉiam daŭru plu!”
Aŭ ankoraŭ:  “La aŭtunan fungaromon
                         La arbar’ elspiras onde...
                         Mi ripetas vian nomon –
                        Senresponde, senresponde…”

En la poezio de Giŝpling ĉeestas ankaŭ la Esperanto-temo. Kaj kvankam li skribas:

 “Ne diamanto estos mia kanto,
Sed restos ĝi ne pli ol ĉipa stras’
Kaj tamen ĝin rigardu ĉe okaz’,
Se al vi plaĉas lingvo Esperanto” ,

li kreis belegajn poemojn, kiuj pruvas la valoron de la Internacia Lingvo. Jen la strofo el la “Eola harpo”:

“Sed aŭdu voĉon de krianto
En la dezert’… Sur la paper’
Min gvidis sole la esper’,
Ke iam venkos Esperanto.
Ĝi en aspiroj siaj pravas –
Por tio kantu mia harp’…” 

Kaj ĉi tie maleblas ne citi ankaŭ liniojn el lia fama poemo, aperinta jam en lia poezio pli poste, “La lingvo de Espero”:

“Min logas tiu ĉi komuna idiomo –
La lingvo de esper’ de Majstro Zamenhof,
Belsona, kiel flut’, por poezia strof’
Kaj kuniganta homon kun la homo”.

Giŝpling estas eksterordinara poeto, kiu kapablas krei mirindan poezian mondon, riĉan je ritmoj, rimoj, sonoj, koloroj, bildoj, kaj liaj poemoj sonas kiel ravaj melodioj! Eblas longe skribi pri la beleco de liaj verkoj, pri la maniero kaj formoj, en kiuj la poeto ilin prezentas kaj pri la rimedoj, per kiuj li esprimas sin kaj vibrigas en ni kordojn, same agorditajn kiel liaj. Sed mi nur denove citu la liniojn el lia poemo “ La versado”, kiu kronas la priskribitan de mi libron:

 “Poezian teksi ŝtofon
Sen kutima vefto-varpo,
Kiel pleksas sian strofon
Vento en Eola Harpo,
Kapti pacon kaj kverelon
De la mond’ por verson skulpti –
Nur submeti la orelon,
Nur aŭskulti, nur aŭskulti…”

Mi varme rekomendas la libron “Eola harpo” al tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekkonis Esperanto–poezion: ĝi en bela kaj klara maniero malfermos al vi la mirindan mondon de poezio!

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)

 

Reen al:

Eola harpo. Mikaelo Giŝpling Listo de recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo