Flugu la Korvo!

Unu el la plej riĉaj kaj lerte konstruitaj originalaj Esperanto-dramoj estas la soci-politika unuaktaĵo Korvo, verkita en 1936 de la japano TABATA Kisaku (1912-1990). La teatraĵo aperas en la kolekto Japana kvodlibeto, eldonita en 1965 de J. Régulo.

Korvo, prezentita en Francujo en 1976, diverskiale studindas, sed aparte pro tio, ke la aŭtoro estis unu el tre malmultaj profesiaj dramverkistoj en branĉo, almenaŭ en Esperanto, dominata de amatoroj. Li membris en japana dramista asocio kaj verkis japanlingvajn radio- kaj televido-dramojn. Krome, Korvo reprezentas maloftan ekzemplon de Esperanto-dramo devenanta de azia lando: ĉirkau 75% de la originala Esperanto-dramarto originas en Eŭropo kaj pliaj 10% en anglaparolantaj landoj, kiaj Usono.

La unuaktaĵo surscenejigas kamparan malidilion, kiu anticipas estontan revolucian epokon: ‘Iam venos glora tempo, kiam la malpotenculoj leviĝos kaj la potenculoj malleviĝos’. La plurtavola intrigo pivotas ĉirkaŭ ekspluatata etbienula familio, kiu pene vivtenas sin per ‘terpeco simila al la frunto de kato’. Tamen, kaj tiel leviĝas la dramo super nivelo nure ŝablona aŭ krude propaganda, same kiel la riĉulo Gonzo mizerigas sinjoron Ono kaj lian familion, ankau Ono mizerigas la laboriston Senzo. Kiam Senzo deklaras sin nekapabla repagi siajn ŝuldojn, ĉar ‘nenioble de nenio estas nenio,’ Ono diras, ke Senzo vendu sian filinon por havigi al si la monon.

Fine de la drameto Ono rekonas kaj pentas sian konduton. La ŝanĝiĝo en la karaktero de Ono kaj ties spirita evoluo profundigas la dramon: ne temas ĉi tie pri simpla, unuflanka karaktero sed pri psike rondiĝanta homo. Ankaŭ la edzino de Ono, nomata en la dramo simple la ‘patrino’, prezentas homon kompleksan kaj ŝanĝiĝeman; samtempe ŝi ludas simbolan, pli poezian rolon, kiu simile elstarigas la dramon. La edzino, lau la didaskalio, estas frenezulino (tion neas la filo), kiu celas protekti sian memplantitan persimonarbon ne nur kontrau la korvoj, kiuj provas formanĝi la fruktojn, sed ankau kontrau Gonzo, kiu informas ŝin: ‘La arbo estas mia. Ĉu vi forgesis, ke via edzo hipotekis la teron kaj domon?’ Fine de la dramo ŝi mortpafas Gonzo-n, dirante: ‘Mi venĝis sin. La korvo mortis.’

Notindas, ke estas la patrino, kiu tiel, mortpafinte la ekspluatanton, anticipas la revolucion. Sed neeblas elmemorigi, ke la patrino frenezas: ne la klera, edukita filo, kun posteno en la urbo, iniciatas la revolucion, sed malklera, needukita frenezulino. Tiel la autoro sugestas - almenaŭ tiel eblas argumenti - ke nur frenezuloj lanĉas revoluciojn: vidpunkto subtile reliefiganta la revoluciemon senteblan en aliaj partoj de la unuaktaĵo.

Drame Korvo elstaras. La karakteroj vivas, suferas kaj pro tio plene kredeblas: drame ĉiuj esencas. Pli kompleksaj, certaj, estas la roloj de patro kaj patrino: tiuj povus prezenti interpretajn malfacilaĵojn al esperantaj aktoroj pure amatoraj.

Krome en la dramo abundas konflikto: tiamaniere ĝi lingve kaj enhave neniam lamas. Kolizias riĉeco kontraŭ malriĉeco; urbo kontraŭ kamparo (Ono, seniluziiĝinta, sopiras la brilecon de la urbo, sed lia filo memorigas lin, ke ankaŭ en urboj suferas la homoj, kaj krome lia devo estas resti); kaj ankaŭ homo kontraŭ homo: patrino kaj filo; patrino kaj Gonzo, patro kaj Senzo. Sugestite estas krome, en la karaktero kaj agado de la patrino, ke al la homaro necesas naturo, kontakto kun la nehoma mondo: fine de la dramo la patrino, kiu mortigis por protekti sian arbon, ĝin karesas. Kaj ĝuste tiam, en la fino, estas simbole prilumata la vizaĝo de la - ja freneza - renversinto de la ekzistanta ordo: ‘Subite ŝi ekridegas freneze. La suno subironta ĵetas al ŝia profilo ruĝan lumon similan al la freŝa sango’.

Eblas nomi Korvo tragedio. La tragedio, tamen, elfluas ne el la interno de la karakteroj sed el la eksteraj, sociaj kondiĉoj. Pli bone, do, nomi ĝin simbolisma soci-politika dramo – dramo, kiu ĉerpas malmulton el la japana kulturo, sed kiu turnas sin spirite ĝis la politikaj eventoj en Europo de la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Iasence oni traktu Korvo kiel specon de kampara kaj drama komentario pri Metropoliteno kaj la tiama epoko: certe ĝi inspiriĝas de la sama etoso.

Leviĝas la demando, ĉu eblus hodiaŭ prezenti la dramon. Certe, pro la karakterizado, kaj ankaŭ pro la diversaj teĥnikaj postuloj, amatora grupo sentus sin streĉata. Aliflanke Korvo, eventuale pli ol iu ajn alia ‘klasika’ kaj originala Esperanto-dramo, pro ĝia multtavoleco, ĝia karakterizado, ĝia nature fluanta lingvo kaj ĝia daŭre aktuala enhavo, meritas seriozan atenton ne nur de studantoj kaj literaturistoj sed ankaŭ de niaj verdaj aktoroj kaj reĝisoroj.

Paul Gubbins

 

Reen al:

Japana kvodlibeto Ĉefpaĝo originala literaturo