Recenza eseo pri "ŜANĜADO"
Poemaro de Mao Zifu, eldonis La Kromkancerkliniko, Francio, prezo 25 FF.
Verkis: Nicolino ROSSI

Pri la poeto:

Shi Chengtai preface enkondukas la poemaron de la juna ĉina, Esperanta poeto Mao Zifu, titolitan "Ŝanĝado" per jena aserto: "Li (la poeto) vadas en libra maro, meditante pri signifo de hom-vivo kaj mistiko de la naturo. Dank' al lingvo Esperanto li trovas spiritan azilon pro si mem..." Hazardaj, pasintjaraj cirkonstancoj ekkorespondigis min kun Mao Zifu, kies kelkaj kurtenhavaj leteroj al mi senvualigis lian dignoplenan vivodramon. Nuntempe, 34/35 jara li vivadas sur radseĝo ekde pli ol jardeko pro stratakcidento seniganta lin je marŝ- kaj starkapablo. Neriĉa, li perlaboras sian pan-gajnon per instruado de la angla kaj matematiko, dum Esperanto fariĝis por li mirinde spirita vivomondo, kie eferveske senbridigi neimageble fekundan kreivon poetikan. La internacia lingvo fariĝis por li fe-universo da skribita esprimivo lingva, da imagoplena transkomunikado poezia, da fantaziriĉa meditomondo memengaĝa; ĉar laŭ liaj asertoj li tute ne havadas okazojn uzi la parolatan Esperanton. Maloftege li konversacias kun kelkaj ĉinaj samideanoj lin vizitantaj, dum preskaŭ nulaj estas liaj parolkontaktoj kun eksterlandanoj sukcesintaj vojaĝi al lia fora loĝloko. Ĉu do nur poeto de la "skriba vorto" nezorga pri la vortsonoro? Ne, tute ne, mi kuraĝus aserti, se ni konsideras, kiel mi poste elmontros, lian fajnsentan atenton al ofta sonorvibra kontrapunkto de la vortoj en pluraj liaj poeziaĵoj. Feliĉo kaduka kaj fragile nestabile nestabila, doloroj solidaj kaj la jarmila surtavoliĝo de ĉinkulturaj tradicielementoj trauraganas fekunde, eĉ se suferige, la junan ĉinan poeton prifajlante pli kaj pli artisman verkistan personecon.

Ĉu margrunde sablouragano penetrigante vundigan sableron en konkon ne malofte estigas la perlan mirindon? Ankaŭ por Mao Zifu la dolorŝtormoj de vivo ofte malglate vundiga generis perlojn febrilajn el poetika kreemo per juna lingvo por tuthomara traĝua kompreno, anstataŭ per la riĉa brodaĵaro de lingvo jarmiltradicia, kiel la ĉina. Ĉi lasta, tamen, engreftiĝe peras al li la meditokialojn kaj la inspirofontojn pro tradicirompa kaj senprecedente cerbumiga poezia novsezono en la internacilingva kulturmondo. Mao Zifu meditas kaj meditigas poeme pri la efemero de l' vivo kaj la eterno de la universo, pri la vira kaj ina elementoj de l' daŭre ŝanĝiĝanta naturo, pri la vira/ina kontrastkreivo ĉielo/tero, kio derivigas ĉian eblan vivoformiĝon kaj filozofian konceptadon. Asertindas, ke li estas nedubeble maleŭropa kaj malokcidenta poeto, kiu neniel ekspluate troigas la eŭropecajn karakterizojn de Esperanto. Li nek parnasemas metrike kaj rime, nek neologismemas piĉeske aŭ dediegisme, sed plejklasike elfosas la latentojn lingvajn,el foje tute ne antaŭvideblaj perspektivoj, realjuĝante al la zamenhofa lingvo rolon de fidela interpretilo pri kia ajn specifeco nacikultura; kaj la ĉinaj kulturo kaj filozofitradicioj ne estas malesencaj sur la monda scenejo.

Mi ne konas la religian kredon de Mao Zifu, sed ĉu lia emociveka ekkrio "ĝuu la doloron!" ne samsonas kun nia okcidentalanda, kristanisme trempita eldiro "surŝultrigu la krucon Kristan kaj ridetu"?! Ĉu la doloro ne estas universala valoro, kiu popolojn kunfratigas kaj amon difuzas?

La enhava valoro de la poemaro.

Verŝajne la poemaro "Ŝanĝado" konsistanta el 64 poemoj iel inspiriĝis de samkvantaj diagramoj en la libro "Ŝanĝiĝoj", unu el la plejantikvaj klasikaj verkoj de konfuceanismo en Ĉinio, pli ol trimil jarojn olda, kie temas pri praĉinaj aŭguroj laŭ alterna konflikto de vira/ina elementoj kosmaj kaj naturaj. Post jarmiloj la juna Mao Zifu trafiltrigas per moderna lupeo tiujn esencajn elementojn, reinterpretante ilin, adaptige relokante ilin en plej diversnuancitajn vivsituaciojn.

La vira kreiva elemento "Li" enhavas la tuton de aĵoj kaj ecoj,de ideoj kaj statoj de la disvolviĝonta vivaspekto,kies semo eniras daŭre la akcepteman kapaciton, nutreman kaj kreskigan, de la ina elemento "ŝi".

Simbole, sed trafe, la poemaron "Ŝanĝado" uverture komencas du poemoj: "la kreiva", do la li-elemento, kaj "la akceptema", do la sxi-elemento, ekde kiuj ekas la meditpilgrimo de l' poeto. La kreiva "li" enhavas la embriojn de ĉiuj kosmaj, homaj kaj ecaj aspektoj de la universvivo. Fakte

..... ..... ŝvebas nuboj; aspergiĝas pluvo –
      .... stiras la sun' la ĉaron kun ses drakoj
      tra la vako kaj masivo.
      laŭ spuroj kurbaj
      tempo sezonas. .....         (1. la kreiva)

Kaj senperturba antaŭ la ŝanĝiĝemo la memo eterne ekvilibru:

..... senmieni trinke, drinke.
      ligni antaŭ laŭroj dornoj.
      ..... .....
      dorme ne ripozi,
      kontempli meze.
      kaptante doni. .....     (1. la kreiva)

La akceptema "ŝi" ricevinte la vivkernon ĝin disvolve kreskigas oblaforme tra la tempo:

..... la vilo kovas lumon kaj uteron.
      neniam kalcitras tiu ĉevalino.
      .....
      kapacito ampleksa, am-plekta. .....   (2. la akceptema)

Do, la rolo de la ina elemento en la kosma evoluo obeu senplende la eternajn leĝojn de l' ĉiamdaŭra vivdisfloro, kiu tamen postulas dolorigan fortostreĉon:

..... akuŝo postulas kramfon.
      sekvas la sangon ŝprucan
      ekploro. gufa gluglo nargilea.   (3. iniciata ĥaoso)

Tamen la ina tero pro/per la influo de la vira ĉielo plimultigas la vivoformojn, estigas la konfliktojn, la militojn, la armeojn, la senharmoniajn malkonkordojn tra la kalejdoskopa vivbunteco ĉe homamasoj kun ege malsamaj sortoj opaj kaj destinoj individuaj:

..... agres' kaj evakuo,
      krono kaj pajlĉapo,
      sango kaj vino. .....
      de kaj al la viŝtuko sur la vergo.
      steleoj, latunsteloj por skeletoj.   (7. la armeo)

Malgraŭ tio la homoj emas al kunvivado, al kundivido de samsortaj batoj, al kunĝuo de komunaj ĝojoj, kaj samtempe ili emas sin elŝiri de la klana kunekzisto:

..... ele de la korto
paralelaj piedparoj. perspektiven.
lasu la klanon;
krevo pli forta ol implodo. ..... (13. masiĝo de homoj)

La poeta sentivo ne nur primeditas la universalajn temojn de vivo kaj morto, de tempofluo kaj sezonalterno, sed ĝi ankaŭ enfokusigas foje etajn faktojn de l' ĉiutaguloj, familiajn zorgojn, malsanojn, la ŝvitigan perlaboradon de la vivrimedoj, la mizerojn korpajn kaj spiritajn de la homa familio. Ne laste pentriĝas la grimaco de l' progreso ne ĉiam homamika kaj bonfartiga. Ĉi tiaj temoj aperas kaj reaperas divernuancite tra la 64 poemoj, el malsamnivelaj perspektivoj sed ĉiam potencavoĉe alblovitaj en la vizaĝon de la leganto. Jen, ekzemple, la diverstembra sonoro de la nerefuteblo de morto sur la poeta klavaro:

..... tiklo.
      tranĉo por la visceroj kusxaj. revivigo.
      el mortoj. por la idoj. .....   (18. for putrecon)

..... en sama cxambro ino ino.
      ĝermoj sub kovrilo.
      el for, morto. .......   (38. disiĝo)

kaj plie

..... vivanta la kadavro
      per siaj ostoj subtenas katojn.
      mortinta la spirito
      per sia viruso mordas arbojn. .....   (23. Defalanta)

ĝis li konkludas:

..... gliso. celo ekster okulharoj.
      sveno. spasmo. morto.
      lirlaj murmuroj. .....   (41. redukto)

La poezimondo de Mao Zifu estas ĝojekkrio por bridi la doloron, dampi la suferon, ekzalti la amvibrojn de la animo por sori al la sferoj de l' sublimo.

La poezia lingvaĵo de la poemaro.

Per kia lingvo verkas siajn poemojn Mao Zifu? Ho ve, ege malfacilas la respondo, ĉar ofte malfacilas la kompreno de lia poemmesaĝo, kaj ebla respondo ne ĉiam racias. Al kiu poezia tendenco lin alskribi? Certe li ne uzas la internacian lingvon por kunmeti versojn, kiuj legiĝu laŭ la kutimaj kriterioj de latinidaj aŭ ĝermanaj frazstrukturaj konstruebloj, do fakte, laŭ la eŭropeca karakterizo de Esperanto.Tio, tamen, ankoraŭ ne signifas, ke li alvenis al la mala rezulto, t.e. ĵargonigi la internacian ĝis iu orienteca varianto. Sublupee analizita, ĉiu lia verso elmontras senriproĉan uzon de la PIV-a leksika materialo, sen tro memkontenta ĉerpado el evitindaj neologismoj, respekton de la deksesregula gramatiko sen troigo de aŭdacaj formoj eĉ kutimiĝintaj. Kial, do, lia prozodio tiom nekutimas, tiom diversas, tiom novece impresas, tiom ŝoke cerbumigas por eltrovi la kerne nuancitan signifodenson de lia metaforado? Kial liaj versoj tiom aspras, krutas, spirigas anhele, cerbovringe vorticigas la pensofluon, abrupte fortondas la penskontinuon, dehakas la konkludon aluditan kaj atendatan, enfokusigas elementon ŝajne nekongruan kun la ĉirkaŭteksto, paraleligas la neakordigeblon, absurdigas la aksiomojn, provokas vortkontraston ŝajne sensencan sed finfine altgrade komunikivan? Nu, ĉu ni povas ĉi ĉion pravigi, al ĉi ĉio respondi? Sed ja poezio ne povas ankaŭ esti nepra precizeco matematika, harfendaj ekvacioj de fizikaj leĝoj. Poetiko estas la plej alta vortesprimo, la plej ludograveda disfloro de la elementoj ritmaj, rimaj, semantikaj, elvokivaj, enestantaj en ĉiu unuopa leksemo, ĝis kunfando en iun nedisigeblan alojon, kiun ni nomas poezio. Ioma klopodo analizi klarmense la supre cititajn ecojn, kontribuos verŝajne taksi la poezion de Mao Zifu malpli ennovige ŝoka, pli alirebla ankaŭ al nia pensmaniero okcidentlanda. Gravas konstati, ke lia poemaro estas unue substantiveca, t.e.la substantivo ĉefrolas en la versa frazstrukturo. Due, ĝi estas adjektiva, trie prepozicia, kvare adverba kaj nur laste ago-verba. Tio signifas, ke substantivoj kaj adjektivoj skelete strukturigas la versojn, kun kelkaj kunligaj alkroĉoj de prepozicioj kaj adverboj kaj kun minimuma uzo de la verbo. Do, la verbo, tiom esenca ĉe nia eŭropeca pensmaniero, tiom bagatelas ĉe la Zifu-a pensmaniero, kaj, vidu, vidu! li uzas la verbojn tie kie ni uzus substantivojn, adjektivojn aŭ prepoziciojn, per ties rekta verbigo! Tiu totala inversigo de la rolo de gramatikaj karakteroj de la uzata vortostoko, donas eksterordinaran, frazkonstruan masivon kaj signifodenson al la Zifu-a prozodio. Jen, ekzemplodone, dua parto de la poemo 20. "kontemplo": ..... en vido de bebo belgrajno, muŝo. gvato tra la pord', instinkto ina. viro, kunu la vidvon de leporo – nur la vosto ekster la okulo. supren sob, sondilo ĉe la mano, de gazono al cinodontejo. gardaj la tentakloj. leonoj petas patronon.
kie aperas nur du verboj "kunu" kaj "petas". "kunu" estas senpera verbigo de prepozicio. La ceteraj verselementoj estas substantivoj prepozicie kunligitaj. Du el tiuj substantivoj "vido" kaj "gvato" havas verban valoron, sed ja verboj ne estas. Ankaŭ la lasta el la du aperintaj adjektivoj "ina" kaj "gardaj" havas iun verban valoron, sed ja verbo ne estas! Aperas nura adverbo lokmova "supren". Krome aperas unu sciencteknika vorto, ĉifoje el la botanika fako, "cinodonto" kun afiksa aldono. Tiaspecaj fakterminoj ofte ornamas, kvazaŭ raraj gemoj, plurajn poemojn de ĉi ciklo, kiel ekzemple "eŭpnee", "patelo", "dido", "skistosomo", "somato", "kulverto" ktp.kies signifojn, karaj legantoj, vi eltrovu, kiel mi, en PIV klopdante translingvigi ilin al pli familiaraj, ĉiutagaj terminoj. Tia poezia ekspluato de la sciencteknika terminaro aldonas cerbostreĉan surprizon al la klopodo de la leganto elbobenigi la finan mesaĝon de ĉiu unuopa poemo, ofte ne senpere kapteblan. Kaj la nemultaj verboj dise aperantaj en la unuopaj poemoj estas ofte aliaj sunosagoj trafintaj nian mensan kalmon per ponarda antaŭensvingo. Jen ekzemplodone: ..... kaplevo al cipreso, ne grimpi; fali. en afino kuni pari ari. sur veziko disi soli eri. ..... (4. obskuro) kie nur grimpi kaj fali estas vortare originalaj verboj, dum la aliaj ses estas senperaj, nekutimaj kaj altnivele poeziecaj senperaj verbigoj de prepozicio, substantivo, sufiksoj, prefikso, adjektivo. Tiu atente rafinita dozado de leksikaj, gramatikaj, strukturaj lingvoelementoj trateksas la arabeskan aĵuraĵon de klere vibranta kaj emociplene eferveska poetiko, kiun juna kaj genia poeto sukcesas transkomuniki al la esperanta kulturmodo.

 


Reen al:   Ŝanĝado   Mao Zifu   Ĉefpaĝo originala literaturo