KLASIKA LIRIKO

Valentin MELNIKOV, Klara ILUTOVIĈ, Solomon VYSOKOVSKIJ, Oĉjo DADAEV;
Moskvaro, originalaj poemoj.
Impeto, Moskvo, 1998, ĉ.3,6 eŭroj

La supozon, ke la vorttitolo de nova poemaro, aperinta en 1998, intencas minaci per multobliĝo de la kolosa regurbo rusa, Moskvo, al giganta urbaro similaspekta, identa, unuavide povus pravigi la titolbildo, montranta ne mildan lirikan Pegazon, sed impete, se ne aplombe, eksturmantan kvadrigon. Tamen, duarigarde, tiu ĉi ĉevalkvaro kondukas la meditadon al ĝusta, pli konsola konkludo. Kaj evidentiĝas kovrilinterne, ke ne temas pri multaj Moskvoj – Moskvaro –, sed pri kvar moskvanoj kiuj kunligas sin per tiu ĉi titolo.

Ili ja formas moskvanaron, sed tre specifan: poetoj ili estas. Esperantaj poetoj. Do eble konvena titolo por ilia unua verskolekto povus esti, konsiderante la esperantan literaturan tradicion, Moskvankvaropo, eĉ pli pompa ol la originala; sed post festum konsiloj restas stultaj.

La poemaro konsistas el jenaj kvaropanaĵoj: Liriko in-tima (Valentin Melnikov; n. 1957), Sincere via (Klara Ilutoviĉ; n. 1946), Vojo al Templo (Solomon Vysokovskij; n. 1933) kaj Rano, kiu flugas (Oĉjo Dadaev; n. 1973). La moto, elektita de ĉiu el la kvar poetoj por la propra sekcio, jam bone indikas intencon, etoson, temaron de ĉiu unuopa aŭtoro. Ili, apartenante al la nuntempa "Moskva skolo", ja formas grupon, almenaŭ por tiu ĉi publikigaĵo, sed estas enhave sufiĉe diferencaj. Strukture ili sekvas komunan idealon, la klasikan: rimoj estas versofine konservendaj, tradiciaj ritmoj plejoftas (se ne aperas senatentaj stumbloj, eĉ intencaj...), formoj kiel soneto kaptas la leganton. Do, almenaŭ laŭ aktuala starpunkto, tiuĉikampe mankas modernismaj trajtoj – iom surprize, memorante ke la rusaj artistoj ĉirkaŭ la unua mondmilito apartenis al la monda avangardo. Ke amo, sonĝo, naturo, superado de la kruda normala vivo regas enhave la tekstojn, ne estas mirige. Kion alian verŝu poetoj en siajn versojn?

Pluraj el la poemoj jam ricevis premiojn en konkursoj, ofte unualokajn. Provoj forlasi jam tretitajn vojojn montriĝas ĉe Vysokovskij en Duliniaj miniaturoj kaj Melnikov en la Unuversoj/Universoj (signife de 'Unuversaj universoj'), laŭ la influo de la rusa poeto Vladimir VIŜNEVSKIJ.

Ĉiun sekcion enkondukas informoj pri vivo kaj verko de la aŭtoro, eĉ foto prezentas lin persone. Nikolao GUDSKOV, la kompilinto de la poemaro, aldonis antaŭvortojn kaj abundan postparolon pri "La Moskva skolo de originala Esperanto-poezio", bonvena enkonduko en la antaŭulojn, la samtempanojn, la laborcirkonstancojn, la artajn principojn de la moskva kvaropo. Per ĝi la libreto fariĝas ne nur montrofenestro pri la aktuala verkado, sed preskaŭ enciklopedio pri la moskva esperanta poezio.

La poemaro ampleksas 96 paĝojn, estas bone legebla, agrable kompostita, broŝurita. Ĝi meritus eldonon libroforman kun firmaj kovriloj. La lingvaĵo (ne ĉiam la enhavo...) estas klara, en komuna Esperanto kun kelkaj slavismoj; apenaŭ preseraroj. Ĝi vekas intereson pri aliaj verkistoj moskvaj, pri nova moskvanaro.

Franz-Georg Rössler
LA GAZETO, n-ro 83, 15 jun 99, p. 19.


Reen al: Moskvaro   Valentin Melnikov   Klara Ilutoviĉ   Solomon Vysokovskij   Oĉjo Dadaev