La dua leginda

Antaŭ nelonge "Impeto" ĝojigis min per la nova libro ".RU" de Grigorij Arosev. Se mi ne konus la aŭtoron, mi trovus, ĵetinte rigardon al la lasta paĝo, ke la simpatia knabo (vidu foton en la sama paĝo) versimile estas la unua Esperanto-poeto, eldoninta al sia ĵusa plenaĝo (en Britio – aĝo de 21 jaroj) jam du (!) poemkolektojn. Mi eĉ ekenvius eble...

Sed mi tuj diru ke la aŭtoron mi konas ekde lia ne tro fora infanaĝo, tre ŝatas kaj eĉ supozas iom parencan animon spite al multaj diferencoj inter ni. Mi nur kun hororo kaj forta pento supozas, ke mi iel timigis la knabon en lia infanaĝo, ĉar en la poemo (kanto?) "Ŝtono Bruna", kune kun la ekstreme plaĉaj refrenoj "... Ĉiunokte Ŝtono Bruna bierumas sub la luno..." aperas tiom fortikaj plentimaj versoj:

Min klinis la sekreta ŝarĝ'
blovanta kontraŭ la vizaĝ',
ĝi premas min per sia pez'
tagmeze kaj dum noktomez'...

Pardonu, kara. Ne intence...

Krom tio mi diru plenserioze, ke mi opinias la libron multe pli forta ol la unua "Sonet'", aperinta antaŭ tri jaroj. La junulo kreskas, la poeto iras supren. Eble pro tio, ke la libron li dediĉis al la amata virino, do, strebis montri la plejbonon. Eble, kaj eĉ certe, ankaŭ pro tio, ke li pli serioze fosas la riĉan lingvogrundon de Esperanto kaj pli atentas personan poezian lingvaĵon. Tiuj du kaŭzoj, laŭ mi ebligis aperon de kelkaj poemoj kaj poempecoj firmaj, potencaj, kiel tiu nelonga, kiun mi nepre volus citi plene en mia recenzeto, sed citos nur parton, por instigi ĉiujn al lego de la cetero:

Viro de mia revo de mia viv'.
Strangas konsci' ĉi tiu – ĉu estas lud'?
Ĉu por la rev' ekzistas kial', motiv'?
Mi fluas peĉ e, vakse en la apud'.
Ĉio leĝere glitas en nia kun',
Mi vin karesas ĝue sen ajna dev'.
Ĉio palpeble glatas en nia nun',
Viro de mia vivo de mia rev'.

Sendube ĝue frandos legontoj la poemojn "Daŭbo", "Rubando". Cetere, ĉiuj poemoj kaj eĉ rakontoj el la esperanto-parto de ".RU" estas legindaj. Ankaŭ por trovi kelkajn ridindajn aferojn, ekz. "bove melkas" en "Duonsonĝo", aŭ por ne rimarki ilin pro estimo al la aŭtoro.

И в русской части новой книги мне, старому ворчуну, некоторые строки показались примечательными. Значит, прогресс имеет место быть.

Mi sincere deziras, ke ".RU" trovu sian legantaron, kaj Griŝa Arosev – inspiron kaj postulemon al la propra persono por ke sufiĉe baldaŭ aperu nova frandenda poemaro.

Brunŝtono

Rusia Esperanto-Gazeto n-ro 4 (6) septembro 2001