Nikolao Neĉajev. Karavelo. 26 p.; Irkutsk, [la aŭtoro]; 2012; poemaro

Nikolao Neĉajev sendis al mi sian libreton donace.

Post monato mi ricevis plian ekzempleron de la sama libro, kun peto recenzi ĝin. Ĉu decas, – pensis mi, – ja unu el la poemetoj en la libro estas dediĉita al mi persone? Tamen la redaktoro certe almenaŭ trarigardis la poemaron, kaj decidis ke mi povos recenzi ĝin sufiĉe objektive...

Nikolao loĝas en Irkutsk, havas ekzotikan profesion – arta pozisto. Li e-istiĝis en 1990, ekde 2007 liaj poemoj regule aperadas en reta revuo "La Karavelo", kaj jen estas lia unua aparta papera poemlibro.

La enkonduka titola poemo estas dediĉita al la menciita revuo – kun dankesprimo kaj bondeziroj.

Sub romantiko vela
Mi fuĝis el banalo
Al poezio bela,
Al bela idealo.

Dorskovrile la aŭtoro diras: "Tiel mi eknavigis en poezion..."

Nikolao estas homo milda, amanta la naturon, vivanta en harmonio kun ĝi. Li admire priskribas sian regionon – Bajkalon. Li observas la ĉirkaŭaĵojn en diversaj sezonoj – "Finaŭguste", "Novembra aŭroro", "Maja foliaro"; la libreton finas ciklo de hajkoj "Kalendaro".

Ne nur lagoj kaj arbaroj allogas lin – ankaŭ belecon de homa korpo li scias pritaksi kaj priskribi. Certe tio estas ligita kun lia profesio – dank’al li kaj antaŭ liaj okuloj kreiĝas arta belo. Kvankam li konfesas:

Korpan belon mi ne skulptas,
Tamen korpan belon kultas
(...)
Poste kreos mia plumo
Per literoj sur papero
Pri amoro, amkonkero
Riman, ritman versjuvelon
Kiu gloros korpan belon.

Memkompreneble, li aprobas naturismon. Ĉiu, eĉ foje provinta tiun ripozmanieron, konsentos pri absoluta vereco de priskribataj sentoj.

Ankaŭ romantiko de tendaroj, de bardaj kantoj trovas lokon en liaj verkoj. Ankaŭ versoj pri Esperanto ĉeestas – tamen modere kaj modeste, ne okulfrape. Kelkaj poemoj estas eble iomete naivaj laŭ spirito, tamen plene sinceraj kaj ĉiuj teknike brilaj.

Bela kovrilpaĝo, certe, montras karavelon el epoko de Grandaj Malkovroj, kun ventoplenaj veloj, sub nederlanda flago – kiu pro neĝusta reprodukto de koloroj aspektas preskaŭ hungara. La paper- kaj preskvalito estas tre bona – sed preseraroj bedaŭrinde tro multas. Plejparto estas korektita per skribilo, kio iom fuŝas la ĝeneralan impreson de la libro. Tamen, poezio restas poezio...

Valentin Melnikov (Moskvo)

REGo, 2012, n-ro 2 (69), p. 32-33