Geoffrey Dalrymple Nash: Miniaturoj

NASH, Geoffrey Dalrymple ; Miniaturoj ; 50 poemetoj ; 1931 ; 58 p.

"Nash sternas mozaikaĵojn ĉie kolektitajn; ili iĝis versoj sub lia mano, kiun estras saĝo, mildo, ĉionkompreno, amo al ĉiu subsuna kreaĵo kaj senlima bonkoreco. Lia lingvaĵo estas pure poezia, belforma kaj formriĉa." /Butin, Heroldo de Esperanto, 1931, n-ro 45.

"Ĉarmaj poemoj, sed kun ĉieaj adasismoj, tro oftaj gramatikaj eraroj kaj aliaj makuloj, kiuj povas neniigi eĉ la plej allogan ĉarmon." /Newell, The British Esperantist, 1931, p. 109.

Legu recenzon de Ludoviko Totsche el Literatura Mondo 1932: Miniaturoj

Legu recenzon de L.N. Newell el The British Esperantist 1931: Miniaturoj

Legu recenzon de Karl Minor el Germana Esperantisto 1932: Miniaturoj

Legu recenzon de Robo (Reginald Banham) el La Suda Kruco 1932:
Miniaturoj

Reen al: Geoffrey Dalrymple Nash - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj