Frans van Dooren

DOOREN, Frans van. 1905-1996. Belgiano; arkitekto. Pseŭdonime "F. V. Dorno". Naskiĝis en Mechelen, Belgio. Laboris pri forstmastrumado, kokinbredado kaj kiel komerca administranto. Mondvojaĝanto kaj ĉasisto. Esperantisto de 1931. Aktivis en la laborista Esperantomovado antaŭ la dua mondmilito. La ĉefa verkisto el la triopo malantaŭ la pseŭdonimo "Deck Dorval" (la ceteraj estis Jef Beeckmans kaj Jos Deckkers). Verkis poezion kaj prozon nederlande (ankaŭ dialekte), afrikanse kaj angle. Verkis 104 radio-skeĉojn pri inspektoro Kant nederland-lingve.

/Kazinski venas tro malfrue, 1987
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj (kiel F. V. Dorno):
La Aventuroj de Lia Reĝa Moŝto Stultulof (1937)
Kia miksaĵo! (unuakta komedio 1938)
Levu la manojn! (1939)
Satiroj (2a eld. 1977)

(Kiel Deck Dorval):
Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton (krimromano 1983)
Kazinski venas tro malfrue (krimromano 1987, kun Declerck)
Nigra magio (krimromano 1988, kun Declerck)
Urd Hadda murdita (krimromano 1990)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj