Amerigo Iannacone:

Edwin de Kock estas unu el la plej grandaj reprezentantoj de la Esperanta poezio, kaj lian nomon oni bone konas en niaj literaturaj rondoj, kvankam mi opinias, ke kelkfoje lia penso estis iom neglektata aŭ falsata. Precipe ĉar lia arto sin koncernas pri problemoj sociaj, religiaj, politikaj kaj tiel plu, kio povas ne plaĉi al ĉiuj.

Mi legis plurfoje lian kolekton Saluton al la Suno kaj trovis en ĝi poezion sinceran kaj profundan, poezion kiu tuŝas kaj orelojn kaj la koron.

De Kock kondamnas la metodojn kaj la celojn de la subpremo (politika, religia, socia, k.t.p.), la perforton, kaj la militon kaj la sinarmadon de la registaroj. Ni ankaŭ trovos en la poemoj kondamnon de nia malciviliza civilizacio, kiu donas al ni regreson anstataŭ progreso (almenaŭ en sentokapablo).

Cetere li verkas poeziaĵojn delikate sentoplenajn, enhavantajn mildan ekzistadisman melankolion kiel tiu ĉi Imajo (antikva Japana versoformo popola):

Folimakuloj lante kontraŭ kurtenon.
La sun, aŭtunpaŝtele, reprojekcias
flavajn ideogramojn de antikva ĝoj
sur mian hodiaŭan korpergamenon.

Kaj preskaŭ el la tuta libro travidiĝas amo, profunda kaj nekondiĉa, al la naturo, kiun oni nuntempe – bedaŭrinde – ne komprenas, neglektas, perfortas kaj difektas.

Stilistike la poezio de de Kock montras grandan artisman maturecon. Eble, kiel asertas Carlo Minnaja en la Antaŭparolo, necesas legi plurfoje la versaĵojn, ne tiom por la komprenado, sed legante supraĵe, oni eble ne rimarkus la profundecon de la inspirado, aŭ ne povus plene gustumiĝi la tuta beleco de la versoj, pro la kapablo de la aŭtoro sintezi, kondensi multon en malmulto.

De Kock asertas, ke li elektis Esperanton (kaj ne sian patrinan lingvon) por verki poezie, pro la grandaj esprimeblecoj, kiujn havas la Internacia Lingvo, grandaparte ankoraŭ neesploritaj. Li scias bonege ekspluati la latentojn de Esperanto.

Mi ne volas diri, ke li iĝas temerara en lingvouzado, sed utiligante neologismojn, eliziojn, multajn kunmetitajn vortojn kaj formojn adverbajn, li akiras muzikajn kaj tre belajn versojn. Videble li perfekte primajstras la lingvon, kaj ĉiujn ĝiajn stilrimedojn, kiel metrikon, rimon, asonancon, konsonancon, aliteracion, kaj tiel plu.

Oni legu tiujn ĉi versojn (ili estas nur du el la multaj ekzemploj mencieblaj) kaj aprecu la belecon de la aliteracioj:

Latuna plat latinas al la kor (paĝo 43)

kaj

kun ĉiu kokokria koro (paĝo 53).

Konklude, mi opinias povi aserti, ke tiu ĉi libro estas unu el la plej bonaj Esperantaj poemkolektoj de la lastaj jaroj, kaj kiu ajn interesiĝas pri literaturo ne povas ĝin ignori. Ĝi estas volumo grave elstara en la historio de la Esperanta literaturo.

(Bona Espero, 1985, n-ro 1)

 

 

Reen al:

Saluton al la suno Edwin de Kock Ĉefpaĝo originala literaturo