ROMANO PRI LA MALFACILAJ VIVOPADOJ

Julian Modest: Tra la padoj de la vivo – originala romano. Antaŭparolo de Fernando Pita. Eldonjeo "Libero", Lode van de Velde, Belgio, 2020.

Kial oni ne povas ordigi sian vivon tiel, ke ĝi estu simila al apoteko? Mi starigis tiun ĉi demandon al mi mem, kiam mi tralegis la romanon de Julian Modest “Tra la padoj de la vivo”. Eva, la ĉefheroino de la romano estas apotekistino. Ĉiun tagon ŝi rigardas la puran kaj bone ordigitan apotekon kaj demandas sin ĉu eblas, ke ĉio en la vivo estu kiel en apoteko – klara kaj en ordo. Kial oni ne havas tirkestojn, en kiuj estu amo, espero, feliĉo. Tamen bedaŭrinde la vivo ne estas apoteko. Kiam ni plenkreskas, ni strebas ordigi nian vivon, sed ne ĉiam ni sukcesas. Ni komprenas, ke ne ĉio en la vivo dependas de ni mem.

Eva kuraĝas konfesi sian amon al la viro, kiu plaĉas al ŝi. Jes, la amo povas ataki nin subite. Unu el la herooj en la romano diras, ke nenio en la vivo okazas hazarde. Dragomir, la amiko de Eva, ne trinkas alkoholaĵon, sed veturante per aŭto li katastrofas kaj mortas. Je la komenco de septembro nenio aludas, ke post la ora aŭtuno venos vintro kaj tristo.

“Sed nun estas septembro kaj mi ŝatas la unuajn septembrajn tagojn, trankvilajn, silentajn, sunajn. En la komenco de septembro ĉio videblas pli klare – meditas Eva.” Ŝi preparas sin por familia vivo, sed subite ŝi iĝas vidvino.

Post la morto de Dragomir malrapide kaj turmente Eva sukcesas venki la doloron, la senesperon. Ŝi konscias, ke se oni amus sin, oni sukcesus travivi la ĉagrenon, la malfacilaĵojn kaj ekami la aliajn homojn. Ja, la vivo daŭras plu. Eva iĝas baptistino de Viktor, la filo de sia kuzino kaj Eva konscias, ke la plej grava virina devo estas iĝi patrino, doni novan vivon. Ŝi naskas filinon – Lili. La nasko estas dolora, sed senlime ĝoja.

La infanoj kreskas kaj aperas iliaj unuaj senreviĝoj. Lili frue eksentas sian destinon. Ŝi deziras esti baletistino. Lili estas sincera kaj kara, simila al malfermita libro. Sur ŝia infana vizaĝo klare videblas la ĝojoj kaj malĝojoj. Julian Modest delikate aludas, ke la homo devas sekvi siajn revojn. La patro de Eva ne deziras, ke Lili estu baletstino, tamen Eva kaj Lili ekiras la vojon, kiun Lili elektis.

Ĉiu devas plenumi sian vivodevon. Eva estas patrino, kiu pretas doni ĉion por la feliĉo de sia filino. Ĉiu devas trairi la padojn de la vivo.

“Tra la padoj de la vivo” estas romano, en kiu Julian Modest talente montris la multkoloran nuntempan vivon. Li priskribis heroinon kuraĝa, memstara, preta batali kaj venki la malfacilaĵojn, heroinon, kiu trairis longan vojon, sed sukcesis eduki sian filinon kaj realigis siajn revojn.

Legante la romanon nevole en mi naskiĝis la deziro, ke kiam mi estis infano, estus bone se mia patrino estus kiel Eva, ĉar mia patrino tre frue forpasis.

Julian Modest estas sorĉisto, kiu alloge rakontas, kiu enrigardas profunden en la homan animon kaj montras al la legantoj la plej subtilajn pensojn kaj emociojn.

Petar STOJKOV

 

 

Reen al:

Tra la padoj de la vivo Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo