Verko legenda?

Blazio Vaha: Adolesko. 243 p. Mendoservo/Hungara Esperanto-Asocio 1987.

La evoluromano Adolesko de Blazio Vaha (nacilingve Wacha Balázs) estas eksterordinara, escepta romano Esperanta. Ĝi distingiĝas de granda plimulto de la verkoj originale konceptitaj en Esperanto; tamen ne tre facilas esprimi, per kio ĝi tiel klare distingigas sin.

Ĝia enhavo, ĝia temo, ja estas grava, serioza kaj koncernas ĉiun homon: la adolesko, la proceso transformiĝi kvazaŭ krizalide de infano en plenkreskulon. Ankaŭ ĝia lingvaĵo metas ĝin inter la supra tavolo de originalaj prozaĵoj, precipe per sia flueco, senĝeno. Tamen en neniu el tiuj rilatoj ĝi unikas. Temas pri io alia.

La strukturo kaj konstruo de la rakonto ne estas plej simpla. Ĝi estas verkita parte en mi-formo, kie la protagonisto mem retrospektive prezentas siajn memorojn kaj konsiderojn kaj rakontas siajn travivaĵojn, sed parte ankaŭ en li-formo, kie iu relative nebula kamarado rakontas pri li. Jen kaj jen tiu alia rakontanto tiel svagiĝas kaj konfuziĝas kun la protagonisto, ke oni demandas sin, ĉu ili simple identas. Plue enplektiĝas ŝajne dokumentaj eroj, taglibro, leteroj, atestoj ne nur de la protagonisto, sed krome de kelkaj flankaj figuroj, kaj antaŭ ĉio amaso da poemoj, per kiu la infano-adoleskanto-studento esprimis siajn sentojn kaj demandojn. La romano havas krome kelkajn meta-literaturajn detalojn, ekz. la fikcion, ke oni trovis (en botelo!) la manuskripton anoniman.

Tre aparta trajto de la verko estas, ke multaj nomoj de personoj kaj lokoj aperas laŭ ne konstanta formo. Tiu unikaĵo – kiun mi renkontis en neniu alia verko – sendube kontribuas al la iom ŝveba, obtuza etoso en la verko, tamen estas malfacile kompreni la precizan intencon de la aŭtoro. Entute mi dirus, ke Vaha verkis ĉi libron "per leĝera mano" kaj kun bona humuro. Pluraj detaloj en la rakonto havas duone absurdan nuancon. Eĉ Esperanto fojfoje estas menciata kvazaŭ hazarde, malgrave, same kiel "Interlingvido" – ĉu alia lingvo, ĉu alia nomo de la sama lingvo, ne eblas scii. Kiel studento la ĉefrolulo studas trotuarologion, kaj esplorante sian propran historion li fojfoje aplikas tempoperiskopon. Tamen tute ne temas pri burleska aŭ satira verko, sed pri serioza, psikologia evolupriskribo, en kiu la aŭtoro tamen havas ege malpli rigoran koncepton pri kiel verki realisme, ol oni kutime trovas en tiaj verkoj. Denove mi vane demandas min, ĉu li enlasas tiaĵojn kvazaŭ senzorge, aŭ intence uzas ilin por krei difinitan efekton. Ĉiel ajn, sendube la rezulto estas, ke la leganto iomete malcertiĝas pri kio estas reala, vera, kredinda en la fikcia membiografia rakonto. Kaj tia malcerto efektive estas tre konvena kaj bonvena ero. Nenio vere malpli kredindas, ol membiografioj pretendantaj transdoni la precizan objektivan veron pri kiel okazis. Ĉiu biografio, ĉiu rakonto pri ies vivo kaj evoluo, estas – almenaŭ parte – fikcia kaj mensoga!

Se nun enfokusigi la rakonton mem de Adolesko, necesas diri ke ĝi estas sufiĉe amara historio. Temas pri la knabo Jozefo, kreskanta en la centreŭropa lando Miloĝio, kiu sufiĉe similas Hungarion. De infanaĝo li estas varme kredanta katolika sincerulo, kiu samtempe plenmense akceptas la verojn de la socialisma konstruado en lia lando. Lia kresko, adolesko kaj maturiĝo signifas la perdadon de almenaŭ unu el tiuj kredoj – eble de ambaŭ. Precipe liajn religiajn cerbumadojn ni sekvas tre intense kaj proksime. Liaj pensoj, skrupuloj kaj – iom post iom – ankaŭ duboj ne estas aparte originalaj, sed impresas sincere kaj versimile.

La poemoj, kiuj konsistigas oftajn interrompojn de la proza rakontado, unuavide ne tre konvinkas kiel poeziprovoj de infano kaj adoleskulo. Tamen, ĉi protagonisto ja estas tre aparta persono, knabo certagrade ege naiva, alimaniere tre frumatura, prudenta kaj sincere serĉanta veron kaj juston – aŭ kiel oni tion nomas en Miloĝio: praŭdon.

Oni sekvas ankaŭ liajn sociajn interrilatojn kun familianoj, amikoj kaj pli malfrue amatinoj. Kvankam la aŭtoro ne eksplicite atentigas aŭ afiŝas pri tio, tamen tre frapa estas la manko de kora kontakto inter Jozefo kaj liaj gepatroj. Ja troviĝas tie amo kaj emocia proksimeco, tamen oni sentas ankaŭ ian izolan membranon inter ili, eble kaŭzitan de tio, ke la knabo longe vivadis ne kun la gepatroj, sed kun la geavoj aliurbe. Jozefo jam dekomence impresas kiel tre sola, spirite sola persono.

Tiu soleco montriĝas ankaŭ en lia evoluo. Liaj religia kaj politika vivo konsistas grandparte el propra cerbumado, kie liaj kredoj, konceptoj kaj ideoj konfrontiĝas kun la ĉirkaŭa realo. De temp’ al tempo li ja klopodas iel dividi siajn pensojn kun amikoj, fari demandojn al sia patro aŭ al konfesprenanto, sed tiuj kontaktoj ŝajnas doni al li malpli da respondoj aŭ solvoj, ol lia propra konsiderado. Kaj iel simile estas pri lia socia evoluo, liaj rilatoj al amikoj, kaj precipe pri liaj aspiroj kaj spertoj rilate al knabinoj. Eĉ kiam li, kiel studento, vere havas amrilatojn, tamen ŝajne plej profunde tuŝas lin ne tiuj realaj spertoj, sed la pensoj, duboj, hezitoj kaj rekonsideroj, kiujn li devas mem fari en sia menso.

Mi jam aludis la fluan, bonan lingvaĵon de la verko. Necesas ripeti kaj substreki tion, ke Adolesko impresas verkita tre flue, nature, senobstakle. La aŭtoro ŝajne aplikis tiujn ilojn, kiuj spontane trafis lian menson, kaj rezultis stilo nekutime facilflua kaj senhezita. Kompreneble ĉi tiu impreso al leganto-recenzanto eble tute ne diras la veron pri kiel Blazio Vaha eventuale ŝvitis super sia tasko...

Se la romano do ŝajnas senĝene verkita, ĉu tio signifas, ke ĝi ankaŭ senĝene legiĝas? Nu, certagrade jes. La plaĉa, senerara lingvaĵo, la flua, natura stilo de la rakontado prezentas neniun problemon al la leganto. Se tamen ĉi verko ne apartenas al la plej facile legeblaj Esperantaj originalaĵoj, tio ŝuldiĝas al du aferoj: unue al la temo – kie internaj konsideroj pli gravas ol eksteraj eventoj; due al la aparta konstruo de la verko – kie la leganto ne malofte miretas, demandas sin kial kaj pro kio, kaj iomete konfuziĝas pro ne tuja kompreno de intenco kaj motivo de la aŭtoro.

Resume oni povus aserti kun evidente dusenca adjektivo, ke ĉi libro havas grandan ŝancon iĝi verko legenda en la originala Esperanta romanarto.

Sten Johansson