LA SATURNA SKORPIO
«El sia nesto subtera krablas sukcena skorpio kaj ĝia krusta abdomeno anoncas sin raspe-susure.» (Camacho, Li kaj la vulvo, en Ekstremoj, p. 80)
Jorge Camacho Cordón [ĥorĥe kamaĉo kordon’], skorpio laŭ okcidenta horoskopo kaj fajra ĉevalo laŭ ĉina zodiako, naskiĝis la 18an de novembro 1966 en Zafra, hispana urbo situanta en la regiono Ekstremaduro. Li licenciiĝis pri islamiko kaj arabiko sed neniam praktikis tiujn fakojn. La universitatan diplomon baldaŭ ombris granda amo al fora Finnlando, al ties kulturo kaj precipe al ties lingvo, kiun li esploris en Madrido kaj pasie ellernis dum longaj restadoj en Helsinko kaj aliaj urboj, ĝis fine li kapablis ĝin flue paroli, skribi kaj eĉ senĝene uzi por profesiaj celoj. Lian enamiĝon al Finnlando kaj finnaĵoj oni povus nomi ankaŭ karambola, ĉar la finnan li eklernis pro pli frua deziro lerni la parencan hungaran (siavice pro enamiĝo al la fratino de konata hungara movadano – la muzo de liaj poemoj en Ibere libere), deziro ne facile realigebla en la tiama Madrido.
Dum kelka tempo Camacho gvidis kaj distris
turistojn, poste instruis la hispanan al eksterlandanoj kaj en 1995
ekloĝis en Bruselo, kie li komencis labori por Eŭropa Unio kiel
konferenca interpretisto el la angla kaj finna al la hispana. Post kelkaj jaroj
li decidis eklerni la najbaran portugalan kaj aldonis ĝin al siaj
laborlingvoj. De 1999 li ree loĝas en Madrido kaj memstare plu laboras por
Eŭropa Unio, kiel konferenca interpretisto el la angla, finna kaj
portugala al la hispana. Nuntempe li plulernas la francan kaj ekstudas la
ĉinan, certe sub in-fluo de sia tajvana vivkunulino.
Esperanton li eklernis en 1980 kiel 14-jara knabo.
Baldaŭ li komencis aktivi en la junulara movado kaj rapide
populariĝis en tiu medio. Meze de la 80-aj jaroj li komencis vaste verki
kaj publikigi plurgazete. Tre frue li elforĝis fluan, preskaŭ
elektran stilon, spicitan per abunda vortostoko kaj tre fajna humuro, iafoje
rande de ronĝa ironio. Ekde tiam lia plumo senbride dediĉiĝis al
rakontoj, poemoj, artikoloj, eseoj kaj surprize abundaj kaj trafaj recenzoj,
jen pri libroj, jen eĉ pri muzikdiskoj kaj filmoj. Krome li ofte prelegis
pri literaturaj kaj kulturaj temoj en plurspecaj esperanto-aranĝoj.
Verko kaj vojo
Libroforme li ĝis nun aperigis: unu rakonton
en La mirinda libro (1984); kvin
rakontojn en Pandemonio (1987);
elhispanigitajn poemojn de Ángel González, en Astura bukedo (1987); plurajn ilustraĵojn kaj du poemetojn en
la antologio Sub la signo de socia muzo
(1987); du sciencfikciajn rakontojn en
Sferoj 6 (1988); ok rakontojn en la
antologio Trezoro (1989);
elhispanigon de la politika eseo Letero
el Palestino (1980) de Santiago Alba Rico; la novelaron Sur la linio (1991); tri sciencfikciajn
rakontojn en Sferoj 8 (1993); ok poemojn en la kvaropa verko Ibere libere (1993); la satiron La Majstro kaj Martinelli*
(1993); elhispanigon de sia membiografia rakonto La ĉapo de la sterko-vermo* (1995); ok rakontojn en la kvaropa verko Ekstremoj (1997); unu eseon (pri la
verkaro de Miguel Espinosa) en la festlibro Menade
bal püki bal (1998); la movadan pamfleton La liturgio de l' foiro* (1999); unu eseon pri neologismoj en Lingva arto (1999); kvar sciencfikciajn
rakontojn en Sferoj 10 (2000); unu
rakonton en la antologio Mondoj 2001 (2001).
Krome liaj recenzoj, artikoloj, poemoj kaj rakontoj aperis en la ĉefaj
esperanto-gazetoj, precipe en Boletín,
Esperanto, Fonto, Heroldo, Hungara Vivo, Iltis-Forumo, Kontakto, La Kancerkliniko, Literatura Foiro kaj Monato.
La unuan literaturan agnoskon Camacho plukis en
1989, kiam la ĵurio de la Belartaj Konkursoj de UEA aljuĝis al li la premion
Nova Talento. Sekvajare li denove konkuris en tiu turniro kaj akaparis rekordan
nombron da premioj: la unuan, duan kaj trian en la branĉo Originala Prozo;
la duan kaj trian en la branĉo Originala Poezio; kaj honoran mencion en la
esea branĉo. En postaj konkursoj li same rikoltis vastan bukedon da
premioj kaj laŭroj, sed eble la plej gravan li ricevis en 1992, kiam oni
regalis lin per la Premio Grabowski. En la sama jaro pro liaj lingvaj meritoj
oni elektis lin, nur 26-jaran, kiel membron de la Akademio de Esperanto. Li
restis akademiano ĝis la 15a de aŭgusto 2001, kiam li surprize
anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo – kio certe
kontrastas kun la akademianiĝa strebado de pli glor-avidaj aliuloj. Tiam
lia literatura aktivado iom ŝrumpis kvante, sed li restis aktiva kaj plu
recenzis kaj verkis poemojn, kvankam malpli ofte ol antaŭe. Krome li
partoprenis en la longa kaj detala kvinopa reviziado de la 1280-paĝa Gran Diccionario Español-Esperanto
(Granda Vortaro Hispana-Esperanta, 2003) de Fernando de Diego. Lastatempe li
ree viglas kaj verkemas, kion pruvas la preskaŭ samtempa enmondiĝo de
du poemaroj el lia plumo: la nuna, dulingva, kaj alia nur esperanta, sub la
titolo Celakantoj.
La literaturan agadon de Camacho karakterizas
senapelacia strebo al vero kaj sincero. Neniun linion li verkas nur por
plaĉi al iu ajn krom al si mem. Same, li neniun senmeritan flaton
malŝparas, nenion kritikindan tralasas sen riproĉo, neniun blufon
akceptas sen ridindigo kaj neniun fiaĵon renkontas sen publika
skurĝo. Polemikojn li neniam evitas, kiam temas pri defendo de si mem
aŭ de aliaj maljuste atakataj aŭ kalumniataj celtabuloj, aŭ kiam
li sentas nepran bezonon senmaskigi ŝvelvortajn bonzojn, ĉar li abomenas
ĉiaspecajn papecojn kaj pavadojn. Evidente per tiu farmaniero li kolektis
ne nur amikojn kaj admirantojn, sed ankaŭ kontraŭulojn kaj eĉ
malamikojn.
Verkmodelojn li certe havas. Li mem alkonfesas
literaturajn influojn de Danilo Kiš kaj Jorge Luis Borges (la unua nur proze,
la dua ankaŭ poezie, ĝis certa grado) kaj stilajn de Fernando de
Diego kaj Karolo Piĉ, kvankam el la dua li verŝajne transprenis nur
la aŭdacon, dum la stilon de la unua li zorge lernis kaj ekspluatis. Aliaj
literaturaj modeloj koncerne esperantan poezion estas parte William Auld (tiu
de La infana raso) kaj Edwin De Kock.
Tamen lia vojo montriĝas esense persona kaj sendependa, eĉ unika,
kvankam li aktive kunlaboris kun pluraj iberiaj aŭtoroj, precipe Miguel
Fernández, Miguel Gutiérrez, Antonio Valén, Hèctor Alòs kaj Abel Montagut, kaj
ankaŭ kun la subskribinto, formante konatan literaturan taĉmenton,
kiun multaj prave aŭ malprave eknomis kaj plu nomas «ibera skolo».
Inspiron Camacho trovas ĉie kaj ĉiel. Senlaca vaganto kaj
ĝismedola kosmopolito, li poemas sur ŝipoj, en aviadiloj, tramoj,
trajnoj kaj metrooj, ĉe restoraciaj tabloj, en hotelaj ĉambroj kaj
sur kafejterasoj en pluraj urboj tra la mondo. Ĉie li kunmiksas kaj
fekundigas disajn kaj buntajn ekpinĉojn el diversaj kulturoj, kredoj,
medioj, mitoj. Ofte aperas bildoj kaj vortumoj el la araba mondo – jen
neforviŝebla spuro de lia iama universitata strebado – sed ensceniĝas
ankaŭ la kristana universo sub la formo de bibliaj referencoj intelekte
asimilitaj, kaj ne mankas eroj el la klasika atmosfero latina kaj helena. Ĉion
ĉi la aŭtoro apenaŭ paŝtelas, sen troa emfazo de tonoj,
koloroj kaj nuancoj, kaj tiel li prudente evitigas al ni enuon aŭ
ĝenan impreson pri kiĉa pretendemo. Jen ĉi-tembre kuŝas,
laŭ mi, la ĝusta mezuro de plaĉa moderno. Camacho
ĉiupaŝe forpuŝas la konvenciojn kaj rutinojn de klasikistoj –
eĉ kiam li poemas kun ĉioenordaj rimoj kaj ritmoj – sed samtempe lin
ne logas nek devojigas la ekscesoj kaj provokoj de modernistoj. Li do estas
poeto kerne moderna sed neniel modernisma, kaj ĝuste tio konsistigas lian
atuton kaj novecon sine de la poezia fluo esperantlingva.
Politikon li ne evitas. Kruelon kaj agresemon li
draŝas kaj forpuŝas, kaj eĉ bestorajtoj ne fremdas al lia
homeco. Tamen li penas – ne ĉiam sukcese – eviti la danĝerajn rifojn
de engaĝa evidentismo, aŭ alivorte, lin naŭzas banaliga
vortumado de politikaj starpunktoj, ĉar la forton de poezio li sentas
ankrita ĉe la moto «la malnovon diru nove», kiun li volonte transformus al
«la banalon diru malbanale, eĉ kiam temas pri indignoj universalaj –
aŭ preskaŭ».
Lian vervon ekscitas kaj fekundigas ne nur korkaresaj pejzaĝoj, ravaj
konturoj de ina korpo aŭ nervotuŝa pendolado de homaj grandiozoj kaj
frivoloj, sed eĉ kriĉoj, krabloj kaj karapacoj de bestoj
ĉiaspecaj, precipe insektoj, kaj ankaŭ dinosaŭroj kaj vespertoj,
mandriloj kaj lumbrikoj, skorpioj kaj lacertoj, kaj eĉ stranganomaj
fosilioj, plus planedoj, galaksioj, atomoj kaj la plej ekzotaj partikloj de nia
bunta universo. Kontraston inter ĉiea, perpleksiga mikromondo kaj plene
vivanta, mitokrea makrokosmo la nun prezentata kolekto montras pli frape kaj
pli detale, ol la antaŭa poemado de Camacho.
Lian liron vibrigas ĉio kapabla impresi la okulojn kaj tikli la
orelojn. La plej etajn detalojn kaj estaĵojn li trovas iel cerbumigaj kaj
inspiraj, kapablaj kunŝpini la subŝtofon de verkinda kaj nepre
eternigota poemo, eĉ se nur kelklinia. Li iel fariĝis poeto de la
ĉiomo, de ambaŭ universoj, la facilgeste enmanigebla kaj la nur
po-ete perceptebla. Evidente tio kuntrenas ankaŭ riskojn. Ne ĉiam li
sukcesas entuziasmige kaj freŝbilde vortumi sian raviĝon aŭ
enpensiĝon antaŭ liliputa vivaĵo aŭ muta siliko, sed tiaj
fiaskaj aŭ malvarmaj enpoemiĝoj vere maloftas.
Evoluo
Gonçalo Neves