Sten Johansson
JOHANSSON, Sten.
1950. Svedo; oficisto. Naskiĝis en Kalmar. Lernis esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, komencis verki originale en 1986. Verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn kaj facil-legaĵojn. Liaj verkoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Kreis la ttt-ejon OLE.
Noveloj aperis en "Tempo fuĝas" (1995), "Sferoj 10" (2000), "Fervoja katastrofo" (2000), "Mondoj" (2001), "La Deka logo" (2001) kaj Samideanoj (satiroj, 2006).
Verkoj tradukitaj:
Hjalmar Söderberg: La kiso kaj 13 aliaj noveloj (1995)
Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson: Nobela novelaro. (1995)
Torgny Lindgren: La beleco de Merab. (novelaro 1995)
En la realo troviĝas truo. Nuntempa sveda novelarto (1996)
Torgny Lindgren: La vojo de serpento sur roko. (romano 1997)
Benjamin Jacobsen: Inter tero kaj ĉielo. Kvin gajaj memoroj (facil-legaj noveloj 1997)
Carl Jonas Love Almqvist: Tio konvenas! (romaneto 1998)
Hjalmar Söderberg: Doktoro Glas. (romano 1998)
Hjalmar Söderberg: La pelto kaj 14 aliaj noveloj (1999)
August Strindberg: Sonĝodramo (dramo 1999)
Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (2002)
August Strindberg: Insulanoj de Hemsö (romano 2005)
Legu novelojn de Sten Johansson:
Kelkaj noveloj
Aŭskultu Sten Johansson voĉlegi la satiran noveleton
Ĝis revido, krokodilido! (MP3, 3 MB).