Jorge Camacho: La silika hakilo
CAMACHO, Jorge ; ; La silika hakilo . Originalaj poemoj en Esperanto ; 136 p. ; Novjorko ; 2011 ; Mondial
"Jam en la unua poemo de Camacho en 'Ibere libere' konstateblas stilo, kiun li en siaj postaj poemaroj stabiligis ĝis efiko de ia nova ĝenro en la Esperanta poezio, kiun mi emas nomi 'organisma realismo', dum mankas pli taŭga termino. Tiun stilon karakterizas originala kaj kreiva kunplekto de vivaĵoj kaj senvivaĵoj en kompaktan tuton, kiun firme subtenas konciza kaj preciza vortuzo, kiu ofte mirigas per sia bilda dinamiko." ( Baldur Ragnarsson, en la postparolo)
Legu la Postvortojn de Baldur Ragnarsson.
Reen al: Jorge Camacho - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj