Maldensa liriko

Balado pri la luno kaj la cervo de Ljubomir Trifonĉovski estas lirika drameto aŭ poemo en dialoga formo. Ĝi aperas en kvin versioj: la originalo, tradukoj finna kaj sveda de Sabira Ståhlberg, angla de Krys Bottrill kaj itala de Nicolino Rossi. Ĉiu versio ampleksas sep paĝojn.

La originala versio jam aperis en 1992 kiel parto de Manuskriptoj por bruligo.

La stilo de la originalo estas treege simpla kaj impresas iel arkaike, kvazaŭ io meza inter antikva mito kaj popola kanto aŭ fabelo. La aŭtoro lerte konservas naive lirikan etoson tra la tuta balado; eble nur unu vorto - "logike" - proksime de la fino elrompas la sorĉon.

Bedaŭrinde tamen tio, kion li esprimas per tiu rava stilo, ne estas multe. Cervo en dialogo kun la luno, kaj kun akompano de koruso, rakontas pri amo al cervino, persekuto fare de ĉasistoj, morto, timo, dubo pri la indo pluvivi sen la amata. Kvankam tiu baza temo enhavas profundon kaj dramecon - amo, vivo kaj morto - Trifonĉovski ne trovas tute konvenan konkretan esprimon de sia drama konflikto, esprimon kiu povus kapti la leganton. En la rakonto mankas originaleco, ĝi eĉ danĝere proksimas al banaleco. Lia liriko estas iom maldensa - sen suko kaj medolo. Per sia zorge elektita stilo - en si mem tre plaĉa - li pentras paŝtele, kiam eble pli preferindus iom da fulgo kaj sango.

La sveda traduko "fidele" paŭsas la simplecon de la originalo, bedaŭrinde kun malpli bona efiko. Diversaj lingvoj ja uzas malsamajn rimedojn, kaj la sveda ekstrema simpleco de Sabira Ståhlberg impresas rudimente, preskaŭ kriple. Dum ŝi elektis ĉiutagajn vortojn el la nuntempo, Krys Bottrill en sia angla traduko almenaŭ parte ludas malnoveskan akordon. Mi ne povas juste prijuĝi la rezulton, sed estas interese vidi, ke eblis provi tian aliron por eventuale rekrei la originalan etoson.

Sten JOHANSSON

Ljubomir Trifonĉovski: Balado pri la luno kaj la cervo. Bambu, Varna 1998, 40 paĝoj, vinktita. ISBN 954-9637-03-4.