Jorge Camacho
CAMACHO, Jorge. 1966. Hispano. Naskiĝis en Zafra, Ekstremaduro. Eklernis esperanton en 1980. Kunlaboris en "Heroldo", "Esperanto", "Fonto", "Monato" kaj multaj aliaj revuoj per artikoloj, poemoj, recenzoj, tradukoj. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Laboras de 1995 kiel konferenca interpretisto ĉe EU, ĝis 1999 loĝante en Bruselo, de ĉi tiam en Madrido. Ano de la ibera grupo. Akademiano 1992-2001.
Verkoj:
Traduko de poemoj de Á. González en Astura bukedo 1987
Letero el Palestino (traduko de politika eseo de S. Alba 1990)
Pandemonio (rakontaro, kun aliaj aŭtoroj, 1990)
La ĉapo de la sterko-vermo (traduko de la aŭtoro 1995)
Sur la linio (rakontoj kaj noveloj 1991)
Ibere libere (poemaro kun tri aliaj anoj de la Ibera grupo 1993)
La Majstro kaj Martinelli (satira novelo 1993)
Ekstremoj (novelaro kun tri aliaj anoj de la Ibera grupo 1997)
La liturgio de l' foiro (pamfleto movada 1999)
Eseo La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto en Lingva arto 1999
Celakantoj (poemaro 2004)
Saturno (poemaro 2004)
Eklipsas (poemaro 2007)
Kontribuis al Sferoj 10 (2000), Mondoj (2001), "La Deka logo" (2001) kaj Samideanoj (satiroj, 2006)
/KEF 2000, mesaĝo 2004.
Legu sci-fi-novelon de Jorge Camacho el Sferoj 10 (2000): Se barbaroj iam
Legu la novelon Neniam plu (Aboco de amo).
Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO
Jen listo pri la poemoj en Celakantoj kaj Saturno kun indikoj, kie kaj kiam ili estas verkitaj: Dataro
Legu recenzon de Jorge Camacho pri "Pirono Klaŭdo kaj la bona lingvo" kaj "Debato pri la Praga Skolo": Cite kaj incite
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj Poemaroj