Ivan' Naumov: Plejo
NAUMOV, Ivan'; Plejo; trilingva: Esperanta-rusa-angla; 49+55 p.; Moskvo; 1995; Impeto
"Ne mi posedas kelk lingvojn - male, ili posedas min. Mi jam ne scipovos disŝiri ilian buntan interligon en mia cerbo kaj reveni al uzo de unu ela.
Tiu ĉi versa kolekt' estas la trilingva - Esperanta, rusa kaj angla. Mi ne strebis ŝovi ĉion en tiun malgrandan spacon - nur supron kaj plejon. Se vi ne ekŝatos la konsiston, do almenaŭ sekvontfoje ne lasu tempon por legi alian mian verkon - se ĝi aperos - ja plejo ĉi-tieas.
Krome mi esperetas ke la libro estos bona donac' eĉ por komprenantoj de nur unu lingvo, kaj povos iĝi spano por ilia posediĝo je la alia.
Kaj pardonu min, se io malklaras - mi certas samfirme pri lingva justeco de ĉio sekvanta kaj pri via rajto trovi propran manieron por la kompreno."
aŭtora prefaco
Legu recenzon de Boris Kolker en Monato aŭg 1997:
Paŝtelaj koloroj.
Legu poemojn el Plejo:
Reen al: Ivan' Naumov - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj