Mi enue sidas en la trajno kaj rigardas
fenestren. La vagonaro preterveturas arbojn. Mi vidas ilin, sed pensas
kompreneble pri vi.
Ĉu sonas poezie? Ne tre. Ni provu denove:
Mi sidas. Eble staras, sed tio ne gravas. Gravas mia animstato, ne la korpostato. Mi
rigardas enue. La leganto komprenos min, li ankaŭ enuas. Tamen mi pensas
pri vi.
Nun mi provu eĉ pli poezie: Mi vidas vin en
la fenestrokadro. Ĉu miaj vortoj
tuŝis vin? Relegu, ili estas simplaj, sed sinceraj. Kompreneble
tuŝis! Jen vi eĉ ronronas. Ni tamen rekomencu la ludon. Ĉi-foje
mi diru jene:
Jen, arbon pelas arbon trajnfenestre,
intere via arba korp' fantomas.
Mi diris tiel ĉi, ĉar nomiĝas
István Ertl. Miaj pensoj, sentoj kaj vortoj sonas jene:
Nu jen, ekzemple, ĵus mi volis verki
sen stulta bar' de ritmo kaj de rimoj,
sed tentas min poemon mian sterki
per mallicencoj, versi inter limoj.
Do mi volis, tamen mia plumo kvazaŭ
kontraŭvole rimigis verki kun sterki, kaj rimoj kun limoj.
Kion vi volas en ĉiu poemo?
Mi mem sufiĉas, vana temo.
La memo de poeto estas ankaŭ unu el liaj
verkoj, eble eĉ la plej grava... Kial oni poetas, kiel oni poetas , estas
fakte nerespondeblaj demandoj.
La tente ĝis nun, kiel kisto,
kie ci tiu verso ontis?
El kiu glando ĝi fine fontis? -
Tion ne scias la verkisto.
Kaj rezidue en kiu histo
la neskribitaj versoj untas?
Kiu ĉelar' poemojn muntas? -
Tion ne scias la verkisto.
Eble nun vi jam pretas aŭdi la
acidmaldolĉan veron: la formo naskas la enhavon, ne kontraŭe, kiel vi
opiniis. Oni sencele trakribras ŝtonetojn ĉemarborde, ĝis unu el
ili ŝajnas al ni gemo. Ĝuste tiam komenciĝas la poetado. Ĝi
ekas el senceleco kaj restas sencela.
Kiel prakrio en li resonas,
kiu per lia plum,' rezonas,
kiu perile lin bezonas -
sentas, ne scias la verkisto.
Ĉu tro nebule? ĉu tro elĉiele por
vi, surteruloj?
Tute ne.
Ankaŭ ni, la poetoj manĝas supon, forpelas muŝon per faldita
gazeto, ludas per ŝlosiloj en la pantalonpoŝo ktp. Kaj se vi volas,
mi povus diri eĉ pluon:
(tri devoj de poeto)
Ŝajnigi atenton
al aĵoj eternaj
de l'vivo,
Aktori ĉefrolon
antaŭ nekomprena
publiko
Kunmeti frazojn
kiuj nenion klarigas.
La nekomprena publiko estas vi, ofendiĝu
laŭvole. Mi, István Ertl fajfas pri la aĵoj eternaj. Kial mi
ŝajnigas la atenton pri ili? Eble por ke vi ne damaĝu ilin preterkurante.
Kaj se miaj frazoj nenion klarigas, ĉu estas mia Ertla devo komprenigi ion
ajn?
"Mi scias kiuj versoj poste floros". -
Jen bela linio, tamen ne mia. Mi honeste
prunteprenis ĝin por vi kaj metis intercitilen. Se vi atendas de mi iom da
sincereco, lasu mian jakkolumon. Mi laŭtlegu:
PENSO KAJ VERSO
La rilato inter pens' kaj vorto
restas, malgraŭ ajna mensa forto,
tuthazarda: la perversa sorto
portas pensojn ĝis l'envorta morto
Ĉiu verso estas pens-aborto.
Ne ŝatu, mi ne bezonas vian ŝaton.
Eĉ via aŭdo estas perversa. Oni legis ie, ke averaĝa homo
aŭdas ĉiutage po dekkelko da vortoj, kies signifon ne scias, tamen
eĉ mem emas uzi laŭokaze. Vi hezitos demandi politikiston aŭ
advokaton: "Kion ekzakte signifas viaj vortoj?" Sed min, Ertlon,
nenion al vi promesintan, vi demandegas eĉ post la tralego de mia
sesdekpaĝa libro.
Kiel Cicerono iĝis Cicerono? Tre simple: li
metis sublangen ŝtonetojn kaj kuradis. Kaj dum la kurado ciceronis.
Dhewo∫ mem elawdu
Dhewim me cum lawdu
chiam portan
porcom
∫afom chiam
donam.
Vi misdivenis. Ne estas sanskrito, estas mi,
Ertl. Mi rediru la samon sen la ŝtonetoj? Ne eblos, ĉar
kriplabuŝajn ciceronaĵojn aŭdis la maro kaj la ĉemaraj
montoj, sen kies silenta konsento Cicerono ne iĝus Cicerono. Mi ne bezonas
aprobon, sed ĝuste ies silentan konsenton. Kaj eble la kun-senton. Eĉ
provizoran, ĉar ĉio maleternas.
Ĉi tiun "recenzon"
"verkis" nia teknika kunlaboranto Erinaco. Li laboris tiom
sindediĉe dum la pretigado de nia unua gazetnumero, ke la redaktistaro
decidis aperigi dankocele lian skribaĵon post zorga senerarigo.
Yenovk Lazian
(Abeleto, jarfino 2005)