Freŝa aero de la rakontoj

"La bato " de Lena Karpunina

La libron konsistigis 18 rakontoj de vera verkisto. Pri infanoj kaj plenaĝuloj, libero kaj mallibero, montoj kaj tero, bono kaj malbono.

La veran verkiston distingas la kapablo rakonti pri io timiga sen timigi la legantojn. Dum legado pri mortpafitaj sortoj de malliberuloj ("Miŝka Voropajev", "Mirt", "La linko", "Tiu tago", "La persekuto"), de pacaj taĝikaj junulinoj ("Mortpafitaj pomoj"), de "libera" Jaŝa ("Jaŝa"), de orfino Bela ("Bela") kaj de forlasita de la patrino Julja ("La ridinda letero") ĉiam restas io bona, ia espero je plia bono – "serenas mia trist'"1. Tiun ĉi efikon kaŭzas la verkista talento, kunigita kun granda homama koro, kiu varmigas ankaŭ la stilon.

Krome, la vera verkisto scias rakonti pri tio, kion li mem ne spertis. Lena ne estis reprezaliita, ne scias la vivon de la stalina koncentrejo kaj tamen priskribas ĝin tiel konvinke, kvazaŭ ŝi ĉion travivis kaj ne povis forgesi. Kaj vere linko persekutas du fuĝintojn ("La linko"), la aŭdaca Mirt flugas per skioj al la libero ("Mirt"), bagnuloj paŝas laŭ bestaj padoj de la virga tajgo ("Tiu tago")...

Kaj, memkompreneble, la vera verkisto nepre pensigas la legantojn. Pri la vivo, unuavice pri la homo inter homoj – ne trude-krude, sed amikece-delikate. Ĉu la timo bone edukas? Ĉu timanto povas ami aŭ estimi timiganton, kio ajn tiu estus ("La patrino kaj la filino", "La instruistino")? Kial Miŝka Voropajev estis enprizonigita, se li estis ne krimulo, sed viktimo de la vera krimulo – la patro ("Miŝka Voropajev")? Ĉu savi aŭ ne savi la memfidan persekutanton – ĉu helpi aŭ ne helpi al li plu murdi senkulpajn homojn ("La persekuto")? Ĉu mensogo ĉiam estas malbona kaj punenda ĝis preskaŭ murdo? Ĉu la patro ne komprenis, ke ankaŭ la edzino mensogis, dirante, ke la eta filino legis, por laŭeble liberigi ŝin de la turmenta legado ("La bato")? Kiu fakte malgajnis: ĉu la patrino de tri infanoj, forlasita de la edzo, sed restinta fortanima kaj vivopreta, aŭ li, en kies "nova vivo" nepre aperos abundo de komplikaĵoj, kiujn li ne kapablos venki ("La adiaŭo")? Kio estas "verda animo", kiu faras la homon "fidela al Esperanto" ("Anakondo")? Ne ĉiuj komprenos kaj akceptos okazintaĵojn en la rakontoj tiel, kiel ties herooj. Des pli interesaj kaj altiraj estas la rakontoj.

Dideroto diris, ke la arto estas trovi la neordinaran en la ordinara kaj la ordinaran en la neordinara. Do en la rakontoj de Lena la legantoj vidos la ordinaran drinkulon kun neordinara homamo ("La ridinda letero"), la ordinaran pluvon, kiu donacas neordinaran animliberiĝon ("Paska pluvo"), la neordinare majestan montaron, kie ordinare vojaĝas esperantistoj kaj loĝas ordinaraj gastamaj homoj ("En la montaro").

Esperanto de "La bato" estas perfekta – ĉiutaga, sed riĉa, simpla, sed belega. La libro rememorigas pri ĉiu el sep lagoj en la montaro, kiuj fascinas per siaj koloroj kaj pureco. Bonan legadon, do, al ĉiu samideano – sendube ĝi vere estas ĝuige bona!

Mi diru pri "La bato" ankaŭ verse:

Admiroplene legis mi "La baton",
Kaj ĝia Esperanto ravis min.
La homajn vivon, karakteron, faton
Rakontas korvibrige l' verkistin'.

Montaro sorĉas per majestaj altoj,
Ridetas laga verdeblua hel',
Sed la fluanta viv' sen ĉes' kaj haltoj
Avara estas pri favor' kaj bel'.

Dubindas la sugesto fortinklina
En la bonkore konfidiga form':
Ĉu kunigeblas tim' kaj am' filina?
Ĉu batoj de patrino estas norm'?

Spiritmortige densas la ĝangalo
Gulaga. Nek esper' nek iluzi'?
"La persekut'" okazis en realo –
Ne en la multimpresa fantazi'!

Sukceso benas volon la elstaran,
Kaj la murdonton trompas lia sort'.
Ĉu indas perdi tempon tiom karan
Por ke indulgu lin la justa mort'?!

Per kio Jaŝa la najbarojn ĝenas?
Al kiu lumas la riĉega dom'?
Je timo kaj dolor' la vivo plenas,
Kiel leter' de l' orfigita hom'...

Animoj verdaj – kiaj ili estas?
Pri kio diras bel' de la esprim',
Se Esperanto diversega restas
Laŭ lernocel', uzad' kaj ĝia lim'?

Vi ne suferis la reprezalion,
Sed en la libro krias ĝia vort'.
La verk' talenta povas diri plion
Ol propra spert' havigas al la sort'.

Helige, kiel voĉ' de la amato,
Salutas la verdlingva harmoni'.
Mi dankas Vin plej kore pro "La bato",
Sen kiu vere multon perdus mi.

Klara Ilutoviĉ (Elektrostalj)

1 El la versaĵo de A.Puŝkin, tradukita de M.Giŝpling.

Rusia Esperanto-Gazeto n-ro 3 (34) junio 2006