John Francis

FRANCIS, John Islay. 1924-2012. Skoto. Licea profesoro pri angla lingvo. Esperantistiĝis definitive ĉirkaŭ 1942. Kontribuis al "Malgranda revuo", "La nica literatura revuo", "Esperanto en Skotlando" k.a. Lia granda poemo La kosmo aperis en Kvaropo (poemaro 1952).
Kunlaboranto en Angla Antologio (1957).
Kunlaboranto en la plej bonaj Esperanto-revuoj. La juna verkisto estas karakterizebla (...) per senpoza objektiveco, ia seniluzia miro pri la vivo, kies valorojn nur ni solaj povas krei kaj savi. Eminenta novelisto.
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Verkoj:
Vitralo (novelaro 1960).
La granda kaldrono (romano 1978)
Misio sen alveno (sciencfikcia romano 1982)
Tri rakontoj pri la Miljara Paco (novelaro 1998)
La kastelo de vitro (fantasta romano 2004)
Kronprincedzino (romano 2011)
Danco de vivo (poemoj 2012)


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2006:
John Francis: pintulo bezonas reeldonon


Legu poemojn de John Francis:
Lageto
Ombroj en mateno
Hebrida romanco
La kosmo

Legu la novelon La tuŝo de morto.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontojPoemarojTeatraĵoj